mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 41 - Majo 1983

ĈU AL PLANEDA MONA SKEMO ?

Antaŭ la OEKE-Konsilio, la 9an de majo 1983, la franca prezidento François MITTERAND deklaras :

" ... tuj post la unua mondmilito, ni ja vidis, ke ĉio ekestas per la mono. Retrovi la kondiĉojn por stabiligita mona sistemo, per fiksitaj monunuoj, kaj raciaj ekonomiaj valoroj, estas do la urĝa tasko ".

kaj koncerne la Trian Mondon :

" ... nenia relanĉo, nenia mona sistemo, nenia interŝanĝo stabiliĝos, se ne malblokas la ekonomia kaj financa situacio de la sudaj landoj. Se tiuj landoj ne havos daŭrajn rimedojn financi siajn fremdajn havojn kaj iniciati sian evoluon, ilia politika ekvilibro estas minacata. Jam tio okazas. "

Ĉu ne oportune, kiam kunvenos, post kelkaj semajnoj, la konferenco de Williamsburgo, memori la projekton de Warles WARIN : la " primono ", monunuo sennacieca, sendependa de la dolaro ĉe la Centraj Bankoj ?

Ĉu ne koncepteble estas, ke internacia komisiono studu tiun projekton ?

Charles WARIN (1907-1980) estinta lernanto ĉe la franca Politeknika Lernejo, ekde la monkrizo de 1929a studis tiun problemon, cele krei " internacian monunuon ", kun reguloj aplikotaj al ĉiuj landoj, kaj kiuj valorigus la abundecon, ne plu la malabundecon.

Charles Warin aŭtoris tri verkojn (franclingvajn) :

  • - Essai sur l'organisation du commerce international (1947)
  • Eseo pri organizado de la internacia komerco
  • - Un étalon monétaire contre la faim (1966)
  • mon-etalono kontraŭ la malsato
  • - une monnaie pour un nouvel ordre économique mondial (1982)
  • Monunuo por nova monda ekonomia ordo

En tiu lasta verko oni legas :

  • " la projekto esence baziĝas sur la jena kombinaĵo :
  • unue unu mona sistemo, en kiu la kurzo-rezervo ĉe la Centraj Bankoj, nune rezervita laŭforme de devizoj, ĉe dolaroj, estu anstataŭata de internacia kiu estu kreditrimedoj de la naciaro.
  • Due, sistemo de internaciaj krudmaterialoj rezervoj, variantaj sendepende iuj de la aliaj, kaj destinataj reguligi la internaciajn merkatajn kurzojn, kaj sekurigi la vendoteritoriajn krudmaterialajn provizojn.

... la unua sistemo financanta la duan, kaj la dua provizanta la unuan. "


  • OEKE : Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo
  • " primono " franclingva neologismo " primon "

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo