- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Waldo TAPIA CONTRERAS
Elektitaro B10

Prezentado - Programo

Nask. en 1948
Mondcivitana legitimkarto n-ro : 156781
loĝanta en "Venezuela", provinco de Ciego de Avila (Kubo)
waldorecim.org

Biografio

Inĝeniero. Enregistrita kiel civitano de la Mondo en 1993, poste responsanto de la Kuba Registrocentro de la Mondcivitanoj dum pluraj jaroj. Membro de " Mondcivitana Asocio " (AWC en Sanfrancisko)

Malgraŭ limaj rimedoj ni provas labori per aktiva maniero laŭ la socialaj kaj kulturaj bezonoj de nia regiono.

Deklaro de intencoj

  • Disdoni informojn pri monda civitaneco kaj pri la Kongreso de la Popoloj je monda nivelo
  • Konsistigi, en latina Ameriko, grupon da mondcivitanoj dank'al kiu ni povos plifortigi la laboron laŭ la bezonoj de nia regiono.
  • Kunordigi niajn aktivecojn kun aliaj regionaj kaj internaciaj organizaĵoj por antaŭenpuŝi la agadojn en rilato kun la Kongreso de la Popoloj.
  • Aranĝi regionan centron de Mondcivitana Registrolibro en Latina Ameriko ;
  • Iniciati sciencajn eventojn kun sociaj kaj kulturaj organizaĵoj en rilato kun la la Civitanoj de la Mondo. Inici la junularon pri monda civitaneco.
  • Konsistigi grupon da Volontaj Mondcivitanoj por kunlabori en internaciaj laborejoj en la latinamerika regiono kaj en la mondo.
  • Agadi por la protekto de la medio kaj por plifirmigi la mondan pacon per taŭgaj organizaĵoj, ktp.

Pri la retejo