plan de cette partie du site - autres langues - sommaire

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

4a Seminario de Tutmondismaj Studoj
en VAGADUGUO (Burkinio) de la 14a ĝis la 19a de decembro 2009

Organizita de CAFES, kunlabore kun

  • Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP)
Kaj la Ministerio por la Antaŭenpuŝo de la Homaj Rajtoj en Burkinio (MPDH)

Solidareco, paco, drogoj, daŭra evoluiĝo, kion fari ?

Protokolo

I. MALFERMA CEREMONIO

La Tutmondista seminario de CAFES-NŜO malfermiĝis lundi la 14an de decembro 2009 je 9 H 30 en Vagaduguo en Hotelo Bangrin per la instalado de la partoprenantoj, de la invititoj kaj de la reprezentantoj de la organizaĵoj de la civila socio.

La responsantoj de la organiza komitato de CAFES-NŜO, nome : TRAORE Baba kaj KONATE Souleymane plenumis tiun instaladon kaj bonvenigas la partoprenantojn.

S-ro Daniel Durand, prezidanto de Registrolibro de la Mondcivitanoj kaj ĉefa kunordiganto de ASKOP sendis al la partoprenantoj la bonvenigan parolon post kuraĝigo kaj gratulado al CAFES por tiu bela iniciato pri Seminario de tutmondismaj studoj.

La malferma parolado estis farita de la kunordiganto de CAFES-NŜO, S-ro Souleymane DRABO anstataŭ la prezidantino de la Administra Konsilantaro de CAFES-NŜO S-ino Ilboudo Elodie, senkulpiĝinta. Post salutado al la partoprenantoj el Gvineo, Togolando kaj Francio, S-ro Drabo substrekis la gravecon, kiun enhavas tiu seminario tra ties diversaj komunikaj temoj. Ni notu, ke partoprenis en tiu ceremonio la burkinaj amasmediaj komunikiloj RTB (landa Radio-Televido) kaj la gazetoj " observateur Paalga " kaj " Sidwaya ".


II. KOMUNIKADOJ

top

Komunikado n-ro 1

Lukto kontraŭ drogoj en Burkinio

Fare de S-ro TOURE Ousseni, Divizia Inspektisto de doganoj de la Landa Komitato kontraŭ drogoj (CNLD)

Enkonduke S-ro TOURE difinis kelkajn terminojn pri drogoj stuporigaĵoj, psikotropoj, dependeco, tolerancdozo, letala dozo. Poste li instruis pri klasigo de la diversaj substancoj indikante la ĝenerale konstatatajn efikojn post mallonga tempo aŭ longa tempo.

Li emfazis, ke ĉiuj kontraŭleĝaj drogoj havas katastrofajn konsekvencojn je familia kaj landa niveloj : ili estigas plagojn. Du ĉefaj aksoj evidentiĝis el tiu komunikado, nome la ŝtata politiko pri lukto kontraŭ la drogo kaj la agado de la civila socio kontraŭ tiu plago.

La ŝtata politiko

En Burkinio, la ŝtato starigis la Landan komitaton por lukto kontraŭ la Drogo kaj Krimeco, kiu estas interministeria komitato. Tiu komitato estos baldaŭ anstataŭgita per administracio. La 26an de ĉiu jaro estas deklarita Monda tago de lukto kontraŭ la drogo. Kvankam en Burkinio ankoraŭ ne ekzistas politiko por prizorgi la droguzantojn, pria projekto.estas kuranta, sed mankas la financaj rimedoj.

La agado de la civila socio

Tiu ĉi kuras de post la 16a de februaro 2005 tra la landa reto de asocioj por lukto kontraŭ la drogo kaj aidoso (RENALDS) oficiale agnoskita. Tiu strukturo estas ŝirmata sine de CNLD kaj arigas ĉirkaŭ tridek asociojn.

S-ro Touré komunikis kelkajn statistikojn, kiuj montras la gravecon de la plago. Oni povas noti ke en la universitato de Vagaduguo 20 ĝis 24 % de la studentoj konsumas mariĥuanon kaj 3 ĝis 5 % heroinon. Li tiam informis, ke la perfortado, la krimado kaj ankaŭ la disvastigo de la HIV estas ligitaj al la uzado de alkoholo kaj de drogo.

Konklude la drogo estas plago, kiu minacas la stabilecon de la komunumoj kaj la tuta loĝantaro ekagadu por ĝin kontraŭbatali.

Post tiu komunikado kelkaj partoprenantoj intervenis, interalie de Gvineo, de Togolando kaj je la nomo de la Konsultigha Asembleo.

Amadou Diakite (CAFES-Gvineo) : Gvineo fariĝis centra drogtrafikejo. Dank'al la agado de la nova politika reĝimo, oni povis taksi la gravecon de la trafiko tra :

  • La arestado de du filoj de la forpasinta prezidento
  • La arestado de kelkaj altaj funkciuloj, ministroj, prefektoj, generaloj
  • La malkovrado de kvin laboratorioj por la transformado de la drogo.

Sovon Kodzo Akakpo (Mondcivitano en Lomeo) : en Togolando, la plago de drogo estas ne malpli grava. 80 % de la motortaksiistoj konsumas da ĝi. -Amasa implikado de la junulinoj en la vendado de la drogo.

Daniel Durand : la problemo de la drogo estas plago tra la tuta mondo ; tamen tiu plago ankoraŭ ne estis la temo de prizorgado de la Kongreso de la Popoloj.

Post tiuj atestoj, S-ro Drabo resumis la komunikadon kaj faris je ĉies nomo rekomendon invitantan la registarojn de la mondo al forta sindevigado por la lukto kontraŭ la drogo.


top

Komunikado n-ro 2

Afrika unueco, garantio de solidareco kaj de evoluigo en Afriko

Fare de S-ro Simpore Yimbi Nicolas, juristo.

S-ro Simpore unue parolis pri unueca Afriko antaŭ la koloniiĝo. La afrika unuiĝo devas fariĝi konkreta kaj ne teoria. Post kondamno de la agadoj, kiuj celas dividi Afrikon, la intervenanto skizis la rimedojn de Unuiĝanta Afriko, el kiuj :

  • la forigado de la faktoroj de politikaj dividoj ;
  • la kreo de unika mono

Poste li citis la agantoj de tiu Unuiĝanta Afriko, kiuj estas :

  • la politikuloj (ŝtatestroj, registaroj, politikaj gvidandoj)
  • la kutimaj estroj, la religiuloj, la sindikatoj, la universitatoj, la asocioj, la artistoj kaj verkistoj
  • la amaskomunikantoj (ĵurnalistoj)

La agadoj por tiu Unuiĝanta Afriko aperas laŭ du aspektoj :

Vertikala : de supro malsupren ; de la regantoj al la regatoj, kaj de malsupro supren (la agado de la civila socio por la afrika integriĝo.

Horizontala : t.e. la disvastigo de la ideoj de Afrika integriĝo.

  • je nivelo de la afrikaj registaroj
  • je la nivelo de la afrikaj komunumoj

Konklude S-ro Simpore invitis ĉiuj afrikanojn labori por la Afrika integriĝo, por aganta solidareco kaj por daŭra ekonomia evoluigo de la kontinento la Afrikanoj devas malaperigi la plagojn tiajn, kiaj estas ksenofobio, kultura kaj etna maltoleremo, kulturi dispartigan spiriton kaj favorigi interŝanĝojn de spertoj. La mondcivitano devas labori por

  • diskonigi la ideojn de monda civitaneco
  • digne kaj ekzemple konduti

Tiamaniere la temo de Afrika unuiĝo ne plu estas metita kiel alternativo sed kiel neceso.


top

Komunikado n-ro 3

Historia neceseco de la monda civitaneco

Far Daniel Durand prezidanto de Mondcivitana Registrolibro

Unue Daniel Durand kritikis la fundamentajn tekstojn de UN subskribitajn dum la Konferenco de Sanfrancisko. Unuiĝinta Naciaro devis esti fondita por la monda paco kaj la ĉarto devis estis tutmondisma, sed finfine estis subskribitaj internaciaj interkonsentoj, klare devojiĝinte el promeso de organizaĵo de " Unuiĝintaj nacioj ". Ĉar malbone fondita, UN malaperos aŭ nepre ŝanĝu siajn tekstojn.

Post tiu konstato Daniel Durand resumas la historion de la monda civitaneco kaj de la tutmondista klopodado, inkluzive de tiu de la mondfederaciistoj, ekde 1946 jaro de la fondado de la Homa Fronto de la Civitanoj de la Mondo ĝis la alvoko por la estontaj balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj, planitaj por la jaro 2010.

Li poste priskribis la agadon de la mondfederaciistoj, kiuj laboras ankaŭ en la senco de la tutmondismo per politika pledado ĉe la registaroj. La agado de la Mondcivitanoj estas klopodo de la civila socio por la universala kaj tutmondista frateco/ En tiu historio, S-ro Durand raportis pri kelkaj agadoj de la mondcivitanoj, montris ties organizadon kaj la strukturojn enkadre de kiuj ili agadas. La dato 20an de marto estas la tago de monda unueco, tago de la mondcivitanoj.


top

Komunikado n-ro 4

La demokratio kiel kondiĉo de ebla estonteco, far Daniel Durand

En unua tempo li prelegas pri la filozofio entenata en la vortoj " frateco " kaj " demokratio " en la kunteksto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Tiu temo estas metita kiel sekvo de la komunikoj faritaj dum la seminario de Bohicon en 2006.

Rememoriginte la fundamentajn rajtojn (sin nutri, havi loĝejon ..) la ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn, la politikajn rajtojn propraj al la civitaneco, S-ro Durand diris, ke tiuj rajtoj estas esencaj al homo por ties plenkreskiĝo kaj estas nedivideblaj (oni ne povas senhavigi la homojn pri tiuj rajtoj krom okaze de sekureca problemo). Poste la komunikanto poste parolis pri la institucioj de monda demokratio. Laŭ li la veno de demokrata monda registaro okazos nur pro la postulo de la monda popolo, male de la praktiko de la federaciistaj movadoj, kiuj agadas de supro malsupren. Monda konstitucio nur adoptita de la ŝtatoj marĝenigos la mondan popolon. Tial la Mondcivitanoj, pro la plenrajteco klare difinita en la artikoloj 21 kaj 28 de la UDHR postulas demokratan mondan registaron. Ĉiu povas sin deklari civitano de la mondo, sed kiel responsantoj kelkaj difinoj devas esti strikte defendataj. La Civitano de la Mondo havas defendendajn valorojn tiajn, kiaj frateco, justeco kaj demokratio.

Poste li priskribas ĉiujn provojn por doni konstitucion al la mondo aŭ por doni ŝancon al UN sin plifortigi por eviti la ĥaoson, li mencias la Konstitucian Asembleon okazintan en Ĝenevo en decembro 1950, la laborojn de WCPA (Asocio por mondaj konstitucio kaj parlamento), la mondan kampanjon por Parlamenta Asembleo ĉe Unuiĝinta Naciaro, kaj la laste aperinta iniciato : la Monda Alianco por la Transformado de Unuiĝinta Naciaro (WATUN).

La volo de la popolo estas la fundamento de la publika aŭtoritato, kiel civitanoj de la mondo ni rajtas je establita monda ordo. La tuta homa komunumo bezonas reguligan instancon, kiu organizas la justicon.

La koncepto de monda demokratio ne estas imagebla fare de la ŝtatoj kaj plurnaciaj societoj, tial nur la civila socio povos labori por la alveno de tiu monda ordo.

UN bezonas internan transformadon por pluvivi kaj esti efika. La ebla skemo de la UN-transformado estas la aldono de 2a ĉambro, kiu reprezentas la mondan popoloj.

S-ro DURAND informis, ke estas 292 organizaĵoj de la civila socio, kiuj laboras por la monda demokratio, kaj ke la Kongreso de la Popoloj, pro ĝia aŭtonomeco kaj ĝia politika sendependeco de la ŝtatoj estas ja la nua organizaĵo de monda demokratio.

Fine li donas kiel ekzemplon, tion, kio okazis dum la Brazilja sesio per dialogo, kiu ekestis inter la Kongreso de la Popoloj kaj la Konsultiĝa Asembleo pri la defendo de la Homaj Rajtoj. Li invitas la partoprenantojn partopreni en la necesaj laboroj al la kreado de Monda Institucio de Homaj Rajtoj tia, kia ĝi estis decidita en Braziljo kaj sugestas, ke la seminario oficiale malfermas la Blankan Libron de Homaj Rajtoj por enskribi en ĝin ĉion, kion la monda juro povus alporti plie de tio, kion nun faras la internacia juro. El tiu " Blanka Libro " povos flui la difino kaj la enteno de la fondota Monda Institucio de Homaj Rajtoj

Post tiu komunikado interŝanĝoj ebligis al la seminarianoj pli bone kompreni la konceptojn de monda demokratio kaj de monda civitaneco.


top

Komunikado n-ro 5

La monda justica divido kaj monda demokratio

Far S-ro Simpore Nicolas

El lia prelego oni povas noti, ke estas kunrilato inter justeco kaj demokratio, kiuj estas du konceptoj, kiuj nutras iu la alian. La demokratio estas konstanta serĉo, idealo, serĉo al perfekteco. La Civitano de la Mondo estas senlandlima ambasadoro por la ekapero de paca, pli justa mondo respektanta la popolajn rajtojn. La daŭra evoluigo dependas de la daŭra paco, kiu siavice dependas de justeco kaj demokratio.


top

Prezentado

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

Far Daniel Durand, kunfondinto, membro de la Administra Konsilantaro

Tiu organizo estas sekvo de la komisiono " Malsato, Evoluigo kaj Tutmondismo ", kiu funkciis de 1969 ĝis 1982. Fondita de tre malgranda teamo de Mondcivitanoj, Monda solidareco kontraŭ la Malsato nun entenas pli ol 1300 membrojn en 32 landoj kaj financis pli ol 90 projektojn per sia mutualista sistemo. La (mutualismaj) interhelpaj sistemoj konsistigas la fundamenton de la civilizoj. Tiaj sistemoj ekzistas aŭ ekzistis ĉie sur la tero. Ni menciu ekzemple la " Naam " en Burkinio aŭ la donaca ekonomio de la antaŭkolombaj sudamerikaj loĝantaroj. La estonteco ne alpartenas al la riĉuloj, sed al la loĝantaroj, kiuj kapablas solidariĝi. La malriĉuloj devas kuniĝi por kune fari ion.

En Monda Solidareco kontraŭ la Malsato la kotizoj estas individuaj laŭ la principo : unu homo = unu kotizo = unu voĉo. Tamen la evoluigaj projektoj estas kolektive kondukataj, kaj do la kontraktoj kaj la pruntorepagoj estas kolektivaj. Ekzistas kvin kondiĉoj plenigotaj por profiti el financado de MSM. La maksimuma pruntedona monsumo estas 3 milionoj F CFA.

Post tiu prezentado S-ro DRABO Souleymane pledadis por la plifortigo de la partnereco de MSM kun CAFES-ONG kaj por la plifortigo de la kapabloj por la konsistigo de la projektoj ĉe la grupoj. S-ro DRABO konkludis dum la interŝanĝojn, kiuj sekvis la prezentadon, ke apartaj kontraktoj povas esti faritaj kun partneraj organizaĵoj por la financado de mikrokreditoj.

 


top

Prelego

Monda demokratio kiel respondo kohera kun la amplekso de la nunaj problemoj.

Far Daniel Durand

En unua parto, Daniel Durand rememorigas la diversajn problemojn, kiuj tutmonde gravas kaj kiuj necesigas tutmondajn solvojn : transporto, poluado, fosilia energio, klimata ŝanĝiĝo, senarbarigo, arbaraj bruloj, savanaj bruloj, renovigo de la maraj bioamasoj (fiŝkaptado, troa fiŝado, trola fiŝado) alirebleco al trinkebla akvo, alirebleco al sano, al lernado, ne mastrita demografia kresko kiel konsekvenco de la malriĉeco, plialtiĝo de la malakceptemoj, riskoj ligitaj al la bionika esplorado, (icado, kondiĉado, eŭgeniko). Fronte al tiuj problemoj, li proponis ekzameni tion, kio ne taŭgas en la fundamentoj de UN, kaj interalie per komentita legado de la artikoloj 1 kaj 2 de la ĉarto, poste per la elnomado de la agentejon de UN, kiuj fakte troviĝas metitaj sub la povo de la transnaciaj societoj. Li montris, ke fronte al la dividoj oficialigitaj de la fama komenca esprimo " Ni, popoloj de Unuiĝinta Naciaro ", oni devos kontraŭstarigi tiun ĉi " Ni, Monda Popolo ". El tio li pravigis la klopodadon de la Civitanoj de la Mondo, de la Kongreso de la Popoloj kaj de ASKOP.

Daniel Durand ankaŭ parolis pri la ekzisto de Mondcivitanaj teritorioj : nun 974, el kiuj la laste memdeklaritaj situas en Hindio, Senegalio, Kongio kaj Togolando.

Poste Daniel Durand prezentis la retejon " recim.org " por ke la partoprenantoj estus inicitaj je efika utiligo de tiu vasta informfonto kun pli ol 1300 paĝoj : kompleta ilo por la civitanoj de la mondo kaj por la organizaĵoj devenantaj de la monda civitaneco : ASKOP, CILAME, MSM, IUA, ktp.

La dua intervenanto estis Sovon Kodzo, direktoro de la Registrocentro en Lomeo. Antaŭ ol ekiri al Vagaduguo la Registrocentro kunvokis eksterordinaraj asembleon el kiuj rezultas rekomendoj al la Seminario kaj al Registrolibro. La kontribuo de la Lomea Registrocentro estos integrita en la rekomendoj de la Seminario.


top

Komunikado

Civitaneco kaj Paco

Far Mahamoudou Tiemtore el Ministerio de la Antaŭenpuŝo de la Homaj Rajtoj

S-ro Tiemtore diris, ke civitaneco kaj paco estas du aktualaj konceptoj. La civitaneco estas intime ligita al la demokratio. La komunumo de civitanoj konsistigas la nacion. La civitaneco estas spiritostato, kiu kondukas nin respekti iu la alian, respekti la posedaĵojn, kaj la publikajn havaĵojn. Monda civitaneco povas esti faktoro por atingi daŭran pacon en la mondo.

Poste S-ro Tiemtoré nomis la diversajn rajtojn kaj devojn de la civitano.

Estas pluraj kategorioj da rajtoj :

  • la civila kaj politika rajto
  • la ekonomia kaj socia-kultura rajtoj
  • la rajto pri sana medio

La devoj de la civitano estas, interalie :

  • partopreni en la teritoria defendo kaj integreco
  • respekti la konstitucion kaj la leĝojn
  • respekti la respublikajn instituciojn
  • plenumi la nacian servon por la evoluigo

Poste li nomis kelkajn faktorojn, kiuj povas malhelpi pacon, interalie : religia maltoleremo, etnismo, la kulturaj apartismoj, la ekonomia mizero.

El tiu prezento elstaris, ke 70 % de la Burkinoj ne estis deklaritaj post naskiĝo, do ne povas pruvi sian ŝtatanecon.

Post tiu prezento la interŝanĝoj ebligis precizigi, ke la monda civitaneco ne anstataŭas la nacian civitanecon, ĉar ĉiu homo rajtas pri rekonita ekzisto kaj pri identeco, kiel deklaris la Kongreso de la Popoloj.


top

Prezento

La internacia lingvo Esperanto, ilo por daŭra evoluigo

Far Daniel Durand

Prezentinte la medion en kiu lingvoj estis prezentataj kiel internaciaj, S-ro Durand situas la kreadon de Esperanto en 1887. Tiu lingvo, simpla kaj neŭtrala, estis kreita de Louis Lazare Zamenhof. Inter la 600 proponoj de internacia lingvo, nur Esperanto sukcesis evolui kaj prezenti realan utilecon. Ĝi estas kuraĝigita de UNESKO. La Civitanoj de la Mondo uzas ĝin kaj estas nun diversaj postuloj por ke la Kongreso de la Popoloj oficialigu ĝin.

Maloftaj estas la popoloj, kiuj ne suferis pro iu kultura aŭ lingva imperiismo. La lingvo estas ofte la rezultato de milita konkero, kaj ilo por ekonomia konkero, dum la etnaj aŭ regionaj lingvoj fariĝas preteksto por konfliktoj. En tia situacio kaj dum la monde serĉas la rimedojn por eliri al la konfliktaj situacioj kaj por konstrui estontecon, la internacia lingvo ESPERANTO aperas kiel espervojo por estonteco. Tiu prezento ne celis fari ĉiun seminarianon ĝisosta esperantisto, sed, ke ĉiu eksciu pri tiu alternativo kaj interesiĝu al la vivo kaj al la progreso de tiu universala esperantlingva komunumo. La laboroj de tiu tago finiĝis per kelkaj ekzemploj de konstruado de vortoj en Esperanto. Ligiloj al Esperantlingvaj retejoj estos komunikitaj al la partoprenantoj.


top

Prezento

Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj - ASKOP

Far Daniel Durand kunfondinto kaj ĉefa kunordiganto, membro de la Transnacia Gvidkomitato.

" La civitaneco estas nek ideologio nek movado. Ĝi estas partopreno al ĉies komuna bono ". Tiu principa sinteno, plej prava, estis longtempe komprenita kiel malhelpo al la aktivista agado de la civitanoj de la mondo. Okaze de la sesio de Kongreso de la Popoloj, en oktobro 2003, estis farita inventario de la ekzistantaj iniciatoj en la senco de monda demokratio. El tio naskiĝis la ideo kaj la volo kunigi tiun dinamismon en asembleon kapablan pri mutuala interhelpo kaj kapablan pri sperta konsilado ĉe la elektitaj reprezentantoj. ASKOP, tiamaniere fondita, strukturiĝis dum la jaro 2004. Ĝi arigas nun pli ol 80 organizaĵojn el 23 diversaj landoj ne neglektante plurajn (sennaciaj) transnaciajn organizaĵojn. ASKOP estas ilo de mutuala plifortigo de la kapabloj de la partoprenantaj organizaĵoj, sed ankaŭ original spaco por proponoj kaj projektoj. La Seminario de Tutmondismaj Studoj en Vagaduguo estas tiel la 16a realigita projekto.

ASKOP estas administrata de trikapa estraro kaj de Transnacia Gvidkomitato.

Ĉiu partoprenanto ricevis informadon entenantan : Reglamenton de ASKOP, kondiĉaron de la eventoj de ASKOP kaj organizajn kondiĉojn de la seminarioj. Ĉiujn dokumentojn oni povas trovi en la retejo recim.org


III. FERMA CEREMONIO

Dum du horoj la trup WANDE de Moussognounan KOUYATE animis la publikon per modernaj dancoj kaj per prezentado de foruma teatro pri aidoso. Poste, okazis la legado de la protokolo kaj de diversaj paroladoj fare de la partoprenantoj antaŭ ol simbole disdoni la partopren-atestojn.

Poste ĝi reviziis la deklarojn kaj rekomendojn de la Seminario antaŭ ol proklami ilin dum la oficiala ferma ceremonio.

Poste kvar intervenoj :

  • la oficiala malfermo de la " Blanka libro de homaj rajtoj " fare de Daniel Durand
  • la parolado de la Prezidantino de la Administra Konsilantaro de CAFES fare de la kunordiganto Souleymane Drabo.
  • la parolado de la delegitoj de la seminarianoj fare de OUIYA Jean Pierre
  • kaj la parolado de CNDD fare de Amadou Diakite

Fermis la tutmondistan seminarion la 17an de decembro 2009 je 18 h en Hotelo Bangrin, Vagaduguo, Burkinio

 

Vagaduguo la 17an de decembro 2009
La raportintoj : OUIYA Jean-Pierre kaj HEMA Bakéno David

top

Pri la retejo