La kiosko de la Mondcivitanoj

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La Asembleo - Agendo - Membroj - Projektoj - Gazeto

Mondcivitana Asembleo
en Parizo sabate la 26an de januaro 2013

Vi aŭ via asocio estas invititaj partopreni en " mondcivitana " renkonto, kiu okazos en

Paris 11ème, 40 rue de Malte
(metrostacioj : Oberkampf, aŭ République).

Demokratio de projektoj

La celo de tiu renkonto estas la komunigo, la mutuala rekono de la agadoj kaj projektoj, kiuj povas esti portataj de asocioj aŭ de individuoj.

Ĉiu - aŭ ĉiu asocio - povos prezenti tekston, agadon aŭ projekton dum proksimume kvaronhoro. Sekvos debato kaj voĉdono. La tuta kajero estos publikigita dum la venontaj semajoj. Kunordigoj kaj sinergioj povos rezulti el tio.

"mi venas kun unu projekto, mi reiras portanta plurajn projektojn. "

Estas speciale invititaj :

La iniciatioj, kiuj iras en la senco de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj : paco, frateco, solidareco, libereco, konkretaj rajtoj : sano, edukado, loĝiĝo, laboro, vivrimedoj...

Estas jam enskribitaj :

  • Subteno al Liu Xiaobo (ĉino, Nobelpremio pri paco, enkarcerigita) fare de " Agir pour les Droits de l'Homme " (Agadi por Homaj Rajtoj)
  • Teksto pri la agroakaparado, fare de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato"
  • Ĉarto de la migrantoj, fare de l'Association pour la Promotion de la Solidarité (Asocio por la Antaŭenpuŝo de la Solidareco)
  • La " marĉo de la mondcivitanoj " (La " Marche des citoyens du monde "), fare de Olivier Thierry d'Argenlieu
  • La " butiko por neniom " fare de Maison de la Citoyenneté Mondiale (Domo de Mondcivitaneco) (Mulhuzo),
  • Mondcivitana teritorioj
  • Reala demokratio nun - Démocratie Réelle Maintenant (eksaj " indignantoj ")
  • Cercle de Résistance (Rezista rondo)
  • Mouvement des Sans-Papiers (Movado de la sendokumentuloj)
  • Rekomendoj, rezolucioj kaj tekstoj devenaj de pluraj Seminarioj de Tutmondismaj Studoj
  • Projektoj de Mondaj Pac-Ludoj
  • Festivalo de frateco kaj fratineco
  • ....

Anoncis sian ĉeeston :

Roger Winterhalter, Yves Angelloz, Joël Labbé, Marie-Françoise Lamperti,

Daniel Durand, Thierry Botétémé,Olivier Thierry d'Argenlieu, Brigitte Carraz, Claudine Tournier, Danièle Charier, Henry Perez, Benjamin Ball,

Ekspozicio

La elektita kunvenejo ne estas tre granda : kunvenĉambro por 40 homoj kaj du aneksaj ĉambroj Estos ebleco por ĉiu enskribita asocio prezenti iom da dokumentoj

Malfermo je 8 h 30 - fermo je 19 h 00

Enskribiĝo ĉe : ascop-cdm@laposte.net

Prova formulo de legitimado

Ni Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj, elektitaj de monda voĉdonantaro disa tra 114 landoj, provizitaj per la aŭtoritato difinita en la artikolo 21-3 de la UDHR,

Atestas, ke la tekstoj kaj projektoj prezentitaj ĉitage konkretigas civitanajn aspirojn pravajn laŭ la UDHR,

Postulas de ĉiuj responsantoj el ĉiuj koncernataj sferoj konsideri tiujn aspirojn, tekstojn kaj projektojn,

Postulas de la estonta Monda Konstitucia Asembleo integri en la mondan konstitucion tiujn tekstojn kaj projektojn aŭ ties filozofion kiel elementoj konsistigaj de leĝa reĝimo kaj de monda ordo tia, ke la rajtoj kaj liberoj difinitaj en tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj.

Tiuj tekstoj kaj projektoj ricevis voĉdonojn en nia ĉeesto de la Asembleo kun konsulta statuso ĉe la Kongreso de la Popoloj ; per nia subskribo, ni volas provizi ilin per leĝa karaktero

Ni petas

  • de ĉiuj organoj de la civila socio publikigi ilin
  • kaj de la Plenuma Komitato de la Kongreso de la Popoloj zorgi pri iliaj aplikigoj

En Parizo

La 26an de januaro 2013

NOMO

subskribo

 

Pri la retejo