La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Deklaroj - Tondre - Ekaperanta monda juro

ALVOKO DE LA DEK
En Parizo, Julio 1977
Post la kvina balotelektado al la Kongreso de la Popoloj
Mondaj Deklaroj

10

La alvoko de la 13 monde famaj mondcivitanoj lanĉita la 3an de marto 1966 estas aŭdita. Voĉdonantaro el pli ol 50.000 personoj, dise vivantaj en cento da landoj kaj konsistanta el tutmondistoj kaj el membroj de humanistaj movadoj aŭ geografiaj komunumoj, nin rekte kaj demokrate elektis, per kvin transnaciaj balotoj, la unuaj en la historio de la homaro.

La Kongreso de la Popoloj estas antaŭbildo de Tutmonda Asembleo reprezenta, kapabla starigi mondajn instituciojn.

Ĝi estas tribuno super la naciaj interesoj, por aŭdigi la voĉojn de ĉiuj, kiuj esprimas la postulojn de la popoloj de la mondo, por ke plu daŭru la homa aventuro, kun respekto al la naturo, cele al elvolviĝo de la individuo.

Jam de nun, la registaroj devas kalkuli kun tiu reprezento de la monda volo, kiu klare sin ekesprimas.

Kiel Delegitoj elektitaj al la Kongreso de la Popoloj :

NI PETAS de ĉiuj, kiuj, kiel ni, denuncas la ekonomiajn, politikajn, religiajn, rasajn aŭ naciajn subpremadojn, ke ili alportu al ni sian aktivan subtenon ;

NI PETAS de la respondeculoj de la amaskomunikiloj, kaj de la edukistoj, kiuj ekkonsciis pri la urĝeco de la problemoj koncernantaj la pluvivon de la homaro, ilian plej vastan subtenon ;

NI PETAS de ĉiu membro de la monda komunumo aktivi por kunigi kiel eble plej rapide Konstituciantan Asembleon de la Popoloj ;

NI PETAS de la regantoj de la naci-ŝtatoj, ke ili akceptu partan transdonon de suvereneco de siaj popoloj profite al mondaj institucioj, aparte sur jenaj terenoj : pacgardado, lukto kontraŭ la malsato, protektado de la biosfero, respekto al la homaj rajtoj, demografia ekvilibro, ekonomia kaj mona organizado de la planedo.

Manke de tia transdono, ili respondecus pri venontaj mondaj katastrofoj

Elektitaj Delegitoj

Anstataŭaj Delegitoj

Enrico DACCO

Marc GARCET

Andrée GAYMARD-ROLLET

Lucile GREEN

Max HABICHT

Eizo ITOO

Renée MARCHAND

Jacques MUHLETHALER

Makota NAGOAKA

Rajan NEHRU

Henri CAINAUD

Michel CEPEDE

Alfred HASSLER

Paul de La PRADELLE

Pierre MARTIN

Douglas MATTERN

Hanna NEWCOMBE

Devi PRASAD

Etienne RECLUS

Ivan SUPEK

Helpi la Kongreson de la Popoloj

Pri la ttt-ejo