Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitanoj - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Aktualaĵoj - Artikoloj - Libera esprimo - AMIP - aliaj eldonaĵoj
MONDA DEMOKRATIO

aù la GAZETO DE LA SENLIMULOJ

articles par ordre chronologique

Ni ricevis

- La Sago n-ro 141 (jan.-feb. de 2022)
- Esperanto n-ro 1364 (januaro 2022)
- Monda Solidareco n-ro 124

(420 Ko) Kurantaj :

Mondcivitana Asembleo en Mulhuzo,la 11an kaj 12an de junio 2022

Mondcivitana Retkunsido la 11an de majo 2022

Solidarecaj anoncetoj

Reto :

"Civitanoj de la Mondo"

Kleriĝo

Tutmondismaj studoj

Mondcivitana Alvoko por ĉesigo de malamikecoj en Ukrainio kaj por bonfidaj intertraktadoj.

Association of World Citizens opinias, ke necesas tuja batalhalto en Ukrainio kaj komenco de bonfidaj intertraktadoj. La konstanta pliiĝo de homa sufero kaj la potencialo por disvastiĝo de la konflikto faras tiajn intertraktadojn imperativo. La Asocio de Mondcivitanoj, kiu havas konsultan statuson ĉe Unuiĝintaj Nacioj, emfazas, ke Unuiĝintaj Nacioj povas ludi pozitivan rolon en intertraktado de interkonsento akceptebla por ĉiuj partioj.

La 2-an de marto 2022, Association of World Citizens faris Mondcivitanan Alvokon por subtenado de internacia humanitara juro en tempoj de armita konflikto elstarigante ke en la plej multaj el la malobservoj de internacia humana juro, soldatoj kaj milicanoj agadas laŭ ordoj de siaj estroj. Tiel, la sola certa respondo estas ago de konscienco por rifuzi ordon torturi, bombadi medicinan instalaĵon, pafi militkaptiton, damaĝi infanon, seksperforti virinon. Konscio, tiu interna voĉo kiu distingas kio estas ĝusta disde malĝusta kaj instigas ĝustan agadon, estas valoro sur kiu ni povas konstrui la defendon de internacia humana juro kaj movi al jurbazita monda socio.

Estas longaj historiaj kaj strategiaj aspektoj al la nuna krizo. Sekurecaj krizoj estas profunde influitaj kaj de historiosento kaj de aktualaj perceptoj. Tiel la Asocio de Mondcivitanoj instigas la evoluon de renovigita sekureca arkitekturo kiel planite de la Helsinka Fina Akto kaj la kreadon de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSCE).

Estos multo farenda por rekrei medion de fido kaj konfido malfortigita de la armita konflikto. Neregistaraj organizoj povas ludi pozitivan rolon. Association of World Citizens promesas uzi siajn spiritajn rimedojn kaj siajn retojn en tiu esenca strebado.

René Wadlow, Prezidanto,
Association of World Citizens.
28an de marto 2022


MONDA TAGO DE RIFUĜINTOJ: MESAĜO AL UNUIĜINTAJ NACIOJ
DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO

Monda Tago de Rifuĝintoj (20-a de junio) reprezentas specialan okazon por fari tion kion ni devas fari en ĉiu tago de la jaro, nome konsideri kaj mildigi la malfeliĉan staton de la tutmonde kreskanta nombro de rifuĝintoj - homoj forpelitaj el siaj hejmoj pro konflikto, kaj enplektitaj en armitaj disputoj ne de ili kreitaj. Kongrue kun nia ĉefa celo, nia organizaĵo, Universala Esperanto-Asocio, aparte interesiĝas pri klopodoj faciligi la lingvan situacion de tiuj rifuĝintoj.

Rifuĝintoj perdis pli ol siajn hejmojn kaj sian vivpanon: ili perdis ankau la komunumojn kaj kulturojn, kiuj subtenas ilin. Ofte la lingvoj de tiuj komunumoj ne estas vaste parolataj en la lokoj, en kiuj ili nun troviĝas. En tiaj cirkonstancoj, ili despli malfacile kapablas klarigi sian situacion al aliaj, kompreni eĉ la simpatiajn reagojn de tiuj kiujn ili renkontas, kaj trakti kun la oficialaj funkciuloj kiuj ofte tenas en siaj manoj ilian estontecon.

Sekve ni forte petas al Unuiĝintaj Nacioj, ke la organizaĵo faru ĉion eblan por certigi

  • Ke komunikado kun rifuĝintoj okazu en lingvoj, kiujn ili povas kompreni,
  • Ke la funkciuloj, kiuj traktas kun la rifuĝintoj ricevu trejnadon pri tiuj lingvoj,
  • Ke specialaj servoj estu starigitaj por auskulti kaj plusekvi la rakontojn kaj zorgojn de la rifuĝintoj en iliaj propraj lingvoj,
  • Ke edukaj servoj en taugaj lingvoj estu disponigataj al rifuĝintaj infanoj kies lernado estis interrompita kaj kies estonteco estas sekve endanĝerigata.

Komprenema atento al la lingvaj bezonoj de rifuĝintoj estas ne nur principa demando sed ankau demando de bona praktiko. Enskribita en la statuton de nia Asocio estas respekto por ĉies rajtoj tia kia ĝi estas esprimata en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiun ni konsideras "esenca kondiĉo por nia laboro." Socia justeco kaj lingva justeco iras manenmane. Ni devas memorigi nin pri tiu fakto en ĉiu tago de la jaro - sed speciale dum la Monda Tago de Rifuĝintoj.

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 619


André Breton kaj la Pacgardantoj en Cahors - Kadorso 

La 20an de septembro, hieraŭo de la monda tago por la paco, la urbo Kadorso akceptis agadon de la franca asocio " Sentinelles de la paix " (pac-gardantoj). La partoprenantoj povis sin esprimi per artisma meto de " pacgardantoj " ; dudeko da artistoj ekspoziciis pri paco (bonkora akcepto de David Gabella en iu el siaj galerioj) kaj malfermo en tiu tago de Mondcivitana Registrocentro en la muzeo Henri Martin de Kadorso, kie ankaŭ okazis la inaŭguro de grava kaj belega ekspozicio pri André Breton (aranĝita de oj Guillet, muzekonservisto, ege kontenta akcepti nin. Fermis tiun eventon frateca trinkado post la projekciado de monda mapo kie estas geo-lokitaj " Pacgardantoj " konstruitaj tra la mondo.

Mesaĝo de la Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj al la urbo Cahors - Kadorso :

En julio 1949, peticio iniciatita de Kadorsanoj ricevis pli ol 2500 subskriboj de Kadorsaj civitanoj, kiuj volis igi Kadorson urbo de la mondo, pacurbo.

Tiu civitana volo igis Kadorson la mondan simbolon de serĉo de paco, kiu servus ne plu la potenculojn, sed la la bonfarton de homoj sur protektata planedo.

65 jarojn post la simbola akto de la urbo Kadorso, pli ol 1000 komunumoj, urboj kaj teritorioj tra la mondo subtenas kun Kadorso tiun volon konstrui mondon bazitan sur Homo, je la servo de la homaro.

65 jarojn poste, dum bomboj bruas en Meza Oriento, dum la loĝantaroj de pluraj Afrikaj kaj Mezamerikaj landoj travivas nesekurecon, dum pliiĝas la ekstremismoj, dum ĉie tra la mondo, kamparanoj kaj laboristoj estas forpelataj de siaj hejmoj far la financaj potencoj, 65jarojn poste, la Kadorsa mesaĝo konservas sian plenan valoron : al la mondaj popoloj apartenas la devo mem konstrui la mondon en kiu ili deziras vivi : mondo de paco kaj de civilizo. Ĉiu paŝo, ĉiu verko, eĉ portempaj, estas antaŭeniro al la paco pri kiuj rajtas ĉiuj popoloj.

Por la Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj
Daniel Durand


Kvina prezentado de la Manifesto por Monda Demokratio

La 30an de januaro, en la ĉeesto de 150 aŭskultantoj, inter ili estis studentoj pri Politikaj Sciencoj kaj pri internaciaj rilatoj, kaj federaciistaj aktivuloj, kaj NRO, la kvina prezentado de la Manifesto por la monda demokratio estis farita en Paris " Sciences-Po ". La prelegantoj estis S-ro Boutros Boutros-Ghali, eksa ĝenerala Sekretario de UN, S-ro Pascal Lamy, eksa direktoro de MOK, Fernando Iglesias (membro de la Argentina parlamento) kaj la profesoroj Bertrand Badie (Sciences-Po), Alain Touraine (Lernejo de Altaj Studoj pri Socialaj Sciencoj) kaj Heikki Patomäki (Universitato de Helsinko). La diskutado temis pri la neceso de monda respondo al la ekologia, demografia, ekonomia krizoj, kaj al la nuklea disvastigo, ktp. kiuj transpasis la ŝtatajn kaj regionajn landlimojn, kaj same la kompetentecon de la institucioj, kiuj prizorgu la iliajn regadon kaj solvadon, inluzive de UN kaj ties filioj..

Komence, Fernando Iglesias rememorigis la devenon de la Manifesto, redaktita en kunlaborado kun David Held, Saskia Sassen kaj Daniee Archibugi, kaj priskribis la kvar prezentadojn faritajn en 2012 kaj 2013 en Londono, Romo, Sansebastiano kaj Bonaero. La Profesoro Patomäki elvokis la diversajn iniciatojn por demokrata monda ordo, emfazante tiun por la starigo de Parlamenta Asembleo ĉe Unuiĝinta Naciaro. Alain Touraine substrekis la universalan karakteron de tia iniciato kaj emfazis la gravecon harmonigi la unuecon de la politika diverseco de la kulturoj. S-ro Pascal Lamy prezentis demandojn pri la malfacileco akordigi tiel vastan demokratan reprezentadon, kaj fine S-ro Boutros Boutros-Ghali prezentis sian iniciaton ligitan al la necesa demokrata reformo de la internacia sistemo, el kiu UN mem, laŭ la tagordo, kiun li konsistigis surbaze de la spertiĝo akirita kiel ĝenerala sekretario de la organizo. Fermante la konferencon, P-ro Bertrand Badis substrekis la gravecon, ke la koncepto de monda demokratio povu superi la nunan publikan debaton, kiu okazas en la tuta mondo, obsedita pro la debato inter novliberalismo kaj popolista naciismo. Poste la prelegantoj multe interŝanĝis kun la publiko.

La estonta prezentado de la Manifesto por monda demokratio okazos dum la lasta semajno de marto en Helsinko.


Medalo de toleremo al G-roj Grattapaglia

La geedzoj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj jam 40 jarojn gvidas serve al brazilaj infanoj la esperantistan edukejon Bona Espero, ricevis la Medalon de Toleremo de Fondumo Zamenhof en Bjalistoko. La medalon enmanigis al ili ambasadoro Andrzej Braiter en la pola ambasadejo en Braziljo la 14-an de decembro dum solena antaukristnaska renkontiĝo kun poloj loĝantaj en Brazilo. Inter la 120 ĉeestantoj estis ankaŭ tri membroj de la Eŭropa Parlamento.

La medalo estas aljuĝata de Fondumo Esperanto pro elstara defendado de la Zamenhofa ideo de toleremo. Ĝi estis unuafoje donita en 1999 al papo Johano Paulo la 2-a rekone pro la interreligia toleremo montrita de li kiel la unua papo, kiu vizitis sinagogon kaj moskeon. Postaj laureatoj estis i.a. la pola historiisto kaj politikisto Wladys?aw Bartoszewski, kaj Monda Skolta Organizo.

En la ceremonio por transdoni la premion al ges-roj Grattapaglia, la unua sekretario de la pola ambasado Dorota Bogutyn legis leteron de Fondumo Zamenhof, pravigantan la decidon de la Konsilantaro de la Fondumo kiel "rekonon por la multjara laboro, celanta pli bonan mondon, plialtigon de la vivkvalito de infanoj, ilian klerigon kaj preparon al memstara vivo, i.a. utiligante Esperanton, la neŭtralan lingvon de la monda komunikado.

" S-ino Bogutyn legis ankaŭ gratulleteron de Ludoviko Zaleski-Zamenhof, la patrono de la Fondumo, kiu skribis interalie: "Toleremo akompanas, karaj Giuseppe kaj Ursula, vian tutan vivon. Ĝi esprimiĝas kiel respekto por diverseco, komencante de etna au haŭtkolora, tra la varieco de kutimoj kaj kulturoj, ĝis malsameco de konvinkoj." Plue, d-ro Zaleski-Zamenhof skribis: "La hodiaŭa solenaĵo ĝojigus la heroldon de la ideo de toleremo, Ludovikon Zamenhof, mian avon, interalie pro ĝia loko mem. La belega ĉefurbo de Brazilo naskiĝis el fantazia ideo, simile kiel Esperanto. Ĝi estis kritikata pro sia artefariteco, dum en la praktiko ĝi grandioze evoluas."

laŭ raporto de Roman Dobrzynski


En Sevilo (Hispanio) : studa tago pri federalismo kaj esperantismo

ESPERANTA CIVITO kaj la fondaĵo Blas Infante invitas al " studa tago " pri federalismo kaj esperantismo la 16an de decembro 2013 en Sevilla (Hispanio)

Prelegos Georgio Silfer, Perla Martinelli, kaj aliaj sub la prezidanteco de Marie-France Conde-Rey,

Muzikos Anjo Amika

informoj estas haveblaj ĉe :informacion@fundacionblasinfante.org kaj civito@esperantio.net


Prelego-debato dum la somera universitato de la Sendependa Ekologiista Movado.

MEI/SEM estas franca politika organizaĵo fondita de Antoine Waechter en 1994. Pro iniciato de Alain Bouyer, civitano de la mondo, mi estis invitita prezenti mondan civitanecon kaj mondan solidarecon kontraŭ la Malsato dum vespero de la somera universitato de 2013. tiu universitato, kiu okazis en la kastel Greziljono, fama esperantistejo, kunigis tridekon da aktivuloj, el kiuj kelkaj municipaj elektitoj.

La akcepto al la tutmondistaj tezoj, kiujn mi prezentis, estis bonega. Post ĝenerala priskribo de la situacio de la post-militaj institucioj, mi prezzentis la mondcivitanajn strebojn : konstitucianta asembleo en Ĝnevo (1950), Kongreso de la popoloj, edukado je la servo de la paco, la alternativajn ekonomiojn alternativaj al Bretton Woods,, la kreado de monda imposto de solidareco. Mi insistis pri la ekzisto kaj la necesa refortigo de CILAME/IKTAM : Internacia Konsilio por Tutmonda Aŭtoritato pri Medio, fondita sekve de la alvoko de Hago en 1989. Antoine Waechter bone konas tiun organizon, ĉar li estas enskribita kiel membro de la honora komitato. La temo pri malsato kaj pri la agado de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato estis prezentita laŭ la filozofia skizo, sed pli ol interesiĝi pri la interna funkciado de MSM kaj pri la projektoj, la asembleo preferis emfazi la temojn pri kiuj ankaŭ SEM/MEI agadas : la prinutraj prognozoj por la tuta homaro, la malabundiĝo de la maraj nutrofontoj, la akaparado de la teroj, la patentigo de la vivulo, la industriaj kulturoj, la grandaj projektoj por produkti verdan nafton. Rezultas el tiu vespero reala volo pozitive daŭrigi la rilatojn, tial mi invitis la aktivulojn, kiuj loĝas oriente de Francio veni en Ungersheim okaze aŭ de la Semajno de Internacia solidareco (meze de novembro) aŭ okaze de mia estonta interveno en tiu urbeto la 30an de novembro, post mia reveno el Burkinio.

Daniel Durand


UEA EN NRO-KONFERENCO DE UNESKO

De la 12-a ĝis la 14-a de decembro kunvenis en Parizo la Internacia Konferenco de la Neregistaraj Organizaĵoj havantaj oficialajn rilatojn kun Unesko. El 371 organizaĵoj 110 aliĝis al la konferenco, sed reale ĉeestis 97. Pluraj delegitoj ne povis veni, ĉar ili ne ricevis vizon ĝustatempe. Nome de UEA, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko jam ekde 1954, partoprenis Renée Triolle kaj Barbara Despiney, la konstantaj reprezentantoj de UEA ĉe Unesko.

La konferenca temo estis "Kulturo kaj kulturoj: rekunigi universalecon kaj diversecon", pri kiu enkonduke parolis la franclingva kongolanda verkisto Alain Mabanckou. Li emfazis, ke Afriko, ekzemple, ne estas io unueca kaj ke afrikanoj ekster Afriko kreas aliajn Afrikojn kaj afrikajn kulturojn. La temo estis traktata en atelieroj. En tiu pri "Kulturo kaj edukado" prelegis Catherine Deremble, kiu gvidas la Unesko-komisionon pri interkultura dialogo por paco.

Laŭ ŝi, pro la multaj devenoj de la eŭropaj lernejanoj, la edukado devas garantii la transdonon de ĉies origina kulturo. Al ŝia eldiro, ke por doni al la gejunuloj la necesajn ilojn por, interalie, kulturaj interŝanĝoj, "necesas konsideri, ke la angla estas necesa en tiu perspektivo", Triolle rebatis, demandante, kiel konservi la kulturan diversecon, se jam 95% de la kulturo de la mondo ŝajnas esti anglalingva, kaj la lokajn sciojn, se estos nur unu maniero pensi.

En la labora parto oni elektis la prezidanton de la Internacia Konferenco por dujara periodo. El kvar kandidatoj elektiĝis Patrick Gallaŭd, kiu vizitis la 87-an UK en Fortaleza en 2002. Oni elektis ankaŭ la membrojn de la Ligokomitato, kiu kunordigas la kunlaboron de NRO-oj kaj iliajn rilatojn kun la organoj de Unesko.

Krom ĉeesti la kunsidojn kaj plurfoje interveni en la diskutoj, la reprezentantoj de UEA aranĝis ankaŭ ekspozicion pri Esperanto. Por ke la delegitoj povu pli bone konatiĝi kun la aliaj NRO-oj kaj iliaj agadoj, la konferenca programo enhavis dŭoran "liberspacan sesion", dum kiu ĉiu rajtis starigi ekspozicion.

 Gazetara komuniko n° 485 de UEA
20/12/2012


Alvoko de la virinoj kontraŭ la atoma energio

Sekvante la ekzemplon de la loĝantinoj de Fukuŝima (kie okazis atoma akcidento sekve de la cunamo de la 11a de marto 2011), reto da virinoj organiziĝis por kolekti la subskribojn de ĉiuj inoj, kiuj depostulas ĉesigi la uzadon de la atoma energio. " ĉiu el ni engaĝiĝas simple estadi, propramaniere, Virino por Tuj Ĉesigi la Uzadon de Atom-energio kaj, sola aŭ kun aliaj, interveni tiusence kie ajn ŝi povos, kiel ajn ŝi povos, kiomfoje ŝi povos.

Kompleta teksto http://www.fairea.fr/IMG/pdf/appel_fairea_en_esperanto.pdf

kaj subskribo sur la retejo de , Virinoj por Tuj Ĉesigi la Uzadon de Atom-energio"

La teksto de tiu alvoko samcelas kiel la " Monda Deklaracio n-ro 19 " de la Kongreso de la Popoloj (1982).


Ili ne deziras ricevi nukleajn armilojn kiel heredaĵon.

Dum sia kunveno la 3an de septembro 2010 en Lomeo (Togolando), la Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj decidis subteni la kampanjon de la organizaĵo "Urbestroj por Paco" celanta peti la malkonstruadon de ĉiuj nukleaj armiloj antaŭ 2020.

Oportuneco laŭ iniciato de Eŭropo :

Nun ni staras fronte al senprecedenca oportuneco : komence de septembro, kvar Eŭropaj parlamentanoj proponis deklaracion por la kompleta fordetruado de ĉiuj nuklaj armiloj. Por esti adoptita de Eŭropa Unio tiu deklaracio bezonas pri la subteno de la plimulto de la deputitoj.

Ni estas je gravega momento. Por meriti la Nobel Pacpremion, kiun ĝi ricevos post kelkaj tagoj, Eŭropa Unio devas montri sin kiel gvidanto en lukto por mondo sen nukleaj armiloj.

La nukleaj armiloj estas danĝeraj kaj kostaj arkaismoj de la malvarma milito, kiuj solvas nenion el la nunaj problemoj de geopolitika nestabileco. La junuloj ne deziras ricevi la nukleajn armilojn kiel heredaĵon.

Tiun kampanjon "Eŭropan" sed kun monda intereso iniciatis junaj aktivuloj de la organizaĵo "Global-zero", kiu proponas peticion.

http://unitedforzero.org/fr/

La subskribo povas est individua. Ĝi povas esti ankaŭ kolektiva sub la nomo de "Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj" se venos sufiĉe multaj jesaj respondoj al tiu mesaĝo : monde@recim.org

Daniel Durand
Por la Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj
01/11/12


HINDIO : venko por la senbienuloj !

La rajto je prinutra suvereneco devas est agnoskita kiel supera al la rajtoj je komerco kaj investado

Agnosko postulita de la
Kongreso de la Popoloj la 5an de oktobro 2012

Dekmilope ili ekiris por la " justicmarŝado " (Jan Satyagraha). Migrado de 350 km ĝis la ĉefurbo Nov-Delhio por postuli de la registaro justan agroredisdonon : la granda marŝado de la senposedigitoj ĵus finiĝis per interkonsento kun la registaro ! " Tio estas grava tago en la historio de la agrorajto en Hindio" anoncis Ekta Parishad por komenti tiun historian interkonsenton.

Produkti por sin nutri

La senbienuloj zorgas por sia pluvivo : oni rajtu produkti por sin nutri. Tamen la registaro rifuzis aŭdi ilin kaj proponis nur nesufiĉajn decidojn. Tiam, post sinsekvo de renkontoj kun la aŭtoritatuloj en septembro 2012, pro alvoko de Ekta Parishad pluraj dekmiloj da homoj ekmarŝis la 2an de oktobro (datreveno de Gandhi).

Marŝado komencita en 2011

La 7an de oktobro la marŝantinoj antaŭis la marŝantaron por sendi fortan mesaĝon al la registaro kaj al la socio : ankaŭ la inoj rajtu je agroj ! Nun la inoj konsistigas fakte nur 10 % de la agroposedantoj. Fakte la mobilizado daŭris pli ol dek du monatojn. En oktobro 2011 la marŝado "Jan Samwaad Yatra" ekmigradis tra tuta Hindio ligante la ŝtatojn unu post la alia, vizitante duonon el la 600 distriktoj entenataj en la lando. La "justicmarŝado" de la jaro 2012 estis la ĉefa pinto de longa agadperiodo.

Dekpunkta interkonsento

La 11an de oktobro, dum la marŝado atingis Agra, la traktadoj atingis interkonsenton en dek punktoj, kun du gravaj progresoj : la skizo de tutlanda politiko de agraj reformoj post sesmonata tempo ; la adoptado de leĝa provizado por provizi kultureblajn agrojn al la senposedigitoj kaj loĝeblajn agrojn al la sentegmentuloj. La interkonsento ankaŭ planas starigajn mekanismojn, kiel tribunalojn kun rapida proceduro aŭ laborgrupojn pri la agroreformoj kun la sociaj movadoj. La unua kunveno okazis la 17an de oktobro en Delhio.

(laŭ artikolo de "Solidaraj Popoloj")

La "marŝado kontraŭ la mizero, por la prinutra suvereneco", kiu atingis la placon de Homaj Rajtoj (Trocadero, Parizo) la 17an de oktobro, sin volis solidara kun la marŝado Jan Satyagraha organizita de Ekta Parishad en Hindio


REZOLUCIO DE LA 97-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

125-jara, Esperanto konstruas pontojn al pli justa kaj paca mondo

Kunvenante en Hanojo, Vjetnamio, de la 28-a de julio ĝis la 4-a de augusto 2012, pli ol 800 partoprenantoj el 62 landoj en la 97-a Universala Kongreso de Esperanto rekonfirmas la gravecon de lingvo konstruita sur la idealoj de paco, amikeco, kaj reciproka respekto.

Por homoj el ĉiuj landoj kaj vivofonoj, Esperanto proponas praktikan kaj potencan rimedon por rekta kontakto, reciproka interkonatiĝo kaj profunda amikiĝo.

Por mondo kie ankorau abundas konfliktoj kaj maljustaĵoj, Esperanto proponas kulturon de paco, kiun kunkonstruas en egaleca etoso homoj el ĉiuj kontinentoj.

Por internacia komunumo kiu klopodas realigi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn de Unuiĝintaj Nacioj, Esperanto proponas kompletigan evoluvojon al tutmonda partnereco, en kiu kunlaboras ne nur ŝtatoj kun ŝtatoj, sed homoj kun homoj.

125 jarojn post sia apero, Esperanto estas ĉiam pli vaste uzata kiel ponto al amikeco, paco, kaj disvolviĝo - evoluo akcelata per la disvastiĝo de alia tutmonda komunikilo, Interreto. Tion oni vidas interalie per la ĉi-jara aldono de Esperanto kiel 64a lingvo en la ret-tradukilo de Google.

Ni invitas homojn el ĉiuj landoj utiligi kaj kunkonstrui tiun ponton, cele al pli justa kaj paca mondo, kie disfloras ĉiuj lingvoj kaj kulturoj.

N-ro 466 - Gazetaraj Komunikoj de UEA
06/08/2012


Ĝemelaj Urboj kaj Mondcivitanaj Teritorioj

La Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj kaj la faka agado de UEA " Ĝemelaj Urboj " havas kelkajn similajn bazojn kaj celojn. Emfazu, interalie pri la civitana volo krei ligojn por konstrui pacon en ties homa dimensio. Tial, jam en marto 2009, la Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj esprimis sian deziron de kunlaborado kun " Ĝemelaj Urboj ", kaj invitas la Teritoriojn, kiuj tutmondiĝis antaŭ nelonge, konsideri tiun eblecon de praktika kunlaborado inter pacigaj urboj kaj teritorioj. Tial, ni invitas la legantojn de nia mondcivitanaj paĝoj malkovri ankaŭ " Ĝemelajn Urbojn " tra la lasta numero de ilia informilo.


Raporto el Rio + 20

La fama urbo Rio-de-Ĵanejro en Brazilo gastigas la Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, Rio+20, okazantan de la 13-a ĝis la 22-a de junio. Ŝtatestroj kaj aliaj politikistoj el 193 membroŝtatoj de UN kaj reprezentantoj de la civila socio kunvenas en la kongresejo Riocentro. La nomo Rio+20 referencas al la unua tia konferenco en Rio-de-Ĵanejro en 1992.

Samtempe okazas Kupolo de la Popoloj, kie renkontiĝas miloj da NRO-reprezentantoj por observi la laborojn de la registaraj reprezentantoj kaj por komune ellabori proprajn proponojn surbaze de spertoj konkretaj kaj ne nur teoriaj. Temas pri vera festivalo de la homaro, kie en la vestaĵoj de sudamerikaj indiĝenoj, afrikaj triboj k.a. oni vidas la buntecon kaj la diversecon de la popoloj. Inter 500 paralelaj eventoj en Riocentro kaj en la Kupolo de la Popoloj ankaŭ teamo de dudeko da esperantistoj realigas diversajn aktivaĵojn.

La jam fama temo de UN "La estonteco kiun ni deziras" inspiris la mondan komunumon prezenti siajn sugestojn. La nia estas "La lingvo kiun ni deziras". Aktivaj gejunuloj portas helverdan ĉemizon, kiu proklamas fronte en la angla "Esperanto - the language we want" kaj dorse en Esperanto "Ni volas tiun lingvon" kun la adreso de la retejo www.lernu.net.

Miloj da NROj prezentis proponojn por prelegi pri neimagebla kvanto da temoj. UEA kun TEJO kaj la vegeterana asocio TEVA sukcesis fari tri prezentojn (po 30 minutoj) pri la temo "Daŭripovaj konkretaj proponoj por nova estonteco". Prelegis d-ro Francisco Weĉsler, la ĵurnalistino Renata Ventura kaj Ursula Grattapaglia.

Dum la daŭro de la evento ĉiuj ses reprezentantoj de UEA, akredititaj ĉe UN, frekventas diverstemajn prelegojn, ĉe kiuj oni ofte debatas en pluraj lingvoj kaj la lingva problemo do estas evidenta. Paralele, en la Kupolo, grupo da junuloj prelegas en tendoj, dialogas kun centoj da interesatoj pri daŭripova lingvo kaj lingvaj rajtoj kaj intervenas en liberaj debatoj.

Alvaro Motta kaj Rafael Zerbetto partoprenis aktive la junularan konferencon "Youth BLAST", kie ili havis kelkajn bonajn okazojn por reliefigi la lingvan situacion kaj la proponon de UEA. Entute 200 gejunuloj el la tuta mondo sendis 2-minutan videon pri la temo "La estonteco kiun ni deziras". Inter la gajnintoj, po 3 el ĉiu kontinento, Rafael Zerbetto estas unu el la tri amerikanoj. Li estas plurfoje invitita prezenti sin antaŭ gravuloj. En sia filmo li parolas en Esperanto pri la naturkatastrofo en Amazonio kun angla subteksto. "Vere revolucie! Ĉiuj aliaj obeeme parolas nur en la angla".

Ursula Grattapaglia

Pli pri Rio+20 en Esperanto: http://www.linguistic-riĝts.org/rio/

UN = Unuiĝintaj Nacioj
NRO : Ne-Registaraj Organizaĵoj

supren


Kalonge, Mondcivitana kaj gastiga teritorio,

La Nutra Monda Programo transportas ekde lundo la 20a de februaro proviantojn kaj materialojn por pli ol 13000 familioj da translokitoj, t.e. pli ol 50000 homoj, instalitaj en Kalonge, en teritorio de Kalehe, je pli ol 60 km nord-okcidente de Bukavu (Sud-Kivuto, Kongio). tiuj homoj venas de Shabunda kaj Nanji.

Tiuj loĝantoj fuĝis la amasbuĉadojn faritajn en la vilaĝoj de la Fortoj Demokrataj por la Liberigo de Ruando (FDLR), kaj la lastaj bataloj inter tiuj Hutuaj ribeluloj kaj la "Raïa Mutomboko", milico de popola memdefendo bazita en Shabunda, laŭ la lokaj informfontoj.

La noveco en tiu helpado estas ke ankaŭ pli ol 29000 membroj de gastigaj familioj ricevas, de antaŭ tri monatoj, saman tagporcion.

Oni rimarkis, ke plejparto el la gastigaj familioj havas preskaŭ neniun stokon kaj elĉerpis ĉion poseditan, kiam ili dividis kun la translokitoj, kiuj loĝas ĉe ili" eksplikas agento de la NRO "World Vision" renkontita surloke de la distribuado de la proviantoj.

La translokitoj kaj la gastigaj familioj ĝoje ricevas tiun helpon sed ĉefe volas la restarigon de la paco kaj de la sekureco en sia devenmedio. (...)

Radio Okapi, la 22an de februaro 2012

La ĉeflando Kalonge deklaris sin "mondcivitana teritorio" la 11an de aprilo 2001. Pluraj reprezentantoj de tiu teritorio partoprenos en la estonta Seminario de Tutmondismaj Studoj, kiu okazos en Katana, 35 km pli sude. La kroma programo de tiu seminario proponis la viziton de tiu ĉeflando, sed la organizantoj de la seminario opiniis ne oportuna tiun viziton en la nuna tempo.

Komentoj :

1. Naciismo en ĉiu formo estas mensmalsano, sed ne nur mensmalsano sed krimo kontraŭ la homaro! Pri tio devas konsciiĝi Esperantistoj. La konsekvencoj de naciismo vi povas vidi en la subaj kruelaj forpeladoj de homoj el siaj hejmoj. Zamenhof jam prave konstatis, kiam oni volis instrumentigi lin por la afero de persekutitaj popoloj, ke la naciismo de malgrandaj popoloj supremitaj diferenciĝas de la naciismo de la grandaj popoloj nur en la rolo de la potencohavo, sed ne en la kvalito. Nome: Se subite la subpremita akiras post revolucio la povon, tiam nur ŝanŝiĝas la rolo. Ofte fariĝas eĉ pli terura, ĉar al la sentoj de la simpla ŝovinismo de la antaŭaj potenculoj nun aldoniĝas la venĝemo de la antaŭaj viktimoj, kiuj nun fariĝis la novaj krimuloj! Tial mi devas forte atentigi: La ununura maniero por solvi la problemon estiĝante de naciismo estas la rekono, ke ĉiuj homoj en la mondo estas gefratoj kaj anoj de unu sola sama popolo! Diverseco de lingvoj kaj kulturoj estas trezoro fleginda kaj rezervujo de bunta riĉeco sed neniam kialo de kverelo. Neniu lingvo estas pli bona ol alia. Tial la homoj flegu siajn gepatrajn lingvojn kaj por la interetna komunikado flegu la mondan pontlingvon Esperanton! Ni estu mondcivitanoj tutkoraj, kaj ni bone komprenu, ke en koro de mondcivitano ne estas libera loko por naciismo!

Didi Weidmann


Unua Mondcivitana patrumo

La unua Mondcivitana legitimkarto liverita pro homa civila stato estis donita mardon, la 27an de aprilo 2010 al S-ro KONATE Kandioura, " sendokumenta " laboristo en Francio. La transdono de tiu legitimkarto okazis en la lokalo de Mondcivitana Registrolibro, en Parizo el la manoj de Louis Gohin kaj en ĉeesto de Stevens Chellum, volontaj deĵorantoj. Tiu enregistriĝo estis patrumita de Laurent Son, kiu fotis la eventon. Vidu la fotojn -1- -2- -3-

Tiu nova aktiveco de Mondcivitana Registrolibro rezultas el decido farita de la Kongreso de la Popoloj dum la sesio de Braziljo (majo 2009) (Vidu la protokolon)

Enirinte en Francion en 2004, 37jara, tiu Malia mekanika laborestro flerigita en Sudafriko ne plu povas reveni hejmen depost kiam li spitis la Societon de ekspluatado de la oraj minejoj de Malio, kiu dungis de 14 jaroj, ĉar li diskonigis la poluadon de la akvaj putoj en sia vilaĝo Farabadoula en la komunumo Sadiolo. Provizite per sia ricevatesto pri peto de politika azilo, li havigis al si numero de sociala asekuro, kiu ebligas al labori. Sed en 2007 lia ricevatesto ne plus estas renovigita. Sen dokumentoj, li nun estas sen laboro. Kaj sen ebleco reveni en sian lando, eĉ post forpaso.

Pri la retejo

supren