mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 39 - Marto 1983

De la logikeco pri la sistemo de suverenecaj nacioj
ĝis la nepreco de tutmondismo
Lastjulie diskrete forpasis Prof. Paul BOULET. Li estis franca deputito kaj universitata Profesoro pri medicino. Kiel urbestro de Montpellier, Francio, antaŭ tridek jaroj li sukcesis la tutmondigon de sia urbo.

Ĝis sia marto li agadis sindoneme por la tutmondismaj ideoj : neniam li preterlasis okazon defendi tutmondisman solvon je problemoj ligitaj al la homa destino. Homaĝe al li tion forgesis fari la politika gento), ne publigikas hodiaŭ tekston de li el la " Somme Mondialiste ".

De la logikeco pri la sistemo de suverenecaj nacioj ĝis la nepreco de tutmondismo

Ni konsideru la nunan politikan strukturon. Ĝin konsistigas multaj " unuoj ", nomitaj ŝtatoj aŭ nacioj, kiuj firme asertas kaj defende respektigas sian suverenecan integrecon.

Tiu nocio, nacia suvereneco, karakterizas tiujn unuojn. Tio signifas, ke ĉiu firme intencas ĉiam estri absolute sian internan politikon (t.e. : sindefendaj rimedoj kontraŭ la aliaj unuoj, armado, diplomation, aliancoj).

La historia sperto montras, ke tiu suvereneco regule kondukis al armadkonkuro oficiale asertita kiel ŝirmo kontraŭ militoj, eĉ se tiuj ĉi ripetiĝis ĉiam pli vastaj kaj murdaj.

Ĉio ĉi kuŝas en la logiko de la sistemo. Fakte en tiu sistemo estas logike, ke ĉiu nacio aŭ bloko timas esti malpli armita ol la aliaj. Ankaŭ logike, ke ĉiu nacio volas, ke ĝia superemo estu respektata de la aliaj suverenecaj ŝtatoj.

Provoj organizi la Pacon, kiel la Ligo de la NaciojUnuiĝinta Naciaro, ne kapablis atingi sian celon, ĉar temis pri asocioj de nacioj daŭre suverenecas, kiuj ne povis eskapi el la logito de la sistemo ; ankaŭ ne eskapos eŭropo de Nacioj, daŭre suverenecas, aŭ iu suvereneneca eŭropa Nacio.

Antaŭdirantoj ja komprenis, ke ne sufiĉas kondamni naciismon kaj imperiismon, ekstremajn konsekvencojn de la sistemo, sed ke la sistemo mem kulpas. Ili diris la neceson organizi la mondon laŭ novaj bazoj. La ĉefa afero temis pri estigo, laŭ difinotaj modalecoj de tutmondisma sistemo, ene de kiu la suvereneco de la " unuoj " (kiel ajn ili nomiĝas) estus limigita, bridita de supernacia aŭtoritato kaj leĝaro, devigataj por la tuta monda komunumo, en la aferoj ligitaj al la savo de la libero, de la sano, eĉ de la vivo de homgrupoj, eĉ pli gravigite, de la tuta homaro. "

Paul Boulet

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo