mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

N-ro 14 - Februaro 1981

RIFUĜINTOJ
Kiel delegitoj al la Kongreso de la Popoloj, rekte kaj demokrate, transnacie elektitaj de elektantaro el 110 landoj,

NI KONSTATAS :

  • ke en ĉiuj organizitaj kolektivoj ekzistas homgrupoj apartigitaj disde la politika potenco pro politikaj, ideologiaj, etnaj aŭ rasaj motivoj ;
  • ke iom post iom tiujn homgrupojn oni formetas marĝene de la civitaneco ;
  • ke la naciŝtataj strukturoj, krom sociologiaj normoj, supermetas leĝajn trudojn, kiuj donas al la instancoj povon ekskludi la homgrupojn rigardatajn kiel danĝeraj ;
  • ke, sur la kampo de la internacia praktiko, la efiko de tiu ekskluda povo kelkfoje estas kompensita per la leĝo por la azilrajtoj ;
  • ke la rifuĝinto do estas la logika produkto de la nerespekto al la Homaj Rajtoj fare de la naci-ŝtato.

    Nuntempe estas proksimume dek milionoj da rifuĝintoj

    Tiu situacio ne nur estas kaŭzo de netolereblaj suferoj sed de ĝi devenas streĉitecoj naskontaj militojn.

    NI ANKORAŬ KONSTATAS,

    ke malgraŭ la ekzisto de internaciaj konvencioj pri la rifuĝintoj, UN agnoskante la absolutecon de la nacia suvereneco, pludaŭrigas tiun procezon. Tiel UN fakte ebligas la faktan ekskludon, kiu pelas la rifuĝintaro al sengarantia situacio de ekzilitoj.

    Konsekvence, NI DEKLARAS,

    ke Unuiĝinta Naciaro havas la povon nek por rebonigi tiun okazaĵon, nek por certigi la aplikadon de la Homaj Rajtoj, pro la troa alvoko al la artikolo 2, paragrafo 7, de la Ĉarto de UN. (Tiu artikolo malpermesas ĉian intervenon " en aferojn, kiuj funde apartenas al la jurisdikcio de kiu ajn " ŝtato ").

    Ni firme ASERTAS

    la rajton al la kunekzistado de ĉiuj homgrupoj en la fundamenta reciprokeco de la Homaj Rajtoj.

    NI PETAS,

  • ke, en atendo de entuta politika solvo, la sennaciuloj, la ekzilitoj, la rifuĝintoj estu provizataj per individua monda dokumento, kiu certigos al ili senprokrastan protekton, kaj ebligos, ke ili templime atingu la samajn rajtojn kiel la nacianoj de la akceptanta ŝtato ;
  • ke la nuntempa praktiko pri ekskludo kaj detruo de la individuoj kaj de la homgrupoj estu vigle kontraŭbatalata.

    NI PROPONAS,

    ke estu kreita supernacia demokrata federacia monda institucio kun difinitaj sed efektivaj povoj, kiu disponos pri politikaj kaj juraj rimedoj por apliki en ĉiuj naci-ŝtatoj regularon garantiantan la rajton je kunekzistado de ĉiuj, en la fundamenta reciprokeco de la Homaj Rajtoj.

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista jxurnalisto

Pri la retejo