- -

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Kongreso de la Popoloj

Historio - La elektitaj Delegitoj - Kunvenoj - Deklaroj - Agadoj
Claudius SCHAUFFLER
Forpasinta

Prezentado - Programo

Nask. en 1923
Mondcivitana legitimkarto n-ro 14062:
Biografia resumo

Mi estas aktiva Civitano de la Mondo ekde 1951, unue en Germanio.

En Germanio mi partopreni en la fondado de la organizaĵo Civitanoj de la Mondo. Ĉar mi estas profesoro ce Muzika Akademio en Baselo mi ricevis la svisan civitanan rajton en 1983. Ekde la 8an de majo 1997 mi estas prezidanto de la Svisaj Mondcivitanoj. De la 17a ĝis la 21a de junio 1995 mi partoprenis en " World Citizens Assembly " en Sanfrancisko. Krome, mi reprezentis la Svisajn Mondcivitanajn en la " Internacia Konferenco de la Civitanoj por la Paco " en Hago (Nederlando) kun prezenta budo. Tiu konferenco okazis de la 11a ĝis la 15a de majo 1999. Dum multaj jaroj mi ĉiam veturis al Parizo por partopreni en la kunvenoj de la Administra Konsilantaro de Mondcivitana Registrolibro. La 16an de aprilo 2004 mi estis akceptita kiel honora gasto de la urbestro de la mondcivitana urbo Chelles, Jean-Paul Planchou, kune kun membroj de nia komitato Michael Ehinger kaj Eva Irmann. En Svisio mi estas en kontakto kun ĉiuj parlamentanoj. Nia organizaĵo estas prie bone konata ĉe la svisa parlamento.

Deklaro de intencoj

Mi defendas la universalajn homajn rajtojn, kiuj devus esti rekonitaj kiel bazo de deviga jura ordo supernacia por ĉiuj popoloj. Interalie mi devontigas min por la bonfarto de inoj, viroj kaj infanoj, kiuj rajtas pri sufiĉa nutraĵo, pri trinkakvo kaj pri lerneja instruado. Mi apogas, ke oni prenu iniciatojn por la efektivigo de demokrata Monda Parlamento entenonta interalie Ĉambron de la Monda Popolo. Mi postulas la forigo de ĉiaj diktaturoj kaj la fondadon de Monda Demokratio bazita sur la federaciismo, en kiu la nacioj partoprenas, sed en kiu ili devas limigi sian suverenecon favore al monda juro. Kiel membro de la Verda partio en Svisio mi devontigas min por la protektado de la loka kaj monda naturo. Sur tiu bazo eblas al mi diskonigi la fondadon de Monda Aŭtoritato de la Maroj.

 

Pri la retejo