mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 8 - Aŭgusto 1980

ALARMKRIO EL HIROŜIMO

La 6an de aŭgusto 1980, datreveno de la bombado de Hiroŝimo, fine de la Tutmondistaj kongresoj en Japanio, elektitaj delegitoj al la Kongreso de la Popoloj lanĉas, ekde la Hiroŝima maŭzoleo, alvokon al la mondaj popoloj :

La vizito de la Hiroŝima muzeo estas neeltenebla.

Kiel homoj tion atingis ?

Kiel homoj sukcesigis tian senbridiĝon de perforto ?

Kiel, malgraŭ tiaj manifestiĝoj, la homoj ankoraŭ kapablas stari ĉe la rando de la abismo de nuklea genocido ?

Laŭ ni, tutmondistoj, la kaŭzo de tia situacio kuŝas en la dispartigo de la gentoj pere de kvazaŭ sanktaj landlimoj.

Dum la scienca kaj teknika disvolviĝo tute logike devus konduki al malpliigo de la rolo atribuita al la landlimoj, la progreso de la industria erao pligravigis ilin. La ideologiaj kaj ekonomiaj fortoj ekservadis la naciismojn anstataŭ transpasi ilin.

Tial, starante antaŭ tiu maŭzoleo, ni petegas vin, kuniĝu kun ni en pripensado, kiu celu al nova organizo de la mondo, alia ol apudmeto de naci-ŝtatoj kun absoluta nacio suvereneco.

Post multaj eminentuloj, kiel la Nobel-premiitoj Albert CAMUS, Linus PAULING, Albert EINSTEIN, Alfred KASTLER, René CASSIN, Hideki YUKAWA, eminentaj politikistoj kiel Lord ATTLEE, Pandit NEHRU ; la urbestro de Hiroŝimo, Shinzo HAMAI, Setsuo YAMADA, ni deklaras la neprecon de leĝo supernacia.

La Historio tion montras : ĉiufoje, kiam grupo de homoj akceptis komunan leĝon, iliaj intermilitoj ĉesis. Sekve, se, kiel la tutmondistoj tion rekomendas, supernacia leĝo, demokrate starigita, regus la mondon, la milito malaperus inter la ŝtatoj. Krome, eblus al la homaro ektrakti problemojn, kiuj nepre necesas por ĝia pluvivo, ekzemple, malsato, demografia eksplodo, energio-krizoj, poluado, ĉiuj tiuj problemoj fronte al kiuj la naci-ŝtatoj pruvis sian nekapablecon.

La nunaj registaroj havas nek la jurajn nek la politikajn rimedojn, kiuj ebligos al ili efike decidi favore al la paco : mankas al la homaro la lasta etapo al demokratio, tiu de la mondo. Ja necesas, ke la popolo de la mondo elektu, planedskale, delegitojn por starigi tiun mondan leĝon, kiu sole povos savi nian specion, ĝin ŝirmante kontraŭ la nuklea genocido, kiu ĝin minacas en pli-malpli proksima estonteco.

Nepras denove procesi la absolutan suverenecon de la naci-ŝtatoj, jen la senco de la ALARMKRIO DE HIROŜIMO.

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista ĵurnalisto

Pri la retejo