mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 11 - Julio 1980

HOMAJ RAJTOJ
En Parizo, la 3an de oktobro 1980 bombo deponita fronte al sinagogo mortigis kvar personojn kaj vundis dudek aliajn. Post la atenco, kiu okazis en strato Koperkik, la Mondcivitanoj per gazetinformo sin deklaris solidaraj de ĉiuj viktimoj de rasismo, kaj substrekis, ke esenca homa rajto estas la rajto je diferenco.

Pro tiuj cirkonstancoj AMIP rememorigas la mondan Deklaron de la elektitaj Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj ĉe la 28a datreveno de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj.

Kiel delegitoj rekte kaj demokrate elektitaj al la Kongreso de la Popoloj fare de elektantaro el 110 landoj,

NI KONSTATAS

  • ke la esprimado de politikaj opinioj nekonformaj al tiuj de la establita plimulto estas pli kaj pli ofte taksata kiel politika delikto en kreskanta nombro da landoj ;
  • ke la libero pri opinio, pri konscienco, same kiel ĉiuj liberoj agnoskitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj, estas nun pli kaj pli limigitaj ;
  • ke la rajtoj de la malplimultoj al politika identeco kaj civitana kaj jura egaleco tro ofte estas ofendmokataj ;
  • ke la rajtoj de la popoloj al memregado estas breĉe batataj de potencaj ekonomiaj, financaj, politikaj interesoj, same en la riĉaj, kiel en la malriĉaj landoj.

NI SENREZERVE KONDAMNAS :

  • ĉiujn formojn de perforto kaj torturo ;
  • ĉiujn formojn de rasa segregacio ;
  • ĉiujn formojn de persekutado aŭ maltoleremo kultura, filozofia aŭ religia ;
  • ĉiujn formojn de genocido aŭ subpremado de iu homgrupo al alia ;
  • ĉiujn centralizismojn premajn al regionismo ;
  • ĉiujn formojn de familia aŭ ekonomia sklaveco ;
  • ĉiujn formojn de politika aŭ financa imperiismo.

Ni, elektita delegitoj, asertas, ke nur monda institucio demokrate elektita, kun limigitaj sed efektivaj povoj, kapablos certigi al ĉiu :

  • la garantion de la bazaj rajtoj entenataj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj ;
  • la liberon de konscienco kaj opinio ;
  • la ekziston de Institucioj certigantaj la personan kaj kolektivan disvolviĝon de ĉiuj homoj ;
  • la juran respekton al la malplimultoj kaj al ilia propra originaleco ;
  • la konservadon de la kulturaj kaj heredaj riĉaĵoj de la popolo ;
  • ĉies rajton je nutrado, sano, edukado, kulturo kaj informado ;
  • la politikan rajton de la popoloj al demokrata partopreno en monda administrado je ĉiuj niveloj, pere de ekonomikaj, financaj kaj politikaj memdecidoj.

Sen la ebleco individue aŭ kolektive apelacii al supernacia instanco, la fundamentaj homrajtoj ne estos certigataj.

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista jxurnalisto

Pri la retejo