Kiam, de la 10a ĝis la 20a de aŭgusto,
en Nairobi (Kenjo), Unuiĝinta Naciaro konferencos
pri energio, kaj samtempe kuniĝos la neregistaraj
organizoj en forumo, tiam ŝajnas oportune rememorigi
la mondajn deklaraciojn lanĉitajn de la Kongreso de
la Popoloj :
En 1972,
okaze de la kunveno en Stokholmo, kaj dissenditan de
Josué de Castro :
Kiel unuaj rekte kaj demokrate elektitaj delegitoj,
fare de transnacia elektantaro dispartigita en 110
landoj,
Ni asertas
havi zorgojn pro la danĝeroj, kiuj trafos la
homan specion pro :
- la poluado de la aero kaj riveroj, kiuj ignoras la
landlimojn,
- la poluado de la oceanoj, kiuj iĝis monda
rubaĵejo,
- la senpripensa detruado de plugeblaj grundoj,
- la abomeninda malŝparado de la nerenovigeblaj
naturaj riĉofontoj.
Konsciante, ke tiuj problemoj nun ne solveblas pro
manko de monda solidareco, kiu devigus ĉiujn
entreprenojn lukti kontraŭ tiuj plagoj,
Ni petas
la delegitojn de la suverenaj naci-ŝtatoj
kunsidantajn en Stokholmo ekkonscii pri la katenanta
neebleco efike penadi por la sola solvo, kiu certigos la
homan pluvivon, nome :
la kreado de mondaj institucioj fonditaj sur parta
transdono de povo fare de la naci-ŝtatoj, ĉar
la vivmedion ŝirmos nur tutmonda leĝo.
En
1974
NI KONSTATATAS
- la persistan ekspluatadon de la tria mondo fare de
la riĉaj landoj ;
- la neegalecon fronte al la aliro al la
krudmaterialoj ;
- la malŝparadon de la vivtenaj riĉaĵoj.
Sekve,
NI DEKLARAS
nepra la kreadon de TUTMONDAJ INSTITUCIOJ kun
limigitaj sed efektivaj provoj por certigi :
- la racian ekspluatadon de la nerenovigeblaj
krudmaterialoj kaj de la ekzistantaj energi-fontoj
;
- la justan dispartigon de la riĉaĵoj
al la popoloj de la mondo ;
- la esploradon de novaj energi-fontoj
nepoluantaj.
Nur monda solvo kapablas solvi tiujn problemojn,
kiuj koncernas la tutmondan pluvivon.