Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro
La Asembleo - Agendo - La membroj - La projektoj - La gazeto
A D H

AGADI POR LA HOMAJ RAJTOJ

fako

Homaj rajtoj - Informado

Identeco

Agir pour les Droits de l'Homme - Asocio laŭ la franca leĝo de 1901

Celoj

  • Antaŭenpuŝo de la homaj rajtoj
  • Edukado al la homaj rajtoj
  • La asocio partoprenas ankaŭ en agadoj de defendo de la homaj rajtoj kunlaborante kun aliaj asocioj.

Responsuloj

Marie-Françoise Lamperti

Adreso

TEL

retadreso

ĝisdatigo : 12/09/2016


La afero pri la Defendantoj de la Homaj Rajtoj (DHR)

Al Kongreso de la Popoloj

Braziljo 11-15 de majo 2009

La afero pri la DHR estas de multaj jaroj tre maltrankviliga. La NŜO pri defendo de la homaj rajtoj senĉese alarmas la publikajn povojn aŭ UN pri la malaperoj, la turoturoj, la mistraktoj, la arbitraj enkarcerigoj, la murdoj, kies viktimoj estas la DHR tra la mondo.

Pri la malliberigitoj, la pravigoj de la publikaj povoj (kiam ili estas anoncitaj) kiuj atingas la NŜO (plej ofte pere de la advokatoj komisiitaj per la dosieroj - advokatoj, kiuj estas en la plimulto de la koncernataj landoj, administracie komisiitaj) anoncas la jenan akuzon : konfuzigo de la publika ordo.

Alvokite pri tiu afero UN aprobigis la Rezolucion 53/144. Pluraj NŜO salutis tiun progreson, per kiu UN oficiale agnoskis la rolon kaj la specifecon de la DHR sed ili bedaŭras, ke tiu Rezolucio ne povas esti aplikata. Siaflanke Eŭropa Unuiĝo adoptis en 2004 orientigan tekston certigantan la protektadon de la DHR. Tiu iniciato signas ankaŭ institucian volon substreki la rajtecon de la DHR kaj ebligas ne pligravigi la situacion. Tamen tiu teksto de Eŭropa Unuiĝo plu estas " orientigan tekston " sub la bonvolo de la koncernataj ŝtatoj por taksi la staton de la defendanto ekzamenata dum ties agado.

La asocio " Agadi por la Homaj Rajtoj " alvokas la Kongreson de la Popoloj, por ke estu konsistigata pripensan komitaton, kies celo estos proponi konkretaj decidojn al la UN-a instiucio. La ĉefa problematiko estas : kiel aplikigi la faritajn decidojn kaj elirigi la DHR el la konfuzo, pri kiu li suferas. Tiel el la akuzado pri " konfuzigo de la publika ordo " la DHR iras al akuzado kiel " revolucianto ".

Por elpensi la rimedojn por aplikigi la tekstojn kaj dank'al la kolektiva pripensado farita de la Komitato por ellabori aliajn, " Agadi por Homaj Rajtoj " proponas inventari la diversajn konceptojn, la principojn kaj la agadojn de la DHR. Alia fazo devos okazi por enregistri tiujn, kiuj en la monde sin prezentas kiel DHR, tio por ebligi al ili profiti el la protektaj instrumentoj. Tiu komuna laboro devus konduki la Kongreson de la Popoloj prezenti statuton de DHR malfacile evitebla, pli forte defendebla fronte al la ŝtatoj kaj kapabla esti transdonita al la transnaciaj juridikcioj.

Kompreneble la difino de la DHR devas tuj situi trans la partiaj politikaj sindevontigoj. Dum prelego pri tiu temo " Agadi por Homaj Rajtoj " jam informis pri la insida kaptilo, kiu konsistas en la prezentado de la lukto favore al la demokratio kiel simila al la lukto favore al la homaj rajtoj, Nome :

  • Demokratio estas politika doktrino (eĉ se ĝi entenas humanajn valorojn de frateco, libereco ...) plej altiganta per balotelektoj la suverenecon de la popolo ; ĝia parolado konas nur la civitanojn.
  • La Homaj rajtoj dependas de jura, filozofia kaj morala doktrino. Laŭ la homaj rajtoj : unu homo = unu voĉo (kiu ajn estas la lando la religio, ktp..) Neniel homo povas esti taksata, arestita, nomita, juĝita, administrita ... ekster ties homeco.

Homaj rajtoj kaj demokratio povas progresi kaj evolui kune (kiel duopo). Foje ili povas samiĝi ĉar ili venas el la sama jura retoriko ( la leĝo) sed ili malsamas pro tio ke ne sufiĉas ke iu plimulto konsentas (la referenduma procedo) por ke la farita politika decidu estu " justa " kiam oni situas ĝin je tuthomara skalo.

Farita en Parizo la 30an de aprilo 2009

Partopreni en ASKOP

Pri la retejo