La kiosko de la Mondcivitanoj

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

La Asembleo - Agendo - Membroj - Projektoj - Gazeto
la deklaracio - arkivoj

Komuna deklaro
okaze de la sesdekjariĝo
de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
subskribis

Konstatinte

  • Ke 60 jarojn post la adopto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj tiuj ŝtatoj, kiuj subskribis kaj ratifis ĝin, ankoraŭ ne garantias la esencajn rajtojn entenatajn en la dirita deklaracio ;
  • Ke la libero de esprimo, de opinio, de konscienco estas ankoraŭ montrita kiel politika delikto ;
  • Ke la persekutoj, la povo-troigoj, torturo, kultura, filozofia au religia maltoleremo aperigas neadon de la sindevontigoj faritaj de la subskribintaj statoj ;
  • Ke la minoritatoj ne ricevas la respekton kaj la juran protektadon propran je ilia identeco ;
  • Ke sur la tribuno de UN la reprezentantoj de la ŝtatoj alianciĝas au sin kontraŭbatalas laŭ siaj propraj interesoj malprofite al la popoloj kaj al la prizorgado de la homaro.

Konsiderante

  • Ĉiun el la 30 artikoloj denuncitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj pli aparte la artikolojn 21an kaj 28an.
  • Ke sen individua aŭ kolektiva apelacirajto al supernacia instanco la fundamentaj homaj rajtoj ne povas esti certigataj en la respekto de la nevidebla kaj nealiiga karaktero de tiuj rajtoj;

Ni mondaj civitanoj kaj demokratoj, veraj defendantoj de la popola suvereneco, unuiĝinte pro sama postulo pri senkondiĉa rekono de la homa digno, de la universaleco de la homaj rajtoj kaj de la liberecoj, decidinte agadi en spirito de komuna frateco,

Postulas

  • Esprimrajton de la monda popolo sine de ekzistanta UN-institucio

Al tiu celo :

  • Ke estu fondita reprezenta asembleo el balotelektoj mondnivele organizitaj ;
  • Ke tiu asembleo de la monda popolo estu decida organo dotita per realaj povoj pri la aferoj koncernantaj la rajtojn kaj liberecojn difinitajn en la Universala Deklaracio ;
  • Ke tiu asembleo decidu kaj agadu konforme al la demokrataj reguloj de proceduro sendepende de ĉia ŝtata reprezentado.

Tial

  • Admonas niajn ŝtatajn kaj registarajn estrojn transmeti nian postulon je la tagordon de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝinta Naciaro kaj denovigi nian postulon antaŭ la Sekureca Konsilio, ĝis reformo de la ĉarto de UN estu iniciatita kun la respekto de nia volo ;
  • Vigle kaj decideme certigos la pluzorgadon de ĉi tiu postulo transdonita al niaj delegitaj reprezentantoj ;
  • Asertas esti solidaraj al ĉiu movado kaj al ĉiu mobilizado de la monda popolo, kiuj celos subteni tiun aferon ;
  • Deklaras nian postulon rajta pro la historiaj devenoj de la ĉarto de Unuiĝinta Naciaro kaj pro la praveco de ties rezolucioj skribitaj kiel antaŭparolo.


Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (eltiraĵoj)

artikolo 21.3 . La volo de la popolo estu la bazo de la aŭtoritato de la registaro; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj aŭtentikaj elektoj, kiuj okazu per universala kaj egala balotrajto, kaj per sekreta voĉdono au ekvivalentaj liberaj voĉdonaj proceduroj.

.artikolo 28 : Ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj.

 Kompleta teksto

Arkivoj

HOMAJ RAJTOJ sesdekjariĝas

AL KOMUNA DEKLARO DE ASKOP
Prezento - Enkonduko - Debato - Sintezo - Komuna deklaro

Okaze de la sesdekjariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, pluraj asocioj membroj de la asociaro por la monda demokratio " ASCOP " lanĉis la diskut- kaj proponforumon " Homaj rajtoj : la sesdekjariĝo ". Tiu forumo restos malfermita ĝis fino de februaro.

Ekster la institucia parolado, ĉiu homo, ĉiuj responsantoj de organizaĵoj kaj asocioj enskribitaj en la diskutlisto povos debati, interŝanĝi opiniojn, pripensojn, ideojn. Tiuj interŝanĝoj okazigos sintezon proponotan dum la kunveno de la Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP), kiu okazos la 30an de marto 2008 en Parizo. Dum tiu kunveno, la asembleo adoptos komunan deklaron.

Tiu deklaro havas kiel fundamenton la jenajn elementojn de pripensado :

Konstatinte

  • Ke 60 jarojn post la adopto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj la ŝtatoj ankoraŭ ne garantias la esencajn rajtojn entenatajn en la dirita deklaracio,
  • Ke la libero de esprimo, de opinio, de konscienco estas pli kaj pli montrita kiel politika delikto ;
  • Ke la persekutoj, la povo-troigoj, torturo, kultura, filozofia aŭ religia maltoleremo aperigas neadon de la sindevontigoj faritaj de la subskribintaj ŝtatoj ;
  • Ke la minoritatoj ne ricevas la respekton kaj la juran protektadon propran je ilia identeco ;
  • Ke la rajto de la popoloj al memregado estas neata pro ekonomiaj, financaj kaj politikaj interesoj ;
  • Ke sur la tribuno de UN la reprezentantoj de la ŝtatoj alianciĝas aŭ sin kontraŭbatalas laŭ siaj propraj interesoj malprofite al la popoloj kaj al la prozorgado de la homaro.

Ni civitanoj kaj demokratoj de la mondo, veraj defendantoj de la suvereneco de la popolo, unuiĝintaj en sama postulo de senrezerva agnosko de la homa digno, de la universaleco de la homaj rajtoj kaj de la liberecoj, demokrate diskutos por ellabori komunan deklaron, ĉar al ni apartenas konigi al niaj ŝtatestroj kaj registarestroj nian volon kaj ke el la popolo venas la publika povo kaj la leĝoj.

Daniel Durand, civitano de la Mondo
Marie-Françoise Lamperti " Agadi por la Homaj Rajtoj "


  • initiatinto de la debato : Agadi por la Homaj Rajtoj
  • moderigantoj : Marie-Françoise Lamperti (franca), Karl Kpodo (angla), Daniel Durand (Esperanto)
  • dauxro de la debato : de la 5a de januaro ĝis la 16a de februaro.
  • sintezo : Marie-Françoise Lamperti.
  • publikigo : sub formo de deklaracio kaj de petskribo dum la tuta jaro 2008.


Bonan tagon !

La ideo pri forumo de ASKOP (Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj) naskiĝis dum la fondado mem de ASKOP en 2003. De tiam ni restis serĉantaj teknikan materialon, administranton kaj unu aŭ plurajn moderigantojn. Kompreneble la forumo estas ejo en kiu oni interŝanĝas ideojn, opiniojn kaj eksperimentojn libere, en reciproka respekto. Tamen la konceptintoj de la forumo volis, ke tiu ĉi estu alia ol babilejo : transprenante la torĉon de la eminentaj postmilitaj pensuloj - la tutmondistaj ttt-ejoj kiel www.recim.org entenas multajn el iliaj citaĵoj, tekstoj aŭ libroj -, nia misio estas la organizado kaj la esprimado de la ĉefaj depostuloj de la nuna monda popolo. La celo de tiu forumo estas, tra civitana debato, proponi tekstojn, agadojn, eventojn kiuj direktiĝas al monda demokratio.

Ni ekprenas la sesdekjariĝon de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj por lanĉi tion. Plej malfrue fine de februaro ni fermos la temon. Tiam sintezo estos redaktita kaj ni ŝatus partopreni en la kunveno de ASKOP, la 30an de marto 2008, kun propono de teksto, kiu povus esti voĉdone aprobita kaj transdonita al la Kongreso de la Popoloj.

La informado, kiuj koncernas tiun forumon estis farita al pli ol 500 homoj aŭ retadresoj. Kelkaj transdonis tiun anoncon per siaj propraj retoj, t.e. al kelkaj plaij centoj da homoj.
Hodiaŭ, 56 homoj enskribiĝis por partopreni en tiu debato (el 16 diversaj landoj) :
13 en angla ;
32 en franca : (anglolingvanoj kaj franclingvanoj estas en la sama listo : forumascop@recim.org)
13 en Esperanto (forumaskop@recim.org)
58 partoprenantoj. Tiu nombro plej konvenas por nia unua ekzerco.

Temo de la debato : la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj laŭ vidpunkto de monda demokratio.

Por ni, kiu estas mondaj demokratoj, necesas nek reverki tiun deklaracion, nek denove debati pri ĉiu detalo de ĉiu artikolo, nek serĉi la nesufiĉojn de tiu historia teksto. Ne. Ni metu la koncepton de monda demokratio kiel kernon de tiuj deklaracio kaj ni konduku pripenson en duobla senco :

  • kiuj estas la rajtoj, kiuj devus dependi de institucioj naskotaj de la monda demokratio ?
  • kiun lumon donas la artikolo 28a sur la plenumon de la rajtoj kaj liberoj priskribitaj en la deklaracio ?

La arkivado de la forumo starigas al ni teknikan problemon, kiun ni ne kapablas solvi. Vi bonvolu ne tro halti antaŭ tio. Pli bone taŭgas konservi ĉiujn mesaĝojn, kiujn vi ricevos, en unu el viaj propraj repertuaroj.

Okaze de problemo (mesaĝo pro eraro, pro ne-distribuado ...) skribu al abc()recim.org.


Kelkaj el la intervenoj en la debaton - lastaj tekstoj

 Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj

 " NI, LA POPOLOJ DE LA UNUIĜINTAJ NACIOJ ",

Tio estas la unuaj vortoj de la ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, subskribitaj en 1945. Tio estas la nekredebla aŭdaco insolenta kaj multfoje mallaŭdita (riproĉita ? denuncita ? ) pri tio, kio evidentiĝas kiel uzurpado de rajteco. Nu ! ĉu inter la subskribintoj de la Ĉarto estis nur dek-kvino da demokrataj ŝtatoj ? Laŭ kiu rajto manpleno da ambasadoroj, kiuj reprezentis nur sin mem aŭ plimulton da despotoj, ofende aŭdacis sin kredi reprezentaj de la " popoloj de unuiĝintaj nacioj " ? Certe se oni iom scias la historion pri la verkado de tiu ĉarto oni iom malpli miras pri tio. La mondo eliris el terura milito kaj decidita " savi estontajn generaciojn de la plago de milito, kiu dufoje en la daŭro de unu homa vivo trudis al la homaro neeldireblajn suferojn "

La Ligo de la Nacioj, kiu ne kapablis evitigi tiun duan mondmiliton, lasis sian lokon al organizaĵo de nacioj " unuiĝintaj ". Tiu koncepto de unueco, ĉefa proklamita diferenco, tiama riveliĝo, troviĝis serioze kaj definitive kontraŭdirita je la unua alineo de la dua artikolo, kiu indikas, ke " La Organizaĵo estas bazita sur la principo de la suverena egaleco de ĉiuj siaj Membroj ". Ĉu la aferoj pri suvereneco kaj naciismo ne ĵus ruinigis nian mondon ? Tiu artikolo estas neeltenebla.

Teksta klarigo venis post tri jaroj, la 10an de decembro 1948 per la " Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ". Dum momento ni transpasu la fakton, ke tiu Deklaracio havas mankojn. Estas certe, ke se hodiaŭ ekekzistis monda demokratio, la unuaj plenumaj dekretoj koncernus la entenon de tiu deklaracio. Nu ! atenta legado evidentigas novaperintan homan rajton : la monda demokratio estas Homa rajto. Por konvinki sin pri tio, oni legu la artikolon 28, poste la artikolon 21 : ni rajtas je socia kaj internacia organizo . Ni, kiuj volas la unuecon de nia lando, la Tero, ni rajtas partopreni la regadon de la Tero kaj la volo de la (monda) popolo estu la bazo de la aŭtoritato de la (monda) registaro. Jes ! la monda demokratio estas nia rajto. Sed samtempe la artikolo 28 komprenigas al ni, ke la socia kaj internacia ordo ne estas garantiata de UN laŭ ties nuna formo. Por la plenumo de nia rajto, necesas do ŝanĝi ion en la ĉarto de UN.

Kaj se, pro la principo de la suverena egaleco de ĉiuj siaj Membroj, UN ne kapablas revizii sian ĉarton, oni povas dedukti, ke la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj implice agnoskas la neceson de " post-UN-o ".

Finfine tiuj UN-aj tekstoj montriĝus kiel pasejo aranĝita de historio inter la dividitecoj de la popoloj de la nacioj al la unueco de la monda popolo.

Daniel Durand

06/02/2008

Daniel Durand tre klare montras, ke nacioj devas akcepti limigadon de sia libereco, por respekti saman liberecon de aliaj nacioj. Temas pri fonda principo de ĉiu paca socio :

Neniam disigi "Liberecon" kaj "Egalecon pri la rajtoj"

Ankaŭ interne de nacioj, la individuoj devas respekti tiun principon. Tiu principo estas fundamento de demokratioj.

Do, libereco implicas devon kaj responson. Tiu responso estas fundamento de la homa digneco. Tiu ajn kiu nescias tiun personan dignecon, tiun devo esti si-mem ( ebrieco pro alkoholo. drogo, doktrino, pasia gregareco...), eĉ se la cirkonstancoj heroigas lin (kamikazo) perdas sian propran liberecon, kaj sekve sian dignecon? Alivorte, rajto pri libereco implicas la devo esti libera, (almenaŭ spirite, se la korpo estas katenigita).

La UDHR asertas alian devon : la devo de frateco. Frateco kaj libereco ne estas disigeblaj. La devo de frateco havas senson nur por tiu, kiu libere gin prenas sur sin. Ne eblas trudi al frateco. Frateco ne estas trudita de ekstero, gi devenas de la koro, gi apogas sin sur respekto de la alia, sur respekto de la homa digneco.

Libereco, Egaleco, Frateco, tri vortoj ne disigeblaj kiuj resumas la unuan artikolon de la UDHR.

Georges-Henri Clopeau

12/02/2008

Mi opinias ke unueco de aro, ne signifas samecon de la partoj.

La unuecon de la homaro mi konceptas kiel federacion de nacioj.

En federacio, la nacioj respektas iuj al aliuj liberecon, egalecon, kaj fratecon, same kiel faras la personoj en unuigita nacio.

Georges-Henri Clopeau

15/02/2008

Inter la homaj rajtoj ni nepre ne povas neglekti la bazajn lingvajn rajtojn.

Oni riskas "only-english Europe", se ni ne komencas konscie defendi la garantiatan rajton de la individuo al sia lingva identeco, sen konsideri la financan aspekton de la lingva situacio, kiu estas katastrofa eĉ en la EU.

En la nuntempaj 200 ŝtatoj de la mondo estas parolataj pli ol 6.000 idiomoj. Estas pura fantazio supozi ke la 6 miliardoj da homoj pretas kaj sukcesas lerni fremdan nacian lingvon ĝis bona parolkapablo nur ĉar ĝi estas parolata de nacio kun pli da komerca, financa aŭ milita potenco.

Oni scias, ke la angla estas influa, kiel varmarko kromsignifas dungon, prestiĝon, kulturan plezuron, malfermas pordojn. Sed nur denaske parolantoj vere ĝuas la imagitajn favorojn, kio per si mem estas kontraŭ la homaj rajtoj.

Ne nur la francoj timas la kulturan invadon, la franglais, la anglomanie, same italoj kiel hispanoj kaj brazilanoj. Sen preterlasi la kolonialismajn lingvojn en Afriko, kiuj sin altrudas de ducent jaroj.

Urĝas flanke de UNESCO demokratia intervenisma lingva politiko !

Sub la koncepto 'lingva politiko' ni komprenas iaspecan preventan kuracadon de vundoj, tie kie komencas dolori. Kaj fakte doloroj de la forta lingva diskriminacio estas sentataj ĉiam pli, ĉar la komunikadteknologio estas barita de la lingva diverseco.

Ni mondcivitanoj devas en niaj planoj por longdaŭraj strategioj profunde studi la temon kaj fari konkretajn proponojn por solvo laŭ la homaj rajtoj kaj ne laŭ konvenaj momentaj konsideroj.

Koncize esprimita, estonta ideala situacio signifas ke "Ĉiu homo rajtas al sia propra lingva identeco en sia hejmo kaj al neŭtrala dua internacia lingvo, kiel Esperanto, por kontaktoj, kie la nacia lingvo ne sufiĉas. Ne plu estas historie akceptebla la altrudo de forta nacia lingvo al la resto de la mondo.'

Lingvoj estas la plej alta esprimo de kulturo kaj ni ne povas pasive asisti la malaperon de nuntempe forte minacataj lingvoj!

 Ursula Grattapaglia

 

Pri la retejo