La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Deklaroj - Tondre - Ekaperanta monda juro

MALARMADO

En Parizo, januaro 1975

Mondaj Deklaroj

7

Kiel delegitoj al la Kongreso de la Popoloj, rekte kaj demokrate, transnacie elektitaj de elektantaro el 110 landoj,

NI KONSTATAS,

  • ke la naci-ŝtatoj, pli ol 150, nuntempe defendas 250.000 kilometrojn da ŝtatlimoj ;
  • ke ili malŝparas, por tiu " reciproka defendo ", nerenovigeblaj riĉaĵojn ;
  • ke la 100 milionoj da homoj nun laborantaj sur nia planedo por armado, perfekte povus esti dungitaj por krei ekipilojn utilajn al la monda komunumo, kaj aparte tiujn, kiuj ebligus la disvolvadon de la Tria Mondo ;
  • ke la registaroj de la naci-ŝtatoj por akceptigi de la popoloj sian politikon pri armado, ne hezitas ludi per la plej primitivaj refleksoj de siaj ŝtatanoj.

NI MEMORIGAS,

Ke la feŭdaj militoj ĉesis nur, kiam la agnosko al supera aŭtoritato povis limigi la lokajn suverenecojn. La sama procedo devas aplikiĝi mondskale.

NI DEKLARAS,

Ke malarmado efikos nur, si ĝi estos kontrolata de organismo kun povoj limigitaj, sed realaj, kio supozigas la starigadon de MONDA INSTITUCIO.

Sen limigo de la nacia suvereneco, ĉiu propono malarmi estas nur tromp-logilo !

Helpi la Kongreson de la Popoloj

Pri la ttt-ejo