mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 40 - Aprilo 1983

KIEN LA NOVA MARJURO ?
La 10an de decembro 1982 en Montego Bay, Jamaiko, 117 ŝtatoj, laŭdire suverenecas, subskribis la Konvencion pri la Marjuro ; 23 ŝtatoj subskribis nur la finan Akton pri la Konferencaj laboroj.

La kreado de iu internaciigita zono de la maraj grundoj, kaj de la ekspluatado de ties riĉofontoj fare de la " Entrepreno ", sub la kontrolo de internacia " Aŭtoritato ", estis ja la grava novaĵo de tiu monumenteca traktato. Objekto dezirata de la malriĉaj landoj suspektata kaj iel timata de la maraj potencoj kaj plurnaciaj societoj, tiel estis tiu afero.

La 10an de marto 1983, la usona Prezidento, lando ne subskribinta, deklaris ekskluziva ekonomia zono ĉiujn usonajn marbordajn akvajn teritoriojn ĝis la limo de 200 mejloj. La " Reagan " deklaracio asertis decidon de efika aplikado ; ĝi plie intencis ne rezigni unuflankan translokigitan ekspluatadon de la marfundaj riĉaĵoj.

La 15an de marto 1983, la Prepara Komisiono de la Marjuro, kreita de la Konvencio, malfermis sian inaŭguran sesion en Kingston, Jamaiko. Ĝia misio, senprecedenta en la historio de la traktatoj, estas ellabori antaŭ ĝia validiĝo la detalan regularon pri funkciado de la Aŭtoritato, celantan garantii la devojigon de la riĉofontoj de la internaciigita zono al la Komuna heredaĵo de la homaro.

La 23an de majo 1970, Prezidento Nixon - per adresita invito al ĉiuj ŝtatoj, ke, ekde la izobato de 200 metroj, ili forkonsentu siajn depostulojn ekspluatadi - jen proklamis la naturan destinon de la oceanoj, t.e. formi la " Komunan Heredaĵon de la Homaro "

Ĉu la nuna prezidenta administracio alfinos sian duan etapon ne atentante la fakton, ke la Jamaika Konvencio estas malfermita al subskribo, ĉe la UN-sidejo en Novjorko, ĝis la 9a de decembro 1984 ?

Pro ĉio antaŭa, estas utile rememorigi la Mondan Deklaron datitan la 24an de septembro 1973 de la Delegitoj la la Kongreso de la Popoloj, kiu estas ja daŭre aktuala :

Kiel delegitoj al la Kongreso de la Popoloj, rekte kaj demokrate transnacie elektitaj de elektantaro el 110 landoj,

NI KONSTATAS,

ke la monda oceano

  • estas la vivnecesa medio por la stabileco de la klimatoj, ankaŭ por la akva ciklo sur la planedo ;
  • entenas egan, sed elĉerpeblan kvanton da riĉaĵoj por nutrado, energifontoj, industriaj krudaj materialoj.

NI KONSTATAS,

Ke la monda oceano, estante sen propra jura statuto, suferas avidon ofte senbridan de la naci-ŝtatoj. Ega estas la risko vidi tiujn ĉi dispartigi marojn kaj oceanojn je sia profito. Ega estas la risko de kreskanta poluado ĝis detruo de la oceana riĉeco.

NI DEKLARAS,

ke la monda oceano

  • estas propraĵo komuna por ĉiuj planedanoj ;
  • estu protektata kontraŭ senbrida avido.

NI PETAS

La kreadon de Monda Institucio specialigita, kun limititaj sed realaj povoj, kapabla devigi la naci-ŝtatojn respekti regulojn, kiuj nepras por la pluvivo de la monda oceano kaj ties ekspluatado profite al la tuta homaro.

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo