mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 36 - Decembro 1982

POST LA KUNVENO DE Ĝ.K.D.K. /G.A.T.T.
Ĝenerala Konvencio pri Doganoj kaj Komerco
La 29an de novembro 1982, 88 ministroj por Komercado sukcesis maski siajn discelojn por finfermi la kunvenon de Ĝ.K.D.K.

Tiu kunsido kunvokiĝis laŭ peto de Usono, kiu riproĉas neakceptindajn rimedojn por plikvantigi la eksportadon far kelkaj landoj, inter kiuj la Eŭropaj landoj de E.E.K. (Eŭropa Ekonomia Komunumo) per, ekzemple, subvencioj por agrikulturaĵoj.

Tiu konfronto ne estis sukcesinda, ĉar ĝi ne klopodis trovi rimedon kontraŭ la veraj motivoj, kiuj malvastigas la interŝanĝajn kvantojn.

El tiuj motivoj, citindaj estas :

  • La akcelado de la teknikaj progresoj en la industria kaj agrikultura produktadoj, kiu naskis plian produktivon kaj, almenaŭ momente, senlaborecon.
  • La kvazaŭ saturado en la riĉaj landoj de la konsumvaroj, kiel aŭtoj aŭ hejmaparatoj
  • La rapida substituo de novaj materialoj al la antaŭaj, ekzemple, plasto kaj aluminio anstataŭ fero, el tio okazis malvastigo de malnovaj industrioj, kiel siderurgio.
  • La nova atribuo de la industriaj laborpostenoj : kelkaj landoj dungas subpagitajn laborulojn, por konkurence venki aliajn produkantajn landojn
  • La nesufiĉo en iuj landoj de profesia klerigo, de laboristara movebleco kaj adaptiĝo
  • La preskaŭ absoluta neekzisto de internacia mona sistemo, la fluktuaj valutoj, la nacia valuto dolaro iĝinte preskaŭ sola rezermono rezultigas necertecon kaj komplikaĵojn en la internacia komerco
  • La egoisma kaj kurtvida politiko de la provizitaj landoj fronte al la evolulandoj, al ili rifuzante stabilajn kaj enspezigajn prezojn ; tiel malpermesante al tiuj landoj kreskigi siajn aĉetmerkatajn por la produktaĵoj de la industriaj landoj
  • La enormaj armilaj kaj superarmadaj elspezoj, socie absolute senutilaj
  • La malkonsento studi la mondajn ekonomikajn problemojn metitajn de la supermezura produktado de la robot-uzinoj

Anstataŭ kontingentigi kaj reciproke sin akuzi pri protektismo, la naciŝtatoj pli bone provu planedskale akordiĝi, por ĉesigi la verajn kialojn de la ekonomia krizo, kiu estas mondskala. Ĉu ne necesas por sukcesi, trudi supernacian regulon al ĉiuj ŝtatoj ?

Esperanto

Français

English

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo