La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Marie-Louise DUBOIN
2007-2016

Prezentado - Programo

Nask. en 1931
Mondcivitana legitimkarto n-ro :169.134
loĝanta en Le Vesinet (Francio)
ml.duboinwanadoo.fr

Biografio

Mi estas ŝtata Doktorino pri fizikaj sciencoj kaj emerita universitata Profesoro.

Mia esplorlaboro esence temis pri studado de la aŭrorala fiziko.

Samtempe kiam miaj sciencaj aktivecoj, mi plenumas ekde 1976 la regadon de monata bulteno pri socia-ekonomiaj pripensoj " La Grande Relève " " La Granda Anstatauiĝo "

Tiu bulteno emas antaŭenpuŝi humanan ekonomion demokrate organizitan, sen limoj inter la popoloj, sen apartigoj, kaj sen ekskludo.

Laŭ tiu sama neperforta konduto por liberigi la popolojn el la diktaturo de la financo kaj el la perforto de la ekonomiaj militoj, instigitaj de tiu diktaturo, mi publikigis du verkojn kaj plurajn centojn da artikoloj kaj faris multajn publikajn prelegojn antaŭenpuŝantajn la evoluigon kaj la rekonon de la homaj rajtoj, kaj unuaece la rajton havi sufiĉon por vivteni.  

Programo

La mizero kreskis samtempe kiel la monda popersona produktado, kiu superas la vivtenajn bezonojn, dum pli ol 850 milionoj da homoj suferas pro misnutrado. Kaj la fosaĵo inter riĉuloj kaj malriĉuloj nur kreskas ĝis vertiĝo.

Urĝe necesas fondi mondan organizaĵon pri medio. Sed dum tiuj lastaj jardekoj la du ĉefkonferencoj kiuj okazis en Rio kaj en Kjoto pri la minacoj en tiu temo, estigis nur timemajn rezoluciojn, kaj kiujn la plej poluantaj landoj rifuzas apliki.

Same monda kunlaborado estas evidente necesa pro la elĉerpiĝo, kiun oni nur komencas antaŭsenti, de la nerenovigeblaj energioj. Sed nenio okazas. Kial ?

La civitanoj de la mondo devas rigardi fronte kion oni nomas la " Ŝuldon " de la tria mondo, kaj informiĝi pri la bazoj sur kiuj ĝi estas fondita, sciante ke nun la monaj fluoj de Sudo al Nordo estas pli grandaj ol tiuj, kiuj iras de la mone riĉaj al la malriĉaj landoj.

Ŝajnas al mi, ke ĉiu civitano de la mondo devas mem postuli, ke tiu liberala tutmondiĝo estu nun serioze kaj senpartie bilancita, kaj ke estu publike komparita tio, kion ĝi promesis, kun la realeco de tio, kio okazis : la instalado de monda diktaturo, tiu de financo, ĉar la internaciaj rilatoj ne estas bazitaj sur kunlaborado, sed sur konkurenco, sur kontraŭeco en senbremsa konkurso al la " profitodonaj " investoj.

Tial mi volus, ke ĉiuj civitanoj de la mondo, kiuj sin engaĝis pro la samaj humanaj kialoj kiel mi, kaj kiuj konscias, ke la principo de monda regeco valoras nur se temas pri vera demokratio, kune ekpripensu pri la rimedoj konstrui la fundamentojn de monda demokratio, inkluzive en la ekonomia-financa kampo. Kaj eĉ se tiu projekto, kiu devus forigi ĉian antaŭkonceptitan ideon, devas konduki ilin deziri anstataŭi la nunan monon, kiu estas ŝuldo-mono, per mono, kies nura funkcio estus ĝia aĉetopovo, do, kiu ne ebligus " produkti monon per mono ".

Pri la retejo