- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj

Marie-Françoise LAMPERTI
Elektitaro B10

Prezentado - Programo

Mondcivitana legitimkarto n-ro : 185928

Biografio

Prezidantino de la asocio " Agadi por Homaj Rajtoj "

Aktivulino por homaj rajtoj ekde pluraj jaroj, mi fondis la asocion " Agadi por Homaj Rajtoj en 2003. Tiu asocio implikiĝas en la edukado pri homaj rajtoj, en la defendo kaj la antaŭenpuŝo de la homaj rajtoj.

La asocio realigis plurajn konferencojn pri temoj tiel diversaj, kiel tiuj rilataj al la paco en la mondo aŭ la esprimlibero. Tiuj konferencoj celis konduki debatojn, interalie kontraŭdirajn, por la ellaborado de kolektiva pripenso pri la nunaj problemaroj.

La defendo de homaj rajtoj konsistis en la kunlaborado kun aliaj NRO kiel " Senlandlimaj Raportistoj ", " Internacia Amnestio ", " Kristana agado kontraŭ torturo ", " Ligo de Homaj Rajtoj ", " Internacia Federacio de Homaj Rajtoj ", por denunci la malrespektojn ĉie, kie ili okazas en la mondo.

Ni ankaŭ kontribuis en la realigo de dokumenta filmo pri la ekzilita infaneco, nomita " solaj en la mondo, la ekzilita infaneco ". Realigita de Bruno-Victor Pujebet, tiu dokumenta filmo rilatas la eksterleĝan enmigrandon de la infanoj kaj adoleskantoj, kiuj fuĝas el siaj landoj pro mizero aŭ milito, kaj kiuj trans la landlimoj renkontas nur socialajn servojn de la akceptaj landoj aŭ pli malbone la tribunalojn. AHR kunlaboris kun la produktisto kiel konsilanto koncerne la konvencio de Infanaj Rajtoj.

ASKOP-ano jam de tri jaroj, la asocio implikiĝis dum la 60a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj rajtoj iniciatante kampanjon por ke esprimrajto de la popoloj ekzistu sine de Unuiĝinta Naciaro.

Persone mi estas ankaŭ vicprezidantino de la Unuiĝo de la Aŭtoroj, Realigistoj kaj Teknikistoj de kino kaj Televido (UART).

Deklaro de intencoj

Mi deziras implikiĝi kaj kunlabori kun la Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj por ke ekzistu esprimrajto de la popoloj sine de Unuiĝinta Naciaro. Por tio mi disponigos al la Kongreso de la Popoloj miajn esplorojn kaj la konkludojn de miaj analizoj, por ke ni povu kune evoluigi nian agadon, kies unu el la celoj estas valorigi la neceson de reformo de Unuiĝinta Naciaro. Tio estas la motora ideo de mia kandidatiĝo.

Aliflanke, mi estas preta, kiu ajn estas la projekto, kunlabori kun ĉiuj Delegitoj por ke la digno, la justico kaj la libero en la mondo ne estu vanaj vortoj.

En mia klopodo, la reale noviga projekto kuŝas en tio, ke ĝi konsideras la homajn rajtojn tra la lumo de la monda demokratio.

Por tion fari, mi devontigas min fariĝi forto de proponoj ĉe la Kongreso de la Popoloj por ke ni povu unuiĝi en komunaj projektoj je la servo de la homaro.

La Kongreso de la Popoloj reprezentas al mi tiun spacon de espero kaj de konkretigo.

Pri la retejo