" La Olimpiaj
Ludoj estas konkuro inter individuoj, ne inter nacioj
"
Tiel esprimiĝis Pierre de Coubertin, redaktante
la artikolon 7an de la Ĉarto de la Olimpia
Internacia Komitato.
Tiel ankaù esprimiĝas la tutmondistoj
!
Sed la Olimpiaj ludoj, kiel la plimulto de la homaj
organizaĵoj estas emaj al la kultado, ĉiutage
pli fanatika, de novaj dioj : la naciŝtatoj.
La atleto iĝis la ŝuldanto de la nacio, kiu
formas, trejnas, pagas lin. Reciproke, li devos glori sur
la podio la flagon, himnon, grandecon, genion de sia
nacio. La konkurado ne plu estas sporta, sed politika. Se
la atleto gajnas, oni kantas la laŭdon de la patrio.
Se li malgajnas, tio estas nacia malvenkego. Efektive, en
tiu mondo dividita en rivalaj naciŝtatoj ĉiu
internacia sporta konkurado restas internacia batalo.
Kiam la mondo eksonoregas per botaj bruoj, kiam la
politikaj regantoj parolas pri militaj riskoj, oni amuzas
la popolojn per bojkoto aŭ ne-bojkoto de la Olimpiaj
Ludoj.
Tamen, laŭ sia unua koncepto tiuj ludoj estis en
kontraŭdiro kun naciismo.
Kial, hodiaŭ, la modernaj nacioj ne dekretus,
kiel la grekaj urboj, batalpaŭzon, kiu ebligus al ĉiu
juna partoprenanto, de kie ajn li venas, triumfi se li
estas la plej bona ?
Kial ne reveni al Olimpiaj Ludoj sen himno, sen flago,
sen naciaj atentoj ?
Kial ne okazigi la Olimpiajn Ludojn, ĉe loko tute
neŭtrala, eksterteritoria, eventuale en unu el la
miloj da tutmondiĝintaj komunumoj kaj urboj, kiuj
jam ekzistas en la mondo ?
Tiam, iom post iom, la homaro direktiĝus al tiu
erozio de la nacia suverenceco, kiun René Cassin,,
patro de la Homaj Rajtoj kaj Nobelpremiito, arde
deziris.
Informado - la tutmondistoj, mondaj federalistoj kaj
mondcivitanoj, de la 24a de julio ĝis la 6a de aŭgusto
1980 okazigis siajn kongresojn en Tokio, Osaka kaj Hiroŝimo.
Samtempe komenciĝis la voĉnombrado de la 6a
elektado al la Kongreso de la Popoloj.