Nia
estas la decido ĉu ni deziras vivi kiel civitanoj
de la mondo. Nia estas la decido ĉu ni volas
demokratigi la tutmondiĝon antaŭ ol la
tutmondiĝo falsigu la demokration. Ni retrovu
kion unuigas nin, ni gustumu tion, kio distingas nin,
ni evitu tion, kio dividas nin. Ĉar kune ni povas
havi pezon ! Boutros-Boutros
Ghali
2002.
Necesas, ke la
tutmondi ĝo servu la progreson de la homaro, ke ĝi
iru en la senco de la frateco. (...) Nia civitaneco
devus esti tutmonda kun la necesa reformo de Unui ĝinta
Naciaro kaj de la grandas institucioj financaj kaj
internaciaj. Michel
Camdessus
Necesas apliki je
monda nivelo, kion ni aplikas je landa nivelo :
demokration. Dominique de
Villepin (France-Inter 22/05/03)
Antaŭ ol esti
serĉisto pri astrofiziko, mi estas terloĝanto
kaj Civitano de la Mondo.
Hubert
Reeves.
Mi estas nek el
Ateno, nek el Korinto, mi estas Civitano de la
Mondo.Socrate
Mi deziras esti
nomita civitano de la
mondo.Erasmus van
Rotterdam
Mi kantas Hispanion
kaj sentas ĝin ĝis medolo,
sed mi estas unue civitano de la mondo kaj ĉies
frato.Federico Garcia
Lorca
Mi estas patrioto
de homaro.
Mi estas civitano de la
mondo.Charlie
Chaplin
La ideo pri
landlimoj kaj pri nacioj ŝajnas al mi stulta.
Nur povas nin savi
esti civitano de la
mondo.Jorge Luis
Borges
Se la registaroj
laborus kiel la orkestroj, ni havus multe pli da paco
kaj harmonio en la mondo ; sed se la orkestroj laborus
kiel la registaroj, neniu plu aŭdus eĉ unu
noton. Isaac
Stern.
Certe mi estas
Turko, sed mi ne sentas min ligita al ununura regiono
de la mondo. Mi ĉie bone fartas. Mi estas
civitano de la mondo ... amo estas universala..."
TARKAN, islama turka
kantisto (4/11/98)
Necesus ia
internacia registaro... tra kiu ĉiuj nacioj
rezignus, parte, sian suverenecon.
Alberto
Moravia
Krom se monda
registaro estos rapide konsistigita kaj efike
ekfunkcios, la tuta estonteco estas malhela kaj
necerta. Winston
CHURCHILL
La Monda Federacio
estas la tasko, kiu malfermas pour estonteco la plej
pozitivan prospektivon.
Willy
BRANDT
La nura maniero
elturniĝi estas meti tutmondan leĝon super
la registarojn, do fari tiun leĝon, do disponi
pri parlamento, do konsistigi tiun parlamenton per
mondaj balotelektoj, en kiuj partoprenos ĉiuj
popoloj. Albert
CAMUS
La scienco igis la
nacian suverenecon neakordigebla kun la pluvivo de la
homaro. La nura alternativo estas nun aŭ monda
registaro aŭ morto.
Bertrand
RUSSEL
Naciismo ne estas
la plej alta koncepto. La plej alta koncepto estas la
monda komunumo.
GANDHI
En mia spirito
estas neniu dubo, ke monda registaro devas veni kaj
venos, manke de tio la mondo tendencos sin mortigi.
Pandit
NEHRU
Unu unuiĝinta
mondo aŭ nenio.
Albert
EINSTEIN
La tero estas mia
patrujo kaj la homaro mia familio. Khalil
GIBRAN