- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Georges FEDERMANN
Elektitaro B10

Prezentado - Programo

Nask. en 1955
Mondcivitana legitimkarto n-ro :102464
loĝanta en Strasburgo (Francio)
federmann.dutriezwanadoo.fr - federmanjagmail.com

Biografio

Judo mi naskiĝis, kuracisto mi fariĝis

Mi dediĉas mian profesian aktivecon kiel sendependa psikiatro instalité de 23 jaroj, por favorigi dignan kaj daŭran integradon de la eksterlanduloj en neregula situacio, interalie ĉiuj, kiuj estis viktimoj de psika traŭmato sekve de militaraj kaj civilaj konfliktoj, kiuj konstante damaĝas la mondon, (eksa Sovetio, Maŭritanio, Ĉadio, Ruando, Kamerunio, Angolo, Bangladeŝo, Turkio, Irako, Sirio, Georgio, Kosovo, Macedonio ...)

Tiu implikiĝo estas inspirita de la esplorado pri la aliĝado de germanaj kuracistoj al nazismo ekde 1933 kaj de la provo kompreni la kialojn, por lukti kontraŭ denovigo.

De tiam mi demandas min pri la senco de la sistema subteno de la kuracistaro al la kurantaj povoj.

Mi konsideras, ke mia kuracejo partoprenas en publika servo.

Mi adoptis la " partion de la eksterlandulo " ĉar la morala kvalito de socio kaj ties daŭro mesuriĝas laŭ la protekto, kiun ĝi povas certigi.

Socio pritraktos ses proprajn infanoj, post 10, 20 aŭ 30 jaroj sammaniere kiel ĝi pritraktas la eksterlandulojn hodiaŭ.. Tio estas socia kaj politika kriterio vere aŭgura.

Deklaro de intencoj

Mi pretendas modeste defendi parton de la universaleco de la homa kondiĉo tra la praktiko de mia profesio kiel psikiatra kuracisto.

La konstruado de socialeco, de politiko, de solidareco kaj de frateco estas malfacila kaj ofte problema lernado, kiun mispaŝon povas endanĝerigi.

Malfacilas ankaŭ ne rebati perforton per perforto, ĉu je individua ĉu je kolektiva nivelo. Malfacile sed nepre necesa se ni deziras transdoni packulturon kaj permesi lokon kaj nomon por ĉiu en la simbola kolektiva kampo de la homaro.

Pri la retejo