Eŭropo estos supernacia aŭ ne plu
vivos. Tiel staras la dilemo almetita al la eŭropaj
organizoj ; sed egale al tutmondistoj, kiuj ne kontentiĝu
per la etikedo " supernacia " ne kluĉita al tiu de "
mondunueca ".
Koncerne Eŭropon, pluraj hipotezoj distingiĝas
:
- Temas pri apudmeto de naci-ŝtatoj, ĉiu
defendanta siajn interesojn. Tiel estas nun, eŭropa
unueco tiam ja estas mito.
- Aŭ Eŭropo iĝas superŝtato, kun
absoluta suvereneco ; tio estigas nin en la saman
konfliktan situacion, kiel tiun antaŭ la du
mondmilitoj, fronte al kvar aŭ kvin superŝtatoj.
Ĉu oni povas imagi Eŭropan Prezidanton, eĉ elektitan,
puŝi la nuklean ŝaltilon eĉ eŭropan
? Post sep aŭ ok minutoj, Eŭropo estos
forigita de sur la mapo .... La eŭropa unuo, laŭ
tiu hipotezo konsistigas nenegeblan danĝeron.
- Aŭ eŭropa unueco realiĝas laŭ
formo de aperta federacio, etapo al monda federacio.
Kompreneble, nur tiu lasta formo havas la favoron de
la plejparto el la tutmondistoj.
Fakte tia Eŭropo kapablos iniciati :
- mondan konferencon por malarmado, uzante la
rimedojn jam nun je sia dispono, nome la antaŭzorgitajn
klaŭzojn en la germana, itala, franca, belga,
luksemburgia konstitucioj, ebligantaj la limigon de
suvereneco por la paca organizo do la armilan
kontrolon.
- ankaŭ iniciati mondan monan reformon. Ĉar
ĉu koncepteble, ke tro da ŝipoj, tro da aŭtoj, tro da
viando, tra da lakto ... estas faktoro de ekonomia
krizo ? Post la " ekonomia restrukturado " estos, pro
robotmaŝinoj, ankoraŭ pli da ŝipoj, pli
da aŭtoj, pli da viandoj, da lakto ... Kiu aĉetos
... ? Ĉu la robotoj ? Pro la grandegaj riĉaĵoj
produktitaj de la robotproduktaĵoj en la tuta
mondo la sama problemo remanifestiĝos : kiel
estigi solventajn ne solventeblulojn : t.e. milionoj
da estontaj malriĉuloj en la riĉaj landoj,
kaj milionoj da estantaj malriĉuloj en la malriĉaj
landoj.
Fronte al la mona spekulado far la riĉuloj, kiel
kurzstabiligi la krudmaterialojn el la malriĉaj
landoj ?
Eŭropo do estos, eĉ kun unuecigita monunuo,
devigata iniciati mondan monan reformon, surbaze de la
laboraĵoj de ekonomiistoj, kiel Jean Tinbergen,
nobelprimiito, Pierre Mendès-France, Charles
Warin. Aliateme, kiel kontroli la internaciajn
entreprenojn, speciale la agronutrajn, sen mondaj leĝoj
?
Fine, kiel sekurigi la eŭropan vivmedion sen
sekurigi la biosferan protektadon per mondaj leĝoj ?
Vole nevole, Eŭropo kiel ĉia ŝtatlando,
estas vivligita kun la planeda pluvivo.
Sekve Eŭropo ne povas esti io alia ol stadio al
monda unuiĝo.
|