mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 5 - Majo 1980

NIGRAJ TAJDOJ
En 1955 cent sep britaj deputitoj kaj lordoj el la parlamenta tutmondista grupo, laŭ la instigo de Henry USBORNE kaj Patrick ARMSTRONG proponis la projekton NEPTUNO, kiu sugestas juran protektadon de la eksterteritoriaj maroj kaj oceanoj fare de Unuiĝinta Naciaro

Tiun projekton prezentitan en 1956 al " Foreign Office " (brita ministerio pri eksterlandaj aferoj) kaj al la prezidanto de la franca kabineto oni ne priatentis, eble pro la " realisma sinteno ", kiu karakterizas la politikajn regantojn.

De tiu dato la nigraj tajdoj multobliĝis, pligraviĝis. La mara kaj oceana poluado danĝere kreskas. La cisternŝipoj kun kompleza flago, modernaj negristaj ŝipoj, daŭrigas siajn damaĝegojn. La landlimoj prigrandiĝas, pro la unuflanka decido de ĉiu ŝtato malproksimigi je 200 mejloj la limon de siaj teritoriaj akvoj.

La naciŝtatoj por protekti tiujn novajn landlimojn, kreskigas siajn batalŝiparojn. La fiŝkaptadaj kargoj malkreskas fronte al kreskanta popolkvanto.

Hodiaŭ suferas Bretonio, Meksikio, Maŭritanio. Morgaŭ tion elportos Britio, Nerderlando aŭ Italio.

Ĉu la solvo de tiu problemo, pri la oceana politiko, troveblas je la naciŝtata ŝtupo ?

Ĉu ne urĝas atenti la sugestojn de la brita tutmondista parlamenta grupo :

Tutmonda leĝo por tutmonda problemo ?

Iu naciŝtato sola evidente ne kapablas solvi la problemon de la nigraj tajdoj.

En 1973 la elektitaj Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj kaj inter ili Josue de CASTRO, deklaris :

" ke la monda oceano, komuna havaĵo de la homaro, estu protektata de la nereteniĝema rabemo de la naciŝtatoj, "

kaj postulis :

" la estigon de faka tutmonda institucio, kun povos limigitaj sed efektiva, kiu kapablos trudi al la naciŝtatoj la regularon nepre necesan al la pluvivo de la monda oceano kaj al ĝia ekspluatado favore à la tuta homaro.

Tiu peto aspektas ĉiutage pli preme, sed kiom da maraj kastastrofoj necesos por ke la naciaj registoj konsentu delegi parton de sia povo al monda institucio ?

Hodiaŭ nur la absoluta nacia suvereneco eliras gajnanta el tiuj perturboj, kaj la viktimoj de la nigraj tajdoj estas la viktimoj de la egoismo de ĉiu naciŝtato.

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista jxurnalisto

Pri la retejo