La Kongreso
de la Popoloj diskonigas la jenan mondan deklaron
:
Kiel delegitoj al la Kongreso de la Popoloj, rekte kaj
demokrate, transnacie elektitaj de elektantaro el 110
landoj,
NI KONSTATAS,
ke multaj privataj firmaoj, kun gigantaj dimensioj,
t.n. " plurnaciaj aŭ transnaciaj societoj ", de
pluraj jaroj disvolvas tra la mondo, kaj ĉefe en la
Tria Mondo, konstantan aktivadon de penetrado kaj
interveno en la socian, ekonomian kaj politikan vivon de
naci-ŝtatoj rekonitaj kiel suverenaj. Tio ebligas al
la ekonomia povo superregi la demokratan politikan
vivon.
Eĉ agnoskante, ke disvolvado plibonigas la
vivkondiĉojn kaj kelkfoje la kvaliton de la vivo por
kreskanta kvanto da konsumantoj,
NI BEDAŬRAS
La gravajn konsekvencojn de troa ekspansio de
aktivadoj orientitaj ĉefe al profito :
- unuflanke, la ĝenon en la streboj de la
Registaraj organizoj, universalaj aŭ regionaj,
por korekti la kreskantan malordon de la monda
komenco. Tiun ĝenon okazigas :
- la kreado de egoisma kaj limigita reto de
profitfilioj dislokitaj en la mondo sub la streĉa
aŭtoritato de ĉef-societo ;
- la disrabado de la Tria Mondo kaj la malŝparado
de la ne-renovigeblaj krudmaterialoj.
- aliflanke, la damaĝon kaŭzitan al la
individuaj rajtoj per :
- la ekspluatado de la neegaleco en la
laborkondixoj en la diversaj landoj kaj tromultkaze
la ne-aplikado, fare de tiuj societoj, de la
internaciaj konvencioj pri la laboro,
- la krizaj situacioj kaj la malekvilibro
rezultantaj en la labora medio.
- NI DENUNCAS
- Iuparte, pri tiuj agadmanieroj la indiferentecon
de la publika opinio, tamen informita per diskonigo de
multaj skandaloj pri korupto kaj
- aliparte, la ne-sufiĉan kontroladon al tiuj
societoj.
NI DEKLARAS, ke nur la kreado de
supernacia monda institucio, kun povoj limigitaj sed
realaj, ebligos efektive kontroli la plurnaciajn
societojn.
Sesa balotado por la Kongreso de la Popoloj
La urbestroj de Mississauga (Kanado) kaj Tourcoing
(Francio) partoprenis la 6an transnacian balotadon por la
Kongreso de la Popoloj, respetive la 1an kaj la 11an de
majo 1980, samtempe kun parto de ties urbaj
civitanoj.
|