La kiosko de la Mondcivitanoj Agendo de ASKOP Français - Esperanto - English

Bari : oficiala TTT-ejo
Mondaj Pac-Ludoj

De la 1a ĝis la 9a de novembro 2008 en BARI - Italio

7aj MONDAJ PAC-LUDOJ

La Mondaj Pac-Ludoj estas sportaj, kulturaj, homamaj, kaj ekonomiaj renkontoj malfermitaj al ĉiuj homoj de nia Mondo, kiaj ajn estas ilia deveno, ilia koloro, aŭ ilia ŝtataneco, kia ajn estas ilia politika, filozofia aŭ religia koncepto, kia ajn estas ilia sociala nivelo.

Organizitaj laŭ aĝa klaso, en sportaj fakoj plej proksimaj al la naturo, la Monda Pac-Ludoj celas instigi la loĝantarojn praktiki la fizikan kaj sportan aktivecon por :

Lukti kontraŭ la malbonfaroj de la gravaj malsanoj de niaj senmovigataj civilizacioj,

Interligi per amikeco la partoprenantoj kaj tiamaniere favorigi la interkomprenon, la toleremon inter homoj kaj popoloj por servi la estontan pacon.

La Mondaj Pac-Ludoj plu certigante sian fidon pri la humanistaj principoj de la nuna sporta movado, estas nova tipo de organizado de la internaciaj sportaj konkursoj.

http://www.giochimondialidellapace.it/  


8aj Mondaj Pac-Ludoj en Mont-Saint-Martin (Francio) ?

Oficiala TTT-ejo de la Mondaj Pac-Ludoj


 

Pri la ttt-ejo