La kiosko de la Mondcivitanoj

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La Asembleo - Agendo - Membroj - Projektoj - Gazeto
GAZETKONFERENCO EN CAPE

Centre d'Accueil de la Presse Étrangère
Akcepta Centro de la Eksterlanda Gazetaro
Maison de Radio France - 116, avenue du Président Kennedy - 75220 Paris cedex 16
Tél +33 1 56 40 15 15 - Fax +33 1 56 40 50 19 - www.capefrance.com
INVITADO AL GAZETISTOJ
Por pli granda respekto al la homaj rajtoj : alvoko al reformado de Unuiĝintaj Nacioj
Gazetkonferenco de

Daniel DURAND

Prezidanto de Mondcivitana Registrolibro,
administranto de ASKOP
Fondinta membro de la NRO Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

Marie-Françoise LAMPERTI

Prezidantino de la asocio « Agadi por la Homaj Rajtoj »,
Membro de la Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj.

« Sesdek jarojn post la proklamado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la ŝtatoj ankoraŭ ne garantias la esencajn rajtojn entenatajn en la dirita deklaracio, kiun ili tamen subskribis kaj ratifis. Tial kvindeko da NRO membroj de ASKOP, adoptis komunan deklaracion per kiu ili postulas reformadon de Unuiĝintaj Nacioj por garantii sine de la UN-institucio esprimrajton de la monda popolo, sendepende de la ŝtatoj. Fine de novembro, tiu deklaracio subtenata de monda petletero, estos transdonita al la ŝtatestroj kaj registarestroj same kiel al la internaciaj institucioj, por ke ili transdonu tiun postulon je la tagordon de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

Okaze de tiu gazetkonferenco la enteno de tiu deklaracio estos prezentita, same kiel la kampanjo planita ĝis novembro en Francio kaj en la mondo. La intervenantoj parolos ankaŭ pri la ekapero de la mondaj civitaneco kaj demokratio kontraŭ la nekapablo de la ŝtatoj garantii al la individuoj iliajn fundamentajn rajtojn. En tiu medio, necesas, ke la esprimrajto de la mondo popolo plenumiĝu sine de Unuiĝintaj Nacioj.»

EN CAPE, ĴAŬDE, 4an de SEPTEMBRO 2008 JE 11H00

Pri la ttt-ejo