- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Giang NGUYEN
Elektitaro B10

Prezentado - Programo

Nask. en 1983
Mondcivitana legitimkarto n-ro :183801
loĝanta en Vjetnamo

Biografio

Mi naskiĝis en Vjetnamo la 4an de julio 1983. Mi faris ĉiun miajn duagradajn studojn en Danang en Vjetnamo. Mi alvenis en Francion en 2002 por fari superajn studojn.

Post kvin jaroj mi havigis al mi " Master-diplomon " en 2007. Poste mi laboris en franca entrepreno de 2008 ĝis la komenco de 2010.

Finde de la jaro 2002 Vjetnama amikino loĝanta en Francio proponis al mi helpi en la pretigo de la dissendado de la trimonata bulteno al la Mondcivitanoj de la Franca Registrocentro. Tiamaniere mi ekkonis la Mondcivitanojn kaj la tutmondismon. Mi akiris mian mondcivitanan legitimkarton en 2003. Poste, de septembro 2003 ĝis februaro 2010 mi plenumis la administran sekretariaton de la franca Registrocentro (krom de majo 2006 ĝis aprilo 2007).

En februaro 2010, mi reiris en mian landon, ĉar mi deziras labori en Sudorienta Azio.

Plie de miaj aktivecoj por tutmondismo, mi aktivas sine de la kolektivo " Vietnamo-dioksino ".(oranĝa agilo). Fakte la dioksino disŝprucita sur Vjetnamo dum la usona milito, estigas viktimojn ankoraŭ nun. Multe da infanoj naskiĝas misformite pro la filtriĝo de la dioksino en la tero.

Deklaro de intencoj

Dum mia restado en Francio, mi konstatis, ke multaj junuloj ne opinias utile, akiri mondcivitanan legitimkarton, ĉar laŭ ili " mi jam estas fakte civitano de la mondo. Al kio utilas posedi karton , " . foje mi sukcesas konvinki ilin per klarigo, ke akiri mondcivitanan legitimkarton estas konkreta sindevontigo, ĉar ĝi ebligas voĉdoni al la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj.

Mia celo estas diskonigi tutmondismon al la junuloj en Sudorienta Azio, ĉar en tiu monda regiono ili ankoraŭ ne konsideras sin kiel civitanojn de la mondo. Mi dezirus montri al ili, ke la tutmondismo estas la politika formo de estonteco por respondi al la problemoj, kiuj estas je planeda skalo kaj ke Sudorienta Azio, same kiel ĉiuj mondaj regionoj, jam estas et certe estos koncernata de tiuj mondaj problemoj, ke ĉiuj popoloj en la mondo devas esti reprezentitaj en la Kongreso de la Popoloj do ankaŭ tiuj de Sudorienta Azio, ĉar ankaŭ ili havas sian esprimdevon kaj iliaj ideoj por proponi harmonian vivon sur nia tero. Fine, se mi estos elektita, kiel Delegitino, mi proponos, ke en la kadro de Monda Aŭtoritato pri Medio, la Kongreso de la Popoloj inkluzivu la malpermeson de la fabrikado kaj almenaŭ de la uzado de senfoliigiloj, ĉar 35 jarojn post la fino de la milito, post du generacioj, la kemia produkto (fabrikita ĉefe de Monsanto kaj Dow Chemical) disŝprucita sur la arbarojn de mia lando de la usona armeo ankoraŭ estigas malsanojn kaj dolorigajn homajn katastrofojn.

Pri la retejo