La kiosko de la Mondcivitanoj

Mapo de tiu reteja parto - Aliaj lingvoj - Enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Instituto - Aùtoroj - Libroj - Dokumentoj - Organizaĵoj
TUTMONDISMO KAJ HOMAJ RAJTOJ

DEKLARACIO DE LA 24a de OKTOBRO 1971
(datreveno de la Ĉarto de Unuiĝinta Naciaro)

 

NI KONSTATAS, ke la SENPOVA Unuiĝinta Naciaro

  • ne povas malhelpi la Naci-ŝtatojn plu ofendmoki la homajn rajtojn
  • povas nur parte solvi la paradokson de malsato sine de abundo ;
  • ne povas plenumi la responson al ĝi taskitan : tiun daŭrigi pacon per akordigo, arbitracio kaj apelacio al la Internacia Justic-Kortumo.

NI POSTULAS por Unuiĝinta Naciaro PLI FORTAJN POVOJN por

  • havigi la nomumon de altranga komisaro por ebligi la ellaboradon de universala konvencion pri homaj rajtoj kaj ties ratifon de ĉiuj ŝtatoj ;
  • organizi la disvolviĝon de la produktado, la justan dispartigon de la plej necesaj varoj kaj la ĉesigon de ties detruado ;
  • instali konstantajn organizojn, dies decidoj aplikiĝos al ĉiuj ŝtatoj de la mondo por lukti kontraŭ la poluadoj, kiuj havas mondan karakteron ;
  • pli efike agadi kontraŭ la kialoj de la militoj, havigante la efektivigon de la rezolucioj faritaj de Unuiĝinta Naciaro.

NI POSTULAS veran REPREZENTADON DE LA POPOLOJ sine de la regantaj organoj de U.N.

Ni scias, ke la nepoveco de Unuiĝinta Naciaro devenas, interalie, de la artikolo 2, § 7 de la Ĉarto, kiu ne rekonas al ĝi supernaciajn pvojn.

NI POSTULAS, ke UN, okaze de gies 25a sesio, studu la rimedojn por modifi tiun artikolon por permesi favore al transformita U.N. limigon de suvereneco de ĉiuj Naci-ŝtato por la organizo kaj la defendo de la paco, la protektado de la minoritatoj, la internacia sekureco, la monda progreso kaj la respekto de la homaj rajtoj.

 

Pri la retejo