| Kiel delegitoj al la Kongreso de la Popoloj,
            rekte kaj demokrate, transnacie elektitaj de elektantaro
            el 110 landoj,
            
            NI KONSTATAS, ke multaj privataj firmaoj, kun gigantaj dimensioj,
            t.n. " plurnaciaj aŭ transnaciaj societoj ", de
            pluraj jaroj disvolvas tra la mondo, kaj ĉefe en la
            Tria Mondo, konstantan aktivadon de penetrado kaj
            interveno en la socian, ekonomian kaj politikan vivon de
            naci-ŝtatoj rekonitaj kiel suverenaj. Tio ebligas al
            la ekonomia povo superregi la demokratan politikan
            vivon. Eĉ agnoskante, ke disvolvado plibonigas la
            vivkondiĉojn kaj kelkfoje la kvaliton de la vivo por
            kreskanta kvanto da konsumantoj, NI BEDAŬRAS La gravajn konsekvencojn de troa ekspansio de
            aktivadoj orientitaj ĉefe al profito : 
            unuflanke, la ĝenon en la streboj de la
            Registaraj organizoj, universalaj aŭ regionaj, por
            korekti la kreskantan malordon de la monda komenco. Tiun ĝenon
            okazigas :
            
            
               la kreado de egoisma kaj limigita reto de
               profitfilioj dislokitaj en la mondo sub la streĉa
               aŭtoritato de ĉef-societo ;la disrabado de la Tria Mondo kaj la malŝparado
               de la ne-renovigeblaj krudmaterialoj.aliflanke, la damaĝon kaŭzitan al la
            individuaj rajtoj per :
            
            
               la ekspluatado de la neegaleco en la laborkondixoj
               en la diversaj landoj kaj tromultkaze la ne-aplikado,
               fare de tiuj societoj, de la internaciaj konvencioj
               pri la laboro,la krizaj situacioj kaj la malekvilibro
               rezultantaj en la labora medio. NI DENUNCASIuparte, pri tiuj agadmanieroj la indiferentecon de
            la publika opinio, tamen informita per diskonigo de
            multaj skandaloj pri korupto kajaliparte, la ne-sufiĉan kontroladon al tiuj
            societoj.
            
            NI DEKLARAS, ke nur la kreado de
            supernacia monda institucio, kun povoj limigitaj sed
            realaj, ebligos efektive kontroli la plurnaciajn
            societojn. |