mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 18 - Junio 1981

TRIAMONDA EVOLUO : ĈU INFERA CIRKLO ?
En septembro 1981 ĉe UNESKO, Francio invitas la Malpli Evoluintaj Landoj (MEL).

De tridek jaroj, malgraŭ dumil fakulaj kunsidoj, restas tri dekoj da MEL kaj ĉiujare " kvindek milionoj " (*) mortas pro malsato. Tio estas fiasko.

Sed, ĉu tiun malvenkon ne kaŭzas la fakto, ke neniam oni kuraĝis redebati la sanktegan principon de absoluta nacia suvereneco, kiu fundamentas la nunan organizon de la mondo ?

Pruve :

  1. La monda superarmado forprenas la eblecon investi ĉion nepre necesan por elradikigi la malsaton. Por malarmi necesas surloke kontroli la malarmadon. Kiel tion fari sen limigo de la nacia suvereneco ?
  2. La monda troloĝateco malebligas, en la nunaj cirkonstancoj, ĉiun ajn lukton kontraŭ la malsato. Kiel ekkonsciigi al la popoloj la fakton, ke la demografia ekvilibro pli gravas ol la naciisma konkurado ?
  3. La plurnaciaj societoj, neglektante la landlimojn, ĉie defendas siajn proprajn interesojn, sed ne tiujn de la gastiganta lando. Kiel plene kontroli ilian administradon kaj al ili trudi tutmondajn regulojn, se ne ĉiuj landoj rezignas parton de sia nacia suvereneco ?
  4. La tropikaj kaj ekvatoraj arbaroj estas minacataj. Pluraj maroj fariĝas plene poluitaj. Kiel ĉesigi la biosferan detruon, ne agnoskante mondajn leĝojn specifajn pri protektado ?
  5. La krudmaterialaj kurzoj malkonstantiĝas. Kiel ilin konstantigi sen kreado de mondaj oficejoj kaj reguligantaj stokoj ? La monunuoj eskapas el ĉiuj kontroloj. Kiel havi kurzostabiliĝon, ne atakante la aĝiotadon, sed praktikante mondan monkooperadon bazitan sur sistemo komuna al la tuta homaro ?
  6. La reciproka helpo inter la riĉaj kaj evoluantaj landoj maskas ian novkoloniismon. Kiel krei realan mondan solidarecon sen ebligi tra la naciaj limoj la esprimadon de ĉiuj solidarecoj, kaj sen krei sub la influo de la humanaj asocioj solidarecan mondan imposton juste redistribuotan ?
  7. La postuloj de la riĉaj landoj kaj tiuj de la riĉuloj el la evoluantaj landoj rezultigas kultivadon de luksaj nutraĵoj, kiuj malutilas al la prinutra memsufiĉo de la popoloj en tiuj evoluantaj landoj. Kiel malhelpi tiun malŝparadon sen trudi leĝojn al la naciŝtatoj ?

De tridek jaroj la tutmondistoj postulas debaton pri la absoluta nacia suvereneco. Manke de tio neeblas formeti la malsaton el la mondo.

Tial la tutmondistoj forte rekomendas al la Pariza Konferenco de UNESKO kreadon de speciala komisiono taskita studi la kadukan kaj pereigan influon de absoluta nacia suvereneco, obstaklo al efika solvo de la problemoj de la malpli evoluintaj landoj.

Bedaŭrinde ! la tagordon de tiu konferenco estigas registaroj, kies ĉefa rolo estas plifortigi sian propran suverenecon.

Ĉu eltroviĝos registaro, kiu kapablos rompi tiun inferan cirklon ?

 

 

 

(*) tiama populara diro, tre supera al la realeco. Laŭ Unuiĝinta Naciaro en 1980 17 milionoj da homoj mortis pro malsato dum la suma mortokvanto proksimumis 60 milionojn.

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista ĵurnalisto

Pri la retejo