La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Deklaroj - Tondre - Ekaperanta monda juro

INAJ RAJTOJ
En Parizo, marto 1975
Jaro de la Virinoj
Mondaj Deklaroj

8

Kiel delegitoj al la Kongreso de la Popoloj, rekte kaj demokrate, transnacie elektitaj de elektantaro el 110 landoj,

NI KONSTATAS, ke

  • malpli ol unu el cent virinoj kapablas efektive partopreni la politikan vivon de sia lando, kvankam ili sumas 51 % el la monda popolo ;
  • en ĉiuj medioj socia, politika, jura, morala, la virinoj ĉie estas viktimoj de diskriminacioj, kiel ajn estas ilia socia statuso ;
  • la plej ekspluatata viro povas trovi ekspluatotan estaĵon : la virinon ;
  • la internacia ordo, ĝis nun establita de la viroj, sin apogas sur la regado kaj leĝo de forto kaj perforto ;
  • la plimulto el la virinoj plu tenataj en sia kondiĉo per la ricevita edukado, tro ofte mem fariĝas objektivaj aliancaninoj de siaj ekspluatantoj.

NI DEKLARAS

Unuaranga, en ĉiuj mondaj landoj, rekonsideron al la virina statuso, por ke ĝi donu al ŝi aliron al aŭtonomeco kaj materia kaj morala sendependeco.

NI ASERTAS, ke nur tiupreze naskiĝos monda ordo pli justa kaj senpartia.

Helpi la Kongreson de la Popoloj

Pri la ttt-ejo