- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Rasmus TENBERGEN
Elektitaro B10

Prezentado - Programo

Nask. en 1971
Mondcivitana legitimkarto n-ro :24784
loĝanta en Alfter (Germanio)

Biografio

D-ro Rasmus Tenbergen estas Plenuma Direktoro de IFLD (Instituto pro Klerigo de Gvidontoj) http://www.ifld.de) kaj de Monda Parlamenta Eksperimento (http://www.world-parliament.org/). Li studadis politikan sciencon kaj regadon en la libera Universitato de Berlin (Germanio) kaj en la Universitato de Harvard (Usono), fakiĝinte pri internaciaj traktadoj kaj rilatoj. De 1996 ĝis 1997 li estis kunelektita de la eksa germana kanceliero Helmut Kohl al la Centra Komitato de la reganta partio (CDU) en Germanio. De la jaro 2000 li disdonis kursojn de intertraktado kaj de gvideco en la universitatoj de Bonn kaj de Erfurt.

Deklaro de intencoj

Dum diskuto sur elektronika forumo de la Mondcivitanoj mi estis invitita prezenti mian kandidatecon al la Kongreso de la Popoloj. Mi fieras fari tion, ĉar Kongreso de la Popoloj havas grandegan kapablon : laŭ mia opinio ĝi povas funkcii kiel " provizora monda parlamento " je baza nivelo kaj tio estas laŭ mi la plej bona maniero per kiu necesus plani la kreadon de monda parlamento. Mi opinias, ke estas tre taŭge, ebligi al la registritaj mondcivitanoj doni al aliaj mondcivitanoj la mandaton reprezenti ilin, kunordigi iliajn klopodojn kaj interagadi kun la cetera mondo. Similan klopodon mi provis apliki kadre de la projekto, kiun mi iniciatis en la jaro 2000 : la eksperimentado de monda parlamento (http//www.world-parliament.org), antaŭe konita kiel eksperimenta projekto de monda demokratio (http://www.tdge.org), " monda parlamento " funkcianta sur Interreto.

Dua rimarkenda aspekto estas la kunlaborado inter la diversaj iniciatoj de internacia aŭ monda demokratio. De la jaro 2003 mi estas kun-iniciatinto de la klopodoj de formado de koalicio (vd http://www.world-democracy.org), kaj ankaŭ en tiu kampo la Kongreso de la Popoloj havas la necesan kapablon por faciligi la kunlaboradon dank'al la rajteco akirita per balotelektoj bazitaj sur la principo de unu homo, unu voĉo. Tio ne signifas, ke mi konsideras la Kongreson de la Popoloj kiel la sola kaj unika organizaĵo kapabla utili kiel ŝirmilo, sed ĝi certe povas helpi en la kunordigado de la diversaj konstruaj iniciatoj.

Se vi deziras ricevi pli da informoj, mi petas vin viziti mian interretan ttt-paĝon : http://www.rasmus.tenbergen.de)  

Pri la retejo