Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro
La Asembleo - Agendo - La membroj - La projektoj - La gazeto - Arkivujo
ARKIVOJ PRI INFORMADO

2005 - 2006 - 2007

2007

A7-08

28/12/2007

1. Mondcivitana reto fondiĝis en Lieĝo

En Lieĝo la 3an kaj 4an de novembro 2007, samtempe de la sesio de la Kongreso de la Popoloj, laborgrupo proponis prilabori la LIGILOJN por progresigi nian fluon de tutmondistaj ideoj por iam vidi demokratajn instituciojn kaj mondan parlamenton , kiu reprezentos la tutan planedan loĝantaron. Progresigi niajn ideojn, t.e. konvinki, krei rilatojn, ligilojn kun loĝantaroj, kiuj vivas apud ni. Civitaneco, civitismo, monda solidareco havas signifon nur se tio evidentiĝas per civitanaj iniciatoj je loka nivelo, kiuj pravigas niajn ideojn. Sur la ĉiutaga kampo ni devas meti la bazojn de nia kunlaborado, progresigi niajn ideojn en la mensoj por vidi ilin konkretigitaj en la urnoj !

Tiu reto partoprenas en la filozofio de ASKOP.

http://faire-ensemble.over-blog.org/ (franclingve)

2. Plia organizaĵo aliĝis al ASKOP.

Bonvenon al la asocio " Agadi por la Homaj Rajtoj ". Tiu asocio agadas por la antaŭenpuŝo de la homaj rajtoj laŭ tutmondista vidpunkto.

http://www.recim.org/ascop/agirdh-eo.htm

3. 1948-2008 :

Mondcivitana debato tre baldaŭ okazos per interreto por kune produkti deklaracion, kiu estos eldonita okaze de la sesdekjariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Invito kaj detaloj en la estonta mesaĝo.

A7-07

20/12/2007

MONDA UNUECO : la iĝanta monda demokratio implicas koncepton de la homaro kiel popolo serĉanta sian unuecon.

Unu simbolo - unu tago

La 3an de novembro 2007, dum la unua tago de la sesio de la Kongreso de la Popoloj kaj de ASKOP, la partoprenantoj venintaj el 12 landoj veturis en Eben Ezer (Lieĝo, Belgio), ĉe la Paco-Turo, por tie planti la 3an Arbon de Monda Unueco. Ĉiu partoprenanto estis invitita kunporti iom da tero el sia lando por ke tiu arbo ĉerpu el tio sian nutraĵon. www.recim.org/ascop/pr09-eo.htm

La 4an de novembro 2007, la Kongreso de la Popoloj proklamis la ekvinoksan tagon de ĉiujara marto " Tago de la Civitanoj de la Mondo, Tago de Monda Unueco ".

Tiu vocdonado okazis pro petskribo iniciatita kaj prezentita de ASKOP. La senso kaj la historio de tiu tago estas priskribitaj en la paĝo : www.recim.org/ascop/pr08-eo.htm.

Kompreneble estas dezirate, ke tiu tago estu solenata ĉie, kie tio estos ebla, de ĉiuj, kiuj sin diras civitanoj de la mondo, tiamaniere esprimante la fundamentan politikan volon, kiu animas ilin.

20an de marto 2008 ... 20an de marto 2009 ...

A7-06

10/12/2007

1.

La 22an de julio 2007, okaze de renkonto inter Civitanoj de la Mondo kaj la asocio "La Universala Ponto" (Togolando kaj Svisio), estis plantita en Kohé la 2a Arbo de Monda Unueco (specio de tiu arbo : Senegala Sekvojo).

2.

La asocio Universala Ponto celas konstrui gastejon por la akcepto de orfoj kaj por Eŭropanoj en malfacila persona situacio, kiuj deziras tien staĝi.

Aŭdaci ekiri por renkonti aliajn kaj sin mem, povas alporti nur pli bonan staton al homoj, kiuj vivas en marĝene de la socio.

Unu el la fortaj punktoj de Universala Ponto estas la ĝemeligo inter metioj. Alimaniere dirite, juna Kohé-a orfo, kiu deziras eklerni metion, estas finance kaj morale helpata de unu aŭ pluraj Eŭropaj profesiuloj. Ekzemple aŭtoriparisto helpos mekaniklernanton. Tio estas interŝanĝo de farscioj sed ankaŭ homa interŝanĝo, en kiu ĉiu povas multe alporti al la alia.

3. Ĝenerala asembleo de ASKOP okazos en Parizo la dimanĉon 30an de marto 2008. La provizora tagordo estas havebla je la adreso : www.recim.org/ascop.odj-eo.htm. Tiu tagordo estas kompletigebla per viaj proponoj farotaj kiel eble antaŭ la 15a de marto.

A7-05

01/12/2007

(Rekomenco de la komunikoj de ASKOP, kiuj prokrastiĝis pro la troa laboro okazigita de la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj.)

1. La Ĝenerala asembleo de ASKOP, unue planita la 3an de novembro 2007 en Herstal-Lieĝo (Belgio) ne okazis. Ĝi estis anstataŭigita de ĝenerala diskutado pri la rolo de la tutmondistaj organizaĵoj, ĉu membroj de ASKOP ĉu ne, kaj iliaj rilatoj kun Kongreso de la Popoloj. La asembleo estas prokrastiga ĝis la 30a de marto 2008 en Parizo (Francio)

2. Kvar asocioj aliĝis al ASKOP :

  • Universala Ponto,
    • sidejo en Kohé, Sanguéra, BP 03, 30037, LOME (Togolando)
    • Adreso en Svisio: " La Yéma ", CH 1470 SEIRY (Svisio)
  • Klubo de Kulturoj kaj Ferioj, BP 60.331, LOME (Togolando)
  • Planedo-koloroj, 16 rue de Belleneuve, 21270 Binges, Francio
  • Planeda Unio, SHIN QL 13, conj. 5, casa 19 BRASILIA DF CEP 71535-055 (Brazilo)

A7-04

11/04/2007

1. En Kashusha, tutmondiĝinta komunumo (aŭ " mondcivitana " komunumo) en Sud-Kivuto, oriente de Kongio, la aŭtoritatuloj de la komunumo kaj la tutmondiĝa komitato simbole metos hodiaŭ 11an de aprilo 2007 la " urban ŝtonon " projekto petita de la loka loĝantaro (40.000 homoj). Subtenaj mesaĝoj al la municipo kaj al la teamo de mondcivitanoj estas sendeblaj tra smaesgcd@yahoo.fr.

2. Dum renkontiĝo aranĝita de la Dakaraj Mondcivitanoj, kaj kun la partopreno de Roger Winterhalger, prezidanto de la Kongreso de la Popoloj, la vilaĝo BOULOCK, situanta en Gambio, deklaris sin " mondcivitana vilaĝo " la 8an de marto 2007. Loĝata de nur 760 homoj, la vilaĝo Boulock akceptas sur sia teritorio komunumon de 800 kazamancaj rifuĝintoj, kio faras el ĝi, proporcie, la vilaĝo plej akceptema en la mondo. Artikolo legebla en RECIM-mondo n°3, havebla en estonta majo.


A7-03

05/04/2007

Universitatoj kaj seminarioj en 2007 :

1. De 20a ĝis 23a de aŭgusto 2007

Somera Universitato pri Geopolitiko okazos en la Esperanto-Domo de La Chaux-de-Fonds (Svislando) per la organizo de Kultura Centro Esperantista.

Elstaraj prelegistoj pri mondfederismo, mondaj sociaj forumoj, internacia mikrokredito, eŭropa integriĝo kaj aliaj temoj.

Informoj ĉe : : KCE, cp 311, 2301 La Chaux-de-Fonds (Suisse), kce@esperantio.net, +31 32 9267407

2. De 28a ĝis 31a de aŭgusto 2007

La 28a sesio de Instituto de Tutmondismaj Studoj okazos en Muelejo de Broukay, apud Liège (Belgio). Temo : " monda socia kohereco en tutmondiĝa erao "

  • Publika juro kaj monda socia kohereco
  • Socia kohereco kaj lokaj komunumo - mankoj kaj respondoj
  • Socia kohereco kaj novaj lokaj eksperimentoj
  • Ideala komunumo en la kompleksa socio

Informoj : AIGS/IEM, rue Vert-Vinâve, 60, BE 4041 VOTTEM (Belgio) http://www.aigs.be/

3. Komence de oktobro 2007 : 2a seminario de ASKOP (projektata)

Seminario de Tutmondismaj Studoj en Bukavu (Sud-Kivuto, D.R.Kongio) organizota de la asocio " Monda solidareco - Kune agadi ".

Temo (precizigota) " la Afrikano en tutmondiĝa erao "

Informoj : SMAE, BP 470, Cyangugu, Rwanda. smaesgcd@yahoo.fr

A7-02  

26/03/2007

Pro invito de la Asocio de la Civitanoj de la Mondo (AWC) en Saksio-Anhaltio, la celebrado de ekvinokso kiel " Tago de la Mondcivitanoj " aŭ " Tago de Monda Unueco " sukcesis.

El la 80 partoprenantoj, ni rimarkis la ĉeeston de :

  • S-ro Steinecke, prezidanto de la regiona Parlamento de Saksio-Anhaltio (Germanio)
  • S-ro Dauji Gupta, eksa urbestro de Lucknow (Hindio)
  • S-ino Lisinka Ulttovska, reprezentantino de la organizaĵo AWC-Sanfrancisko ĉe UN
  • S-ro François Hounsounou, direktoro de AWC-Esperanto por Afriko ;
  • S-ro Henri Cainaud, vicprezidanto de la Kongreso de la Popoloj ;
  • S-ino Liliane Metz-Krenckjer, reprezentantino de ASKOP ;
  • S-ro Daniel Durand, prezidanto de Mondcivitana Registrolibro ;
  • Princo Maurice Dah Bokpe, el Allada (Benino)

Ne forgesante la direktoron de AWC-Esperanto : Gerhard Hirschmann, kaj Inge Grzyb prezidantino de AWC-Saksio-Anhaltio, kiu belege aranĝis la eventon.

La mesaĝoj de la personecoj alternis kun kantoj, muzikoj kaj dancoj de la mondo. Post laboroj en kvar grupoj, la partoprenantoj fermis la tagon per interŝanĝoj de donacoj kaj koncerto de kariljono sur la placo Rathaus. Tiu tago, riĉa je kontaktoj, havoj multajn efikojn sur la konstruado de la monda demokratio.

A7-01

14/03/2007

1.- Ekvinokso

Okaze de la estonta marta ekvinokso (20/21an de marto 2007) ASKOP lanĉas petskribon por ke la Kongreso de la Popoloj oficialigu la martan ekvinoksan tagon de ĉiu jaro kiel Tagon de la Mondcivitanoj, Tagon de Monda Unueco.

Oni povas elŝuti la tekston de tiu petskribo, printi ĝin kaj peti ties subskribon de siaj konatuloj, kaj sendi ĝin al unu el la adresoj de ASKOP. Fermo de tiu petskribado en fino de oktobro 2007.

http://www.recim.org/doc/PetitionTMU-eo.pdf

2.- Arbo de Monda Unueco

Por subteni tiun petskribon kaj krei pli longdaŭran dinamismon, Mondcivitana Registrolibro ĵus eldonis poŝtkarton kun foto de la unua " Arbo de Monda Unueco " plantita la 6an de oktobro 2006 en Bohicon, Benino. Indus, ke multaj aliaj " Arboj de Monda Unueco " estu plantitaj tra la planedo en simbolaj lokoj kaj okazoj.

3.- CMS - Lucknow

La 11an de decembro 2006, la Civita Montessori lernejo en Lucknow deklaris sin " mondcivitana lernejo ", " monda teritorio ligita al la monda komunumo ". Tiu deklaro estis solene legita kaj aplaŭdita dum la fermo de la 3a monda simpozio organizita de la Fako por Pac-Edukado kaj por Monda Unueco (WUPED). Tiu tutmondiĝo estas enlistigita ĉe Mondcivitana Registrolibro.

http://www.recim.org/dem/tutmondigxoj.htm


2006

a6-11

07/12/2006

 1. " Al nova monda civilizacio "

Tio estas la temo de la 3a monda simpozio organizita de la Fako por Tutmonda Unuiĝo kaj por Pac-Edukado (WUPED) de la Civita Montessori Lernejo en Lucknow (Hindio)

208 partoprenantoj el 84 landoj laboros, de la 8a ĝis la 12a de decembro 2006 por elabori novajn strategiojn al la starigo de vera monda regeco.

http://www.cmseducation.org/symposium/themes.htm

Tie ASKOP aŭ ties membraj organizaĵoj estas reprezentataj :

  • D-ino Liliane Metz-Krencker (Mondcivitana Registrolibro)
  • P-ro R. Ananthanarayanan (Asocio por Mondaj Konstitucio kaj Parlamento, WCPA-Azio)
  • S-ro Rob Wheeler (Monda Partnereco por Monda Demokratio)

Notindas ankaŭ la ĉeesto de kelkaj ASKOP-konatuloj : la juĝisto Weeramantry (Srilanko) Eugenia Almand (Usono) (Provizora Monda Parlamento) Otfried Schrot (Germainio, Hugh Steadman (Novzelando) (Sapiens Movement)

2. Bonvenon al nova ASKOP-aniĝinta organizaĵo :

PLAYDOO-CI estas Eburlanda bonfara asocio aktiva por sano kaj evoluigo.

Responsantino : Marie-Paule Kodjo

17 BP 452 ABIDJAN 17 Côte d'Ivoire

http://www.playdoo-ci.org/

a6-11

02/11/2006

1. Sekvoj de la Seminario de Tutmondistaj Studoj de Bohicon :

2. Bonvenon al ĵus ASKOP-aniĝinta organizaĵo :

"World Resource Consult Ltd" (Monda Font-Agentejo ) celas la konsiladon, la aranĝadon de eventoj, la antaŭenpuŝon de mondaj civitaneco kaj demokratio, la turismon, ktp..

Prezidanto : M. Karl Kpodo
P.O.Box 6289, ACCRA NORTH, GHANA

a6-10

14/10/2006

Seminario de Tutmondismaj Studoj en Benino

De la 06a ĝis la 08a de oktobro 2006 okazis en la centro BCEBI/CBDIBA en Bohicon (Benino), la Seminario de Tutmondismaj Studoj pri temo jena : " Ĉiuj homoj estas civitanoj de la mondo, kuniĝante ni laboru por monda paco ". La celo estis la kreado de afrika reto por tutmondismo.

La malferma ceremonio okazis la 06an de oktobro 2006 sub la prezidanteco de la Reprezentanto de la Justic-ministro, heroldo de la Benina Registaro, kiu liveris subtenan mesaĝon al la civitanoj de la mondo.

Tiu unu afrika Seminario de Tutmondismaj Studoj fariĝis nepereonta per la plantado de arbido kun la nomo "Arbo de Monda Unueco".

La protokolo de tiu seminario estas de nun havebla en franca kaj en Esperanto (kaj baldaŭ en angla ) :

http://www.recim.org/ascop/pr06-eo.htm

http://www.recim.org/doc/sem2006-eo.pdf

kaj la aldonaĵoj nur en franca :

http://www.recim.org/doc/sem2006-annexes.pdf

Kelkaj fotoj de la seminario : http://www.recim.org/ascop/pr06bild.htm (indas alta rapideco)

a6-09

24/09/2006

1. la juĝisto WEERAMANTRY en UNESKO

Okaze de la enmanigo de la UNESKO-premio pri Pacedukado, estis organizita " ronda tablo " kun la partopreno de la profesoroj Mohammed Arkoun kaj Mireille Delmas-Marty ĉirkaŭ la premiitoj : la juĝisto Weeramantry (Premi pri Pacedukado) kaj Leonel Narvaéz-Gomes (mencio de la ĵurio). La tekstoj de tiu ronda tablo estos baldaŭ je la dispono de la ASKOP-aj organizaĵoj.

2. La juĝisto WEERAMANTRY en la sidejo de Fondaĵo por Homa Progreso

La Monda Partnereco por Monda Demokration, ASKOP kaj CMS-Lucknow organizis gazetprelegon en la pariza sidejo de la Fondaĵo por Homa Progreso. La juĝisto renovigis sian antaŭan paroladon pri la packulturo kun aldono de interesaj anekdotoj. La esenco de liaj intervenoj estas voĉe disponebla je la paĝo http://www.recim.org/Weeramantry/press-conf.htm (nur en angla).

3. Bonvenon al ĵus ASKOP-aniĝinta organizaĵo :

La Volontuloj de la Sano estas organizaĵo fondita pro iniciato de junaj san-profesiuloj.

Celoj : kontribui laŭ signifa maniero en la sanstato de la senhavaj familioj kaj loĝantaroj.

Prezidanto : M. KOUAME Abissi Raymond. raymond_abissi@yahoo.fr

23 BP 4373, ABIDJAN 23, Eburio.

a6-08

14/09/2006

Juĝisto Weeramantry laŭreato de la UNESKO-premio de Pac-edukado 2006

La Srilanka juĝisto, kaj krome tutmondista Christopher Gregory Weeramantry estis nomita laŭreato de la UNESKO-premio de Pac-edukado 2006. Tiu premio estos donita en Parizo, en la sidejo de UNESKO, ĵaŭde la 21an de septembro, internacia Pacotago.

La juĝisto Weeramantry nun estas la prezidanto de la internacia asocio de la advokatoj kontraŭ la nukleaj armiloj (IALANA) kaj la prezidanto de la Internacia Centro de porpaca edukado kaj esplorado.

Dum 9 jaroj li estis juĝisto kaj poste vicprezidanto de la Internacia Justic-Kortumo en Hago. La juĝisto Weeramantry esprimis, ekde 1996, opinion laŭ kiu la ŝtatoj, kiuj posedas nukleajn armilojn devus esti devigataj metiĝi sub la internaciaj priaj leĝoj, en ĉiuj kazoj kaj okazoj.

Okaze de la enmanigo de tiu premio ASKOP kaj Monda Partnereco por Monda Demokratio, en konsento kun Civita Montessori Lernejo (Lucknow, Hindio) aranĝas gazetprelegon en ĉambro de la Fondaĵo por la Homa Progreso, kie la juĝisto povos respondi al la demandoj de la ĵurnalistoj. La parizaj membroj de la ASKOP-aj organizaĵoj rajtos ĉeesti tiun gazetprelegon : vendrede la 22an de septembro, je 11a h.

Fondation pour le Progrès de l'Homme, 38 rue St-Sabin, 75011 PARIS.

a6-07

1/09/2006

BOHICON (Benino) de la 6a ĝis la 8a de oktobro 2006

SEMINARIO DE TUTMONDISMAJ STUDOJ

La Seminario de Tutmondismaj Studoj estas projekto elvolvita sine de ASKOP, kies BCEBI estas membro.

Koncernata publiko : Civitanoj de la Mondo, kaj membroj de tutmondistaj organizaĵoj, ĉu ASKOP-anoj aŭ ne.

En la programo :

  • Historio de la Afrikokcidentaj ŝtatoj koncerne la nunajn demokratajn procezojn en la mondo, fare de Profesoro Roger Gbegnonvi, el la Universitato de Cotonou.
  • La spertoj de demokratia renovigo en Benino, Okcidenta Afriko kaj la lecionoj, kiujn oni povus eltiri por la monda demokratio . S-ro M.Mike Azilinon, el la universitato de Cotonou.
  • La rolo de UN kaj de ties institucioj en la progreso de la ŝtatoj kaj popoloj al monda demokratio. Liliane Metz-Krencker, el ASKOP.
  • La civitanaj iniciatoj por solidareco kaj demokratio en la mondo. Daniel Durand, el ASKOP.

Ĉiu komunikaĵo estos sekvita per debatoj. Laboroj en fakkunvenoj kaj plenaj asembleoj ; ellaborado de agadaj planoj, de strategioj. Sintezado.

La aktoj de la seminario de Bohicon estos publikitaj.

35 homoj (el 5 landoj) jam aliĝis.

La aliĝoj plu estas eblaj ĉe la organizanto : BCEBI/CBDIBA, BP 256, BOHICON (Benino)

cbdiba@intnet.bj

Pliaj informoj : http://www.recim.org/ascop/pr06-eo.htm

a6-06

28/08/2006

KASHUSHA, mondcivitana urbo !

" En la jaro 2006, la 25an tagon de la monato Julio, je 10a matene, la enloĝantaro de KASHUSHA kunvenis en la ordinara loko de siaj kunsidoj.

Dum la kunsido, la enloĝantaro de Kashusha faris simbolan kaj tre signifan agon, adoptante la tekston de tutmondiĝa Carto :

Ni, enloĝantoj de KASHUSHA, deklaras per la nuna ĉarto nian komunumon tutmondiĝinta

(...)

La enloĝantaro de KASHUSHA unuavoĉe adoptas. "

Sekvas la subskriboj de la responsanto de la komunumo, de du responsantoj de la sub-urboj, kaj de la dek responsantoj de la vilaĝoj.

KASHUSHA estas komunumo kun ĉirkaŭ 41000 enloĝantoj, situanta oriente de la Demokrata Respubliko Kongio, je 27 km norde de Bukavu, ĉefurbo de la provinco Sud-Kivuto.

Ĉiuj kompletigas informoj estas en la paĝo : kashusha.

Gratulajn mesaĝojn oni povas sendi pere de la asocio " Monda Solidareco - Kune Agadi "

smaesgcd@yahoo.fr

a6-04

16/05/2006

KONCERTO DE LA KVARDEKJARIĜO

Por soleni la 40jariĝon de la Alvoko de la 13 favore al la mondcivitaneco, la Franca Registrocentro organizas unikan koncerton lunde la 29an de majo 2006 je 20 h en la "VINGTIEME THEATRE" 7 rue des Plâtrières - 75020 PARIS - metrostacio Menilmontant.

Enirpago : 20 Eŭroj.

Senlaboruloj kaj portempuloj : 15 Eŭroj

REZERVADO je 01 43 66 01 13

En la programo : Nathalie SOLENCE, Annick ROUX, Serge UTGE-ROYO et Yvan DAUTIN.

Dum tiu koncerto, Roger WINTERHALTER parolos por elvoki la estontajn balotelektojn al la Kongreso de la Popoloj.

Bruno BOUSSAGOL, direktoro de la Kompanio "Théâtre Brut de Béton Production (63160 Billom) prezentos la situacion kaj la proponojn ligitajn al la artista eŭropa projekto, kies iniciatinto li estas : la Diagonalo de Ĉernobil "Por vivi en vero".

Fine informo rilata al la Alvoko de la Artistoj estos farita dum tiu vespero

a6-03

22/03/2006

1. IKTAM/CILAME

La Internacia Konsilio por Tutmonda Aŭtoritato pri Medio, svisjura organizaĵo fondita en 1990, deziras konsistigi reton da korespondantoj kaj organizaĵoj laborantaj laŭ tutmondisma celo por la protektado de medio.

Informo pri IKTAM/CILAME aperis en la bulteno de Mondcivitana Registrolibro : RECIM-info n-ro 03. Tiu informo estas ankaŭ elŝutebla el la adreso : http://www.recim.org/doc/cilame-eo.pdf

IKTAM/CILAME deziras ankaŭ trovi tradukantojn inter la franca, kaj la angla, hispana, germana kaj esperanta lingvoj. Ankaŭ bonvenas la tradukantoj por aliaj lingvoj.

IKTAM/CILAME, 142 avenue de Versailles, 75016 PARIS GGaet195@aol.com - cristal.22@free.fr

2. SEMINARIO DE TUTMONDISMAJ STUDOJ en Benino

BCEBI (Benina Centro por por Evoluigo de Bazaj Iniciatoj) aranĝas SEMINARION DE TUTMONDISMAJ STUDOJ en Bohicon, urbo tuŝanta la historian ĉefurbon Abomey.

De la 6a ĝis la 8a de oktobro 2006-03-22

Por 15 ĝis 50 homoj.

Provizora programo :

  • a- Tradicioj, kulturoj, benina demokratio kaj monda demokratio ;
  • b- Ĉu la benina demokratio estas imitebla por aktivumi por la monda demokratio ?
  • c- Kio devas esti UN kaj ties internaciaj institucioj por starigi veran mondan demokration ? ktp.
  • d- Nuna civitanaj iniciatoj celantaj la mondan demokration.

Aliĝa kotizo :
a- Benina : 30.000 CFA F
b- afrika : 40.000 CFA F
c- por aliaj ŝtatanecoj : 100 Eŭroj

Ĉiuj praktikaj informoj por aliĝo kaj por la restadkondiĉoj estos konsulteblaj post nemultaj tagoj en la paĝo : http://www.recim.org/ascop/pr06-eo.htm

CBDIBA, BP 256, BOHICON (Bénin) - cbdiba@intnet.bj

a6-02

11/03/2006

21an de marto : Mondcivitaneca tago

Kreita en 1975 dum Tutmondista Kongreso okazinta en Sanfrancisko okaze de la tridekjariĝo de la fondado de Unuiĝinta Naciaro, la Mondcivitaneca tago estas solenita ĉiun jaron la 21an de marto. Tiu ekvinoksa tago estas elektita kiel signo de egaleco inter ĉiuj terloĝantoj. Tiu tago estas ankaŭ Internacia agotago kontraŭ rasismo. Ni instigas ĉiujn membrajn organizaĵojn de ASKOP antaŭenpuŝi tiun tagon kaj aranĝi agadojn kaj manifestaciojn por tiu jara okazo.

KONGRESO DE LA POPOLOJ

Dum Plena Kunveno okazinta en Parizo la 4an de marto 2006, Kongreso de la Popoloj interalie decidis jene :

malfermo de Jura registroservo destinita por listigi :

  • la konstituciajn dokumentojn de la ne-naciaj organizaĵoj, kiuj metis sin sub la kompetentecon de Kongreso de la Popoloj ;
  • la kontraktojn subskribitajn de tiuj organizaĵoj.

Balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj

La estontaj balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj okazos de la 21a de marto 2007 ĝis la 21a de septembro 2007. Unu triono de la Kongreso de la Popoloj, t.e. 15 Delegitoj, estos elektita por naŭjara mandato. La balotado okazos per korespondado, parte per poŝto, parte per elektronikaj rimedoj.

Kondiĉoj por kandidatiĝi :

  • Esti balotrajtanto, do esti registrita kiel mondcivitano
  • prezenti sian pli ol dujaran spertotabulon kiel tutmondista aktivulo ;
  • prezenti sian programon ;
  • subskribi la dokumenton " Sindevontigo de la kandidatoj "

Ĉiuj utilaj informoj estos troveblaj en la paĝo : http://www.recim.org/kdp/b2007-eo.htm

Estonta kunveno de la Balotelekta Kontrolkomisiono : lunde la 29an de majo 2006 en Parizo.

a6-01

25/02/2006

1. LA AMIKOJ DE DESMOND TUTU

La Amikoj de Desmond Tutu estas sociala asocio fondita en Goma (Kongio, provinco Nord-Kivuto), kaj ankaŭ ekzistanta en Kindu (provinco Maniema). Tiu asocio fondita la 16an de aprilo 2000 luktas kontraŭ la mizero, partoprenas en la preventado de la malsanoj, provizas juran, medicinan, materialan helpon al viktimoj de malrespektoj à iliaj rajtoj ; ĝi provas preventi kaj solvi la konfliktojn je loka nivelo, zorgas pri la stratinfanoj kaj subtenas la iniciatojn por komunuma progreso.

La asocio "La Amikoj de Desmond Tutu" (ADT) ĵus aliĝis al ASKOP. Bonvenon al tiu organizaĵo.

La poŝtaĵoj por tiu regiono de Kongio iru tra Ruando : La Amikoj de Desmond Tutu, BP 78, GISENYI, Ruando.
lesamisdedesmondtutu@yahoo.fr

2. ĜENERALA DEBATO PRI TUTMONDISMA STRATEGIO (Parizo, 5an de marto 2006, 16 h 00)

  • Kiel pritrakti la grandajn mondnivelajn problemojn nun : medio, ekonomio, demografio, sekureco de la enloĝantaroj, homaj rajtoj, ktp. ?
  • Kiujn agadojn iniciati kaj kiujn direktojn sekvi por plirapidigi la starigon de demokrataj mondaj institucioj kapablaj respondi la defion de la grandaj mondnivelaj problemoj nun ?

Tiu debato okazos la 5an de marto 2006 ekde la 16 h 00, en Parizo 11a, 40 rue de Malte (metrostacio : Oberkampf)


2005

 

a5-03

5/12/2005

1. Internacia Urĝa Agado - IUA/AUI

La asocio " Internacia Urĝa Agado " estis fondita en 1977 de grupo konsistanta el la taĉmentoj " Urĝeco " de Internacia Civila Servo, el Pacista Unuiĝo de Francio, kaj el mondcivitana komisiono. Tiu asocio intervenas laŭ tri ĉefaj aksoj : preventado de la naturaj katastrofoj, urĝaj intervenoj (averaĝe tri intervenoj ĉiun jaron : tertremoj, inundoj), la rekonstruado kaj la rearanĝado. Ĝi fincelas la kreadon de vera monda organizaĵo de helpo en kadro de monda demokratio.

Internacia Urĝa Agado ĵus aliĝis al ASKOP. Bonvenon al tiu faka organizaĵo ! Ĉiaj informoj en la TTT-ejo de ASKOP : http://www.recim.org/ascop/

2. Al nova monda ordo

" WUPED " (Fako por Tutmonda unuiĝo kaj por Pac-Edukado) de la lernejoj " Montessory " en Lucknow (Hindio) organizas de la 9a ĝis la 13a de decembro, sub la prezidanteco de Jagdish Gandhi, du samtempajn eventojn :

- la 6a internacia konferenco de la Justicestroj ;

- la 2a monda simpozio titolita " Monda partnereco por monda demokratio ".

Pli ol 250 homoj el 102 landoj jam enskribiĝis. ASKOP estos reprezentata de Rob Wheeler (Usonano), kiu ricevis la komision proponi la partoprenon de ASKOP en la ellaborado kaj la plenumo de trijara agadprogramo.

Ĉiaj informoj (nur en angla) : http://www.cmseducation.org/symposium kaj http://www.gpwd.org/

A5-02

21/11/2005

La Konsulta Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP) estis kreita dum plena kunveno de Kongreso de la Popoloj en oktobro 2003, kaj starigita en aprilo 2004 per la adopto de ĝia reglamento. ASKOP konsistas el organizaĵoj kaj individuoj, kiuj konsentas kun la nomita " Mulhuza " ĉarto.

ASKOP celas

  • - esti spaco por interŝanĝado kaj por projektado por la konstruado de la monda demokratio ;
  • - konsistigi fonto de spertoj kaj konsiloj utilaj al la elektitaj Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj.

La projektoj nun studataj estas :

  • - la organizado de la Mondaj Pac-Ludoj kun la Domo de la Monda Civitaneco el Mulhuzo (MCM-ARSO)
  • - la kreado de " Somera Universitato de Tutmondismo " kun la Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono (Svisio) ;
  • - la kreado de Seminarioj por Studado de Tutmondismo " kun la Registrolibro de la Mondcivitanoj ;
  • - la subteno al internaciigo (aŭ " transnaciigo ") de CILAME/IKTAM.

Informoj

Ĉiuj informoj de ASKOP estas haveblaj el la ttt-ejo http://www.recim.org/ascop

La oficialaj informoj de ASKOP estas liverataj en franca, angla kaj Esperanto, per mesaĝoj numeritaj kaj arkivitaj en la paĝo http://www.recim.org/ascop/a5.htm (jaro 2005). La organizaĵoj, kiuj ne havas Interreton, ricevas tiujn informojn per poŝta letero.

Kotizoj kaj financoj

Jara kotizo de 20 eŭroj estas petita al ĉiu membra organizaĵo. (monsumo decidita en aprilo 2004). La paĝo de arkivoj (a5.htm) entenas regule ĝisdatigitan financan etaton same kiel la listo de la organizaĵoj, kiuj pagis sian kotizon dum la jaro.

Estontaj elektoj

La elektoj de la Estraro kaj de la Transnacia Gvidkomitato estos organizitaj post konvena tempo. Ni tamen sekvos la konsilon de la Prezidanto Roger Winterhalter, kiuj instigis nin preni la tempon taŭgan por la eltrovado de la necesaj talentaj kaj disponeblaj homoj. En tuja momento, la homoj elektitaj dum la kunveno de Mulhuzo (3an de oktobro 2004) estas invititaj ekrilati kun ni.

Kontaktuloj :

  • Franca kaj Esperanto : Daniel Durand : dan.cdm@recim.org
  • angla : Liliane Metz-Krencker : lilianemk@aol.com

Estonta mesaĝo post dekkvino da tagoj.

A5-01

Du portempaj Administrantoj

Sekve de la rezigno de la ASKOP-estro Josep Ortega, kaj konsiderinte la apartan situacion kaj la evoluadon de ASKOP dum tiuj lastaj monatoj, la prezidanto de la Kongreso de la Popoloj Roger Winterhalter enoficigis nin Liliane Metz-Krencker kaj Daniel Durand, portempaj administrantoj de ASKOP.

Nia misio konsistas el la administrado de la kurantaj aferoj de ASKOP laŭ la respekto de la balotitaj tekstoj, la pligravigo de nia laborteamo per sindonemaj kaj kompetentaj homoj, kaj tio ĝis atingi oficialan anstataŭigon de la antaŭa teamo per voĉdonado, kies dato estos fiksita en oportuna momento.

Aliaj mesaĝoj estos disdonataj post mallonga tempo pri la praktika organizado : informado, financoj, kurantaj projektoj, ktp.

Kun vi,al monda demokratio

Liliane Metz-Krencker
Daniel Durand

Pri la retejo