la kiosko de la Mondcivitanoj Esperanto - Français - English

ASCOP

La debatoj de ASKOP

ENSKRIBIĜU !

ASKOP lanĉas diskutotemojn pri la gravaj mondaj temoj. Per interŝanĝo de konoj, de ideoj, de vidpunktoj oni cela atingi sintezojn, kiuj kontribuos en la pliriĉigo de nia tutmondista biblioteko. Tiuj sintezoj povos utili kiel referencoj por la mondaj deklaroj de Kongreso de la Popoloj, por la artikoloj enpresotaj en gazetojn, por universitataj temoj, por seminarioj ...

Por enskribiĝi sendu mesaĝon per klako de tiu ligilo :

Eksperimente ni lanĉas du diskutlistojn : tiu listo en Esperanto, kaj alia listo en franca kaj angla.

La kurantaj aŭ baldaŭaj diskutotemoj estas indikitaj en paĝo de Agendo.

La ideo pri forumo de ASKOP (Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj) naskiĝis dum la fondado mem de ASKOP en 2003. De tiam ni restis serĉantaj teknikan materialon, administranton kaj unu aŭ plurajn moderigantojn. Kompreneble la forumo estas ejo en kiu oni interŝanĝas ideojn, opiniojn kaj eksperimentojn libere, en reciproka respekto. Tamen la konceptintoj de la forumo volis, ke tiu ĉi estu alia ol babilejo : transprenante la torĉon de la eminentaj postmilitaj pensuloj - la tutmondistaj ttt-ejoj kiel www.recim.org entenas multajn el iliaj citaĵoj, tekstoj aŭ libroj -, nia misio estas la organizado kaj la esprimado de la ĉefaj depostuloj de la nuna monda popolo. La celo de tiu forumo estas, tra civitana debato, proponi tekstojn, agadojn, eventojn kiuj direktiĝas al monda demokratio.

 


pri la ttt-ejo