La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Chris HAMER
2007-2016

Prezentado - Programo

Nask. en 1944
Mondcivitana legitimkarto n-ro : 24.249
loĝanta en Coogee (Aŭstralio)

Resumo de la programo.

Mi estas konvinkita, ke estas bezonata monda parlamento por solvi la grandegajn mondajn problemojn kontraŭ kiuj la homaro stariĝas. Mi kondukis multajn kampanjojn kontraŭ la nukleaj armiloj kaj fondis la Aŭstralan Mondcivitanan Asocion por povi atingi miajn celojn. 

Biografio

Mi estas fizikisto en la Universitato de Nova Sud-Kimrio en Aŭstralio. Dum multaj jaroj mi interesiĝis pri multaj problemoj koncernantaj la nuklean malarmadon kaj la mondan regecon kaj mi estis landa sekretario de organizaĵo nomita " Sciencistoj kontraŭ la nukleaj armiloj " (SANA) en Aŭstralio de 1989 ĝis 1992. Mi estis membro de la Mondfederaciista asocio. Mi ankaŭ estis akademia membro de la estraro de Asocio por Unuiĝo de la Demokratioj, 1999-2002 kaj de la Mondcivitana Asocio (Sanfrancisko, Usono) de 2001 ĝis 2002.

Mi iniciatis kurson de ĝenerala edukado en la Universitato de Nova Sud-Kimrio nomita " La nukleaj armiloj kaj la nova monda ordo ", kaj mi estas la organizanto de tio ekde la komenco en 1988.

Mi verkis kaj mem eldonis libron " A global Parliament : Principles of world Federation " ; (Oyester Bay Books, 1998). En 2007, mi iniciatis novan kurson de ĝenerala edukado pri " la principoj de monda federacio en la 21a jarcento ", kiu nun unuafoje okazas.

En 2004 mi fondis Mondcivitanan Asocion (Aŭstralio) kies prezidanto mi estas kaj mi laboras por la progreso de ĝiaj celoj varbante novajn membrojn kaj diskonigante nian mesaĝon al la publiko.

Programo

Mi estas konvinkita, ke necesas monda parlamento por povi alporti solvojn al la grandegaj problemoj, al kiuj la homaro estas konfrontita kiel, ekzemple :

  • la forigo de la amasdetruaj armiloj
  • la batalo kontraŭ la plivarmiĝo de la planedo kaj la aliaj minacoj kontraŭ la medio
  • la konservado de la homaj rajtoj
  • la forigo de la epidemioj, de la malsatego kaj de la absoluta malriĉeco en la tria mondo.

Mi volas engaĝi min por la realigo de tiuj celoj kaj tial mi fondis la Aŭstralan Mondcivitanan Asocion.

Tiamaniere ni esperas :

  • klerigi la civitanojn
  • varbi pli da membroj
  • fari trudojn sur la politikuloj
  • kune labori kun la aliaj tutmondistaj organizaĵoj kiel la Kongreso de la Popoloj.

Pli aparte ni deziras fari trudojn por la disvolvado en nia regiono de la Komunumo de la Pacifikaj Insulojn partoprenante en la nuna forumo de la Pacifikaj Insuloj je monda nivelo. Mi ŝatus vidi NATO (Organizaĵo de la traktato de Norda Atlantiko) sin strukturi kiel komunumo por la ĝenerala sekureco de la demokrataj nacioj, kun novaj membroj kiel Japanio, Aŭstralia kaj Novzelando en Pacifiko, eventuale malfermita al ĉiuj organizitaj demokrataj nacioj por la gardado de la paco. Tio povus poste fariĝi la bazo de sistemo de monda regeco, kies starigon ni ĉiuj ŝatus.  

Pri la retejo