mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 17 - Majo 1981

PRI LA SPECIALAJ TRATRAJTOJ

POR LA EVOLUIGO DE LA MALRIĈAJ LANDOJ

En septembro 1981, ĉe UNESKO, Francio invitis la " Malpli Evoluintajn Landojn " (MEL) por prove trovi solvon de ilia mizerego.

Prie, ŝajnas al ni oportune rememorigi proponon, kiu koncernas la monaferojn. Internacia Mona Fonduso emisias unuojn de Specialaj Trat-Rajtoj (S.T.R.) ordigitajn laŭ tri serioj atribuitaj al la membraj landoj proporcie je ilia kvoto, tiel ke la evoluantaj landoj, kies kvotoj estas malgrandaj, ricevas nur tre malvastan parton.

La aljuĝado de la STR al evoluigo estas deziro ofte esprimita de la Triamondaj landoj, sed ĉiam forpuŝita de la industriiĝintaj landoj, kontraŭstaras al supernacia politika povo, kiu estus investita al la institucio ŝarĝita pri la dispartigo.

Propono, kiu preterpasas tiun obstaklon, aperis en septembro 1979 en " Forumo de Evoluigo ", internacia publikaĵo de Unuiĝinta Naciaro. Franca ekonomikisto, ĵus forpasinta, Charles Warin, lerninto en Politeknika Lernejo, sugestis aljuĝi la STR emisiitajn de Internacia Mona Fonduso al Monda Banko, por ke tiu ĉi uzu ilin por financi la malŝarĝon de rento, pri kiu profitus longperiodaj pruntedonoj por kampara evoluigo.

Tiuj pruntedonoj financus multe da parcelaj laboraĵoj je la vilaĝa aŭ urbeta skalo : laboroj, kiuj estus faritaj laŭ peto de la dizirantoj kaj uzante ĉefe lokajn manlaboron kaj rimedojn : fosi putojn, konstrui lernejojn, akuŝejojn, silojn, riparejojn, ktp..

Surloke, taĉmentitaj agentoj de la Monda Banko kontrolus la kostojn kaj la antaŭeniĝon de la laboraĵjoj, tiele Mona Banko spezus la pruntedonatajn monsumojn laŭ mezure kiel ĉiu laborplano estus finita kaj kostus, do tiel laŭ la memhelpa kapablo de la preninta lando.

Esperanto

Français

English

Volonta tutmondista ĵurnalisto

Pri la retejo