la Kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Elektitaj delegitoj

Difinoj

Aliaj difinoj : Tutmondisma glosaro

Civitano de la Mondo estas ĉiu homo, kiu konscias pri sia aparteno al la monda komunumo, kondutas konforme al tiu identeco, alvokas por ke la mondaj problemoj estu sub la kompetento de mondaj demokratiaj institucioj.  

Tutmondismo

La tutmondismo estas la tuto de la ideoj kaj agoj esprimantaj la solidarecon de la globloĝantoj kaj celantaj starigi supernaciajn instituciojn kaj leĝojn kun federacia stukturo, kiuj estu komunaj al ili, en la respekto de la diverseco de la kulturoj kaj popoloj.

La tutmondismo estas ankaŭ scienca aliro al sociaj interindividuaj fenomenoj konsideritaj de monda vidpunkto.

La tutmondismo provas proponi novan politikan organizadon de la homaro implicantan la transdonon de iuj partoj de la naciŝtata suvereneco al Monda Federacia Aŭtoritato kapabla solvi per decidoj de la plimulto la problemojn, kiuj koncernas la sorton de la homa speco, tiaj, kiaj : malsato, milito, poluado, troloĝateco, kaj energio.

La postuloj de la tutmondismo ne povas kontentiĝi per la sensankciaj devontigoj de la internaciaj traktatoj aŭ interkonsentoj.

    

Enregistriĝo

Pri la retejo