La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Joël LUGUERN
2007-2016

Prezentado - Programo

Nask. en 1946
Mondcivitana legitimkarto n-ro : 47.562
loĝanta en Issy les Moulineaux (Francio)

Biografio

Mi estas Civitano de la mondo ekde marto 1967, kaj agadanto en pluraj humanaj kaj ekologiaj organizaĵoj (Survival international, Eliri el Nukleo, ktp.)

  • Septembro 1969 : mi foriris al Sud-Vjetnamio kiel kooperanto, poste mi restis tie kiel sendependa ĵurnalisto ĝis 1973.
  • Respondecanto ekde 1984 pri la fako " Sud-orienta Azio " en franca fondaĵo de humana helpo kaj de defendo de la homaj rajtoj (rekonita kiel publike utila), mi efektivigis multajn humanajn misiojn en tiu monda regiono, interalie en Kamboĝo kaj en Vjetnamio.
  • Redakcianto de la trimonata bulteno " Citoyens du Monde " (Civitanoj de la Mondo) ekde 1997
  • Sekretario de la franca Mondcivitana Registrocentro de junio 2002 ĝis majo 2006.
  • Repreno de tiu ofico en aprilo 2007.
  • Verkinto de pluraj libroj pri Vjetnamio

Programo

Se mi estos elektita, mi petos la Kongreson de la Popoloj sin esprimi pri la naŭ jenaj temoj :

  • 1. Esperanto deviga por la funkciuloj de UN, la UN-filioj (UNESCO, PNUD, ktp.) kaj la blukaskuloj.
  • 2. Debato pri la kontraŭleĝaj internaciaj migradoj kaj pri la problemoj ligitaj al tiu monda fenomeno.
  • 3. Kreado de Monda Aŭtoritato de Akvo, kiu respondecoj pri ekspluatado, regado kaj dispartigo de akvo kaj de ĉiuj maraj KAJ submaraj riĉofontoj
  • 4. Malpermeso de konstruado de ĉiu nova atomcentralo en la mondo tiom longe kiom la problemo de la atomaj rubaĵoj ne estos solvita. Malpermeso de subĉiela kultivado de ĉiuj genetike modifitaj plantoj.
  • 5. Malpermeso de la " fiskaj paradizoj " (impostevitejoj).
  • 6. Instalo de imposto sur la transporto de komfortovaroj, de luksovaroj kaj sur la internaciaj financaj transakcioj.
  • 7. Instalo de kvotoj sur la naftaj produktoj, kalkulitaj proporcie laŭ la loĝantaroj. Instalo de " verda " ekoimposto okaze de kvota superpaso.
  • 8. Instalado de grava imposto sur la flugbiletoj.

Tiuj impostoj utilos por subteni evoluigon respektantan la planedon.

  • 9. Debato pri la " griza ekologio ", t .e. " la poluado pro la distancoj, la natur-grandeco, la proporcioj kaj la reduktiĝo de la mondo, kies motora elemento estas la rapideco ".

Pri la retejo