mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 032 - Aŭgusto1982

REKONSIDERO DE LA ABSOLUTA NACIA SUVERENECO
Kiam scienca kaj teknika evoluado neprigas novan homaran organizadon, iuj proponas rekonsideron de la organizaj fundamentoj mem.

En la Jarcento de la Lumoj, la francaj kaj amerikaj filozofoj ankaŭ rekonsideris la bazon de la socia kaj politika ordo : la Reĝecon laŭ dia rajto. Tiam ekestis la naciŝtato, emanaĵo de la popolo, tiu ĉi deklarita suvereneca.

Sed la sciencaj kaj teknikaj progresoj ekrompadigis la limojn de tiuj naciŝtatoj. Nur la tutmondistoj nun interesiĝas pri tiuj fenomenoj. Male la ŝtatreprezentantoj neniam rekonsideras la ekzistantan mondan organizadon ; eĉ se ili , sur la UN-a podio konfesas, ke la nuna politiko kondukas la mondon al ties detruo.

Tamen Gaston THORN, prezidanto de la Komisiono de la Eŭropaj Komunumoj, agnoskis la 1an de julio 1982, ke la neapliko pri ampleksaj eroj de la ekzistantaj traktatoj, la malfortigo de la ideo pri solidareco, kaj la regreso de la eŭropa ideo kvazaŭ blokas la komunuman sistemon.

Kaj la 4an de julio 1982, la franca Prezidanto François Mitterrand, deklaris necesa antaŭenpuŝi la eŭropajn ideon kaj politikon.

Sed kiel antaŭenpuŝi la eŭropan ideon kaj la eŭropan politikon se oni ne konsentas pri transdonos de suverenecaj partoj ?

Unua etapo estu permesi al ĉiu eŭropa civitano kandidatiĝi en 1983 en iu ajn eŭropa balotdistrikto

Laste, kiam la tutmondistoj traktas malarmadan surlokan kontroladon, aŭ kontroladon de plurnaciaj societoj, aŭ kontroladon pri apliko de la Homaj rajtoj, ĉu ne temas, ĉi tie, pri pluaj trafoj al la nacia suvereneco de ĉiu naciŝtato ?

Ĉu tia transdono de suvereneco ne estas prioritata ?

Ĉu maljustaĵoj necese etendiĝos, ĉu militoj necese pliiĝos pro pritrakti tiun temon ?

Ĉu iu ŝtato estos sufiĉe saĝa por unuapaŝe starigi la homarajn interesojn autaŭ siajn proprajn ?

Aŭ ĉu la popoloj iĝinte adoltaj, postulos tian rekonsideron pri la nuna mondo ?

Verŝajne nur tiakoste la homaro plu vivos !

Esperanto

Français

English

Español

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo