la kiosko de la MondcivitanojFrançais - Esperanto - English - Español -

Prezento - Agendo - Partopreno - Reglamento - la membroj - arkivoj
ASKOP
Oficiala ASKOP-arkivejo por la jaro 2007

a7-01 - a7-02 - a7-03 - a7-04 - a7-05 - a7-06 - a7-07 - a7-08 - financoj -

Arkivoj 2006 - Arkivoj -2005

28/12/2007 (a7-08)

1. Mondcivitana reto fondiĝis en Lieĝo

En Lieĝo la 3an kaj 4an de novembro 2007, samtempe de la sesio de la Kongreso de la Popoloj, laborgrupo proponis prilabori la LIGILOJN por progresigi nian fluon de tutmondistaj ideoj por iam vidi demokratajn instituciojn kaj mondan parlamenton , kiu reprezentos la tutan planedan loĝantaron. Progresigi niajn ideojn, t.e. konvinki, krei rilatojn, ligilojn kun loĝantaroj, kiuj vivas apud ni. Civitaneco, civitismo, monda solidareco havas signifon nur se tio evidentiĝas per civitanaj iniciatoj je loka nivelo, kiuj pravigas niajn ideojn. Sur la ĉiutaga kampo ni devas meti la bazojn de nia kunlaborado, progresigi niajn ideojn en la mensoj por vidi ilin konkretigitaj en la urnoj !

Tiu reto partoprenas en la filozofio de ASKOP.

http://faire-ensemble.over-blog.org/ (franclingve)

2. Plia organizaĵo aliĝis al ASKOP.

Bonvenon al la asocio " Agadi por la Homaj Rajtoj ". Tiu asocio agadas por la antaŭenpuŝo de la homaj rajtoj laŭ tutmondista vidpunkto.

http://www.recim.org/ascop/agirdh-eo.htm

3. 1948-2008 :

Mondcivitana debato tre baldaŭ okazos per interreto por kune produkti deklaracion, kiu estos eldonita okaze de la sesdekjariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Invito kaj detaloj en la estonta mesaĝo.

20/12/2007 (a7-07)

MONDA UNUECO : la iĝanta monda demokratio implicas koncepton de la homaro kiel popolo serĉanta sian unuecon.

Unu simbolo - unu tago

La 3an de novembro 2007, dum la unua tago de la sesio de la Kongreso de la Popoloj kaj de ASKOP, la partoprenantoj venintaj el 12 landoj veturis en Eben Ezer (Lieĝo, Belgio), ĉe la Paco-Turo, por tie planti la 3an Arbon de Monda Unueco. Ĉiu partoprenanto estis invitita kunporti iom da tero el sia lando por ke tiu arbo ĉerpu el tio sian nutraĵon. www.recim.org/ascop/pr09-eo.htm

La 4an de novembro 2007, la Kongreso de la Popoloj proklamis la ekvinoksan tagon de ĉiujara marto " Tago de la Civitanoj de la Mondo, Tago de Monda Unueco ".

Tiu vocdonado okazis pro petskribo iniciatita kaj prezentita de ASKOP. La senso kaj la historio de tiu tago estas priskribitaj en la paĝo : www.recim.org/ascop/pr08-eo.htm.

Kompreneble estas dezirate, ke tiu tago estu solenata ĉie, kie tio estos ebla, de ĉiuj, kiuj sin diras civitanoj de la mondo, tiamaniere esprimante la fundamentan politikan volon, kiu animas ilin.

20an de marto 2008 ... 20an de marto 2009 ...

10/12/2007 (a7-06)

1.

La 22an de julio 2007, okaze de renkonto inter Civitanoj de la Mondo kaj la asocio "La Universala Ponto" (Togolando kaj Svisio), estis plantita en Kohé la 2a Arbo de Monda Unueco (specio de tiu arbo : Senegala Sekvojo).

2.

La asocio Universala Ponto celas konstrui gastejon por la akcepto de orfoj kaj por Eŭropanoj en malfacila persona situacio, kiuj deziras tien staĝi.

Aŭdaci ekiri por renkonti aliajn kaj sin mem, povas alporti nur pli bonan staton al homoj, kiuj vivas en marĝene de la socio.

Unu el la fortaj punktoj de Universala Ponto estas la ĝemeligo inter metioj. Alimaniere dirite, juna Kohé-a orfo, kiu deziras eklerni metion, estas finance kaj morale helpata de unu aŭ pluraj Eŭropaj profesiuloj. Ekzemple aŭtoriparisto helpos mekaniklernanton. Tio estas interŝanĝo de farscioj sed ankaŭ homa interŝanĝo, en kiu ĉiu povas multe alporti al la alia.

3. Ĝenerala asembleo de ASKOP okazos en Parizo la dimanĉon 30an de marto 2008. La provizora tagordo estas havebla je la adreso : www.recim.org/ascop.odj-eo.htm. Tiu tagordo estas kompletigebla per viaj proponoj farotaj kiel eble antaŭ la 15a de marto.

01/12/2007 ( a7-05)

(Rekomenco de la komunikoj de ASKOP, kiuj prokrastiĝis pro la troa laboro okazigita de la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj.)

1. La Ĝenerala asembleo de ASKOP, unue planita la 3an de novembro 2007 en Herstal-Lieĝo (Belgio) ne okazis. Ĝi estis anstataŭigita de ĝenerala diskutado pri la rolo de la tutmondistaj organizaĵoj, ĉu membroj de ASKOP ĉu ne, kaj iliaj rilatoj kun Kongreso de la Popoloj. La asembleo estas prokrastiga ĝis la 30a de marto 2008 en Parizo (Francio)

2. Kvar asocioj aliĝis al ASKOP :

11/04/2007 (a7-04)

1. En Kashusha, tutmondiĝinta komunumo (aŭ " mondcivitana " komunumo) en Sud-Kivuto, oriente de Kongio, la aŭtoritatuloj de la komunumo kaj la tutmondiĝa komitato simbole metos hodiaŭ 11an de aprilo 2007 la " urban ŝtonon " projekto petita de la loka loĝantaro (40.000 homoj). Subtenaj mesaĝoj al la municipo kaj al la teamo de mondcivitanoj estas sendeblaj tra smaesgcd@yahoo.fr.

2. Dum renkontiĝo aranĝita de la Dakaraj Mondcivitanoj, kaj kun la partopreno de Roger Winterhalger, prezidanto de la Kongreso de la Popoloj, la vilaĝo BOULOCK, situanta en Gambio, deklaris sin " mondcivitana vilaĝo " la 8an de marto 2007. Loĝata de nur 760 homoj, la vilaĝo Boulock akceptas sur sia teritorio komunumon de 800 kazamancaj rifuĝintoj, kio faras el ĝi, proporcie, la vilaĝo plej akceptema en la mondo. Artikolo legebla en RECIM-mondo n°3, havebla en estonta majo.


05/04/2007 (a7-03)

Universitatoj kaj seminarioj en 2007 :

1. De 20a ĝis 23a de aŭgusto 2007

Somera Universitato pri Geopolitiko okazos en la Esperanto-Domo de La Chaux-de-Fonds (Svislando) per la organizo de Kultura Centro Esperantista.

Elstaraj prelegistoj pri mondfederismo, mondaj sociaj forumoj, internacia mikrokredito, eŭropa integriĝo kaj aliaj temoj.

Informoj ĉe : : KCE, cp 311, 2301 La Chaux-de-Fonds (Suisse), kce@esperantio.net, +31 32 9267407

2. De 28a ĝis 31a de aŭgusto 2007

La 28a sesio de Instituto de Tutmondismaj Studoj okazos en Muelejo de Broukay, apud Liège (Belgio). Temo : " monda socia kohereco en tutmondiĝa erao "

Informoj : AIGS/IEM, rue Vert-Vinâve, 60, BE 4041 VOTTEM (Belgio) http://www.aigs.be/

3. Komence de oktobro 2007 : 2a seminario de ASKOP (projektata)

Seminario de Tutmondismaj Studoj en Bukavu (Sud-Kivuto, D.R.Kongio) organizota de la asocio " Monda solidareco - Kune agadi ".

Temo (precizigota) " la Afrikano en tutmondiĝa erao "

Informoj : SMAE, BP 470, Cyangugu, Rwanda. smaesgcd@yahoo.fr

 

26/03/2007 (a7-02)

Pro invito de la Asocio de la Civitanoj de la Mondo (AWC) en Saksio-Anhaltio, la celebrado de ekvinokso kiel " Tago de la Mondcivitanoj " aŭ " Tago de Monda Unueco " sukcesis.

El la 80 partoprenantoj, ni rimarkis la ĉeeston de :

Ne forgesante la direktoron de AWC-Esperanto : Gerhard Hirschmann, kaj Inge Grzyb prezidantino de AWC-Saksio-Anhaltio, kiu belege aranĝis la eventon.

La mesaĝoj de la personecoj alternis kun kantoj, muzikoj kaj dancoj de la mondo. Post laboroj en kvar grupoj, la partoprenantoj fermis la tagon per interŝanĝoj de donacoj kaj koncerto de kariljono sur la placo Rathaus. Tiu tago, riĉa je kontaktoj, havoj multajn efikojn sur la konstruado de la monda demokratio.

14/03/2007 (A7-01)

1.- Ekvinokso

Okaze de la estonta marta ekvinokso (20/21an de marto 2007) ASKOP lanĉas petskribon por ke la Kongreso de la Popoloj oficialigu la martan ekvinoksan tagon de ĉiu jaro kiel Tagon de la Mondcivitanoj, Tagon de Monda Unueco.

Oni povas elŝuti la tekston de tiu petskribo, printi ĝin kaj peti ties subskribon de siaj konatuloj, kaj sendi ĝin al unu el la adresoj de ASKOP. Fermo de tiu petskribado en fino de oktobro 2007.

http://www.recim.org/doc/PetitionTMU-eo.pdf

2.- Arbo de Monda Unueco

Por subteni tiun petskribon kaj krei pli longdaŭran dinamismon, Mondcivitana Registrolibro ĵus eldonis poŝtkarton kun foto de la unua " Arbo de Monda Unueco " plantita la 6an de oktobro 2006 en Bohicon, Benino. Indus, ke multaj aliaj " Arboj de Monda Unueco " estu plantitaj tra la planedo en simbolaj lokoj kaj okazoj.

3.- CMS - Lucknow

La 11an de decembro 2006, la Civita Montessori lernejo en Lucknow deklaris sin " mondcivitana lernejo ", " monda teritorio ligita al la monda komunumo ". Tiu deklaro estis solene legita kaj aplaŭdita dum la fermo de la 3a monda simpozio organizita de la Fako por Pac-Edukado kaj por Monda Unueco (WUPED). Tiu tutmondiĝo estas enlistigita ĉe Mondcivitana Registrolibro.

http://www.recim.org/dem/tutmondigxoj.htm