La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Deklaroj - Tondre - Ekaperanta monda juro

HOMAJ RAJTOJ
En Parizo, la 10an de decembro 1976
28a datreveno de la Universala Deklaro pri Homaj Rajtoj
Mondaj Deklaroj

9

Kiel delegitoj rekte kaj demokrate elektitaj al la Kongreso de la Popoloj fare de elektantaro el 110 landoj,

NI KONSTATAS

  • ke la esprimado de politikaj opinioj nekonformaj al tiuj de la establita plimulto estas pli kaj pli ofte taksata kiel politika delikto en kreskanta nombro da landoj ;
  • ke la libero pri opinio, pri konscienco, same kiel ĉiuj liberoj agnoskitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj, estas nun pli kaj pli limigitaj ;
  • ke la rajtoj de la malplimultoj al politika identeco kaj civitana kaj jura egaleco tro ofte estas ofendmokataj ;
  • ke la rajtoj de la popoloj al memregado estas breĉe batataj de potencaj ekonomiaj, financaj, politikaj interesoj, same en la riĉaj, kiel en la malriĉaj landoj.

NI SENREZERVE KONDAMNAS :

  • ĉiujn formojn de perforto kaj torturo ;
  • ĉiujn formojn de rasa segregacio ;
  • ĉiujn formojn de persekutado aŭ maltoleremo kultura, filozofia aŭ religia ;
  • ĉiujn formojn de genocido aŭ subpremado de iu homgrupo al alia ;
  • ĉiujn centralizismojn premajn al regionismo ;
  • ĉiujn formojn de familia aŭ ekonomia sklaveco ;
  • ĉiujn formojn de politika aŭ financa imperiismo.

Ni, elektita delegitoj, asertas, ke nur monda institucio demokrate elektita, kun limigitaj sed efektivaj povoj, kapablos certigi al ĉiu :

  • la garantion de la bazaj rajtoj entenataj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj ;
  • la liberon de konscienco kaj opinio ;
  • la ekziston de Institucioj certigantaj la personan kaj kolektivan disvolviĝon de ĉiuj homoj ;
  • la juran respekton al la malplimultoj kaj al ilia propra originaleco ;
  • la konservadon de la kulturaj kaj heredaj riĉaĵoj de la popolo ;
  • ĉies rajton je nutrado, sano, edukado, kulturo kaj informado ;
  • la politikan rajton de la popoloj al demokrata partopreno en monda administrado je ĉiuj niveloj, pere de ekonomikaj, financaj kaj politikaj memdecidoj.

Sen la ebleco individue aŭ kolektive apelacii al supernacia instanco, la fundamentaj homrajtoj ne estos certigataj.

Helpi la Kongreson de la Popoloj

Pri la ttt-ejo