La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Deklaroj - Tondre - Ekaperanta monda juro

 VIVMEDIO
En Parizo, la 17an de junio 1972
Kunveno de Stokholmo
Mondaj Deklaroj

1

Kiel unuaj rekte kaj demokrate elektitaj delegitoj, fare de transnacia elektantaro dispartigita en 110 landoj,

Ni asertas

havi zorgojn pro la danĝeroj, kiuj trafos la homan specion pro :

  • la poluado de la aero kaj riveroj, kiuj ignoras la landlimojn,
  • la poluado de la oceanoj, kiuj iĝis monda rubaĵejo,
  • la senpripensa detruado de plugeblaj grundoj,
  • la abomeninda malŝparado de la nerenovigeblaj naturaj riĉofontoj.

Konsciante, ke tiuj problemoj nun ne solveblas pro manko de monda solidareco, kiu devigus ĉiujn entreprenojn lukti kontraŭ tiuj plagoj,

Ni petas

la delegitojn de la suverenaj naci-ŝtatoj kunsidantajn en Stokholmo ekkonscii pri la katenanta neebleco efike penadi por la sola solvo, kiu certigos la homan pluvivon, nome :

la kreado de mondaj institucioj fonditaj sur parta transdono de povo fare de la naci-ŝtatoj, ĉar la vivmedion ŝirmos nur tutmonda leĝo.
Helpi la Kongreson de la Popoloj

Pri la ttt-ejo