En sia romano de politika fikcio " 1984 ",
George ORWELL vortpentras totalisman reĝimon en
Oceania, kiu ekzistas kaj daŭras nur, ĉar la
homoj obeas unu solan principon : tiun de la " povo ", de
la povo por la povo, sen alia fincelo : komforto, feliĉo,
libero, racieco aŭ ideologio.
Jacques CHARTIER, eseisto, en " Courrier de l'UNESCO
", januaro 1984, verkis artikolon pro Orwell. Li elvokas
tiun revolucian aŭtoron konstatante, ke, pri tiu
Oceania, temas pri " oligarkio ", kiu baziĝas sur la
" institucia skizofrenio ", kiu estas unika ŝtato
neanta " ĉiun eksteran mondon objectivan ".
La 163 planedaj ŝtatoj, eĉ inter ili la
trideko laŭdire " demokrataj " estas ja mastrataj de
" oligarkioj ", aŭ eĉ de politikaj klasoj,
akceptantaj, aŭ ne, la alternadon, sed kiuj ĉiam
obeas la ununuran principon de " La Povo ", kaj kiuj
uzas, por la povon enpenetri kaj ĉefe konservi, la
regulon de la absoluta " nacia suvereneco " inter
aliaj.
La malsukceso de la " dek " ŝtatoj en Ateno
perfekte ilustras tian fenomenon : dek ŝtatoj, tamen
demokrataj, kiuj ĉiuj ne kapablas sin liberigi el
tiu trudo por solvi situacion, dum solvo aperas tro
evidenta : troo da riĉaĵoj, lakto, butero,
kokidoj, troo da veturiloj, ŝipoj, ... kiam ĉe
iliaj pordoj miloj kaj miloj da homoj mortas pro
malsato.
Sed por konservi al si la povon, oni preferas sin
riski, kaj nuntempe sur monda skalo, al nacieme egoisma
sinteno simile al tiu, kiu jam okazigis du civilajn
militojn kun ĝia akompanantaro de malamo, suferoj
kaj mortintoj.
Vere la politika klaso ankoraŭ ne atingis la aĝon
de la racio. Sed ni ne kredu, ke diferencas tiu de la
Tria-Mondo, malgraŭ la exemplo de Eŭropo, al ĝi
donita, ruiniĝinta per du militoj. Ĉu Meza
Oriento nun ne estas okulfrapa pruvo ?
Por la politika klaso povposedanta, la ĵusaj
rezultoj, kiujn alportis ekscesa naciismo batalanta en la
Falklandaj insuloj, en Granado, aŭ en Baalbek
evidentigas, ke naciismo alligita al patriotismo ja
efikas por altigi la popularecon en la opinisondoj.
La totalisma mondo, timegata de Orwell en 1984a, nepre
alvenos se la politika klaso ne interesiĝos al " tiu
ekstera kaj objektiva mondo ", kiun la tutmondistoj
provas enirigi en la politikajn morojn.