Giganto kun argilaj piedoj, tiel estas la
okcidenta ekonomio pro sia kvindek milionoj da malriĉuloj
- en Francio, nuntempe nomitaj " novaj malriĉuloj "
- kaj ankaŭ pro la unu aŭ du miliardoj da malriĉuloj,
kiuj rezultas el ĝia konduto en la landoj nomitaj "
evoluiĝantaj ".
Ĉiutage ĝi riske situas sur la rando de
abismo, de la financa ruiniĝo, subigita sub la
humoro " de iu spekulanto en Londono, Honkongo, Novjorko
aŭ Zuriko.
Se la scienco, kutime rekonsiderante siajn bazajn
postulatojn, tiele nin riĉigis per konsiderindaj
progresoj, la ekonomiko neniam rekonsideris sian bazan
postulaton, formulitan de David Ricardo, kiu asertas, ke
la produkto neniam kapablos superi la postulon. Nu, ekde
unu jarcento tiu postulato aspektas malvere.
La produktejoj provizas pli ol la postulo necesigas ;
kaj la kvantege produktitaj riĉaĵoj ne plu
havas merkatan valoron, tiagrade ke necesas detrui la
ofertaĵojn por ke la arbitre kreita rarigo
revalorigu la varprezojn.
Oni detruas per la militoj, per la forigo de fabrikoj,
per kontingentado de la produkto, per novaligo de
milionoj da hektaroj ; tio kiam nombrego da malriĉuloj
dezirus akiri tiujn detruitajn aŭ neproduktitajn riĉaĵojn.
Antaŭ tridek jaroj, la franca registaro petis
Pastron PIERRE organizi la almozdonadon. En 1984
denove la franca registaro alvokas Pastron PIERRE por, ke
li denove tion faru. Dum tridek jaroj neniu plibonigo
estis enmetita en la ekonomian sistemon cele al racia
organizo de la produktita riĉo.
Sed Pastro PIERRE havas duan fakon : tiun de
tutmondismo. En 1952a en Londono antaŭ cent sep
lordoj kaj deputitoj de la Brita tutmondista parlamenta
grupo, li diris :
" La problemo ne situas inter oriento kaj okcidento,
sed inter Nordo kaj Sudo ; kaj ĝi estas solvebla nur
mondskale, t.e. per supernaciaj leĝoj, necesigantaj
donon de parto de la suvereneco de ĉiu ŝtato al
monda institucio, kiu modifos la monan sistemon, cele
stabiligi la krudmaterialajn kurzojn. Ankaŭ per
simila monda institucio la problemo de reciproke
kontrolita malarmado sukcese solviĝos. "
Sed pro tiuj tutmondistaj ideoj Pastro PIERRE estas
dirita " utopiisto ", nur kiam oni alvokas la kariteman
homon, oni konsideras lin " realisto ". Se la " utopiisto
" estus obeita antaŭ tridek jaroj, la nunaj
registaroj ne estus devigataj realvoki la " realiston
".