La kiosko de la Mondcivitanoj

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La Asembleo - Agendo - Membroj - Projektoj - Gazeto
Kvardekjariĝa solenado de la Alvoko de la 13

29an de majo 2006 en " Vingtième Théâtre " (7 rue des Plâtrières, 75020 Paris) 

Tiu manifestacio estus devinta okazi la 3an de marto, ĝusta dato de la Alvoko de la 13, sed ĝi estis prokrastita ĝis Lundi 29an de majo 2006 pro nedisponebleco de la artistoj.

Fakte antaŭ 40 jaroj, la 3an de marto 1966, dek tri monde famaj mondcivitanoj lanĉis alvokon por la mondcivitaneco.

La renkonto daŭris preskaŭ tri horojn. Mallonga sed tre bela enkonduko estis farita de Roger Winterhalter, Prezidanto de la Kongrso de la Popoloj pri la signifo de tiu alvoko por nia nuna mondo, kiu serĉas por si mem novan vojon. Ankaŭ parolis la asocio " Ĉernobila Diagonalo ".

Poste kvar tre famaj kaj aktivemaj artistoj donis sian kontribuon al tiu memoriga solenado por la antaŭenpuŝo de la mondcivitanecaj ideoj

  • Serge UTGE ROYO
  • Nathalie SOLENCE
  • Yvan DAUTIN
  • Annik ROUX

La ĉambrego kun 350 spektantoj estis plena. Dokumentoj estis disdonataj je enirejo de la teatrejo. La spektantaro multe ŝatis tiun kunvenon kaj la mesaĝo forte impresis.

La Alvoko de 13 monde famaj Mondcivitanoj estis publikigita en la ĵurnalo " Le Monde " la 3an de marto 1966. Tiu alvoko de la 13 estas internacie agnoskita kiel la teksto, kiu relanĉis la demokratan tutmondismon.

La tridekjariĝo de tiu alvoko estis okazo de granda publika kunveno, la 3an de marto 1996, dum kiu la Kongreso de la Popoloj lanĉis la dekan balotelekton kaj novan alvokon : la alvoko de la tridekjariĝo. 

" Ni la muzikistoj de la monde donas nian aliĝon al ideo de monda registaro per la universala lingvaĵo de la muziko... Ni alvokas niajn kamaradojn artistojn kuniĝi kun ni kiel civitanoj de la mondo, partoprenante en tiu kampanjo por tutmonda registaro ". Yehudi MEHUNIN

Pri la retejo