- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj

Kalima ARBOUCHE
Elektitaro B10

Prezentado - Programo

Mondcivitana legitimkarto n-ro : 187529

Biografio

Kvankam mi naskiĝis en lando longtempe konsiderita kiel regiono de Francio, mi restadis en ĝi ne multe da tempo, ĉar en Strasburgo, en Elzaco mi kreskigis al mi " radikojn ".

Mi ne povis sekvi laŭdire " normalan " akademian lernadon, tamen mi havis la ŝancon daŭrigi miajn studojn, je aĝo, kiun la maljunuloj nomas " aĝo de saĝeco kaj de transdonado " kaj malfermi min al " universo de kono kaj de kritika spirito "

De kvin jaroj mi prezidas AMESCIMOD, kaj ni estas partneroj kun asocioj en Marrakech, Ghmat, Zagora, Tissint. Surkampe mi estas tre agema kaj nun mi provas starigi " moveblan San-Karavanon " por la granda Sudo. Temas pri ia movebla hospitalo.

Deklaro de intencoj

De kvar jaroj mi agadas en partnereco kun asocioj por la evoluigo kaj la emancipado de la loĝantaroj longtempe forlasitaj en la suda Maroko. Tiuj asocioj koncernas virinojn kaj infanojn per alfabetigo, kiel bazo de ĉiuj iliaj agadoj. Ili proponas certan nombron da " konsciiĝoj " dans la plej diversaj temoj por plifortigi la homan dignon kaj la homajn rajtojn.

En tiu agado mi planas projekton, kiu povas unuavide ŝajni utopia, tio kun la aktiva subteno de la Domo de la Mondcivitano en Mulhuzo dank'al ties prezidanto Roger Wxinterhalter, por la fondado de " Civitana kaj Solidara Domo " en Zagora. Niaj rimedoj estas sensignifaj. Tamen ni fido, nia agadmotivo sukcesos venki la malfacilaĵojn kaj la rezistojn, kiujn ni renkontas surkampe.

AMESCIMOD : Association Maghrébo-Européenne Solidaire pour une Citoyenneté Mondiale par le Développement Durable

Pri la retejo