mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 46 - Oktobro 1983

POR EFIKA INSTITUCIO DE INTERNACIA INFORMADO
Interesiĝe, ni konstatas la kreskantan signifon atribuitan de la informrimedoj al la internacia politika aktualeco en la demokrataj ŝtatoj, kiuj ne limige praktikas la liberon de opinio kaj esprimo agnoskitan en sia skribita konstitucio.

Notinde estas la amplekso donita, en multaj landoj, de la amaskomunikiloj al escepte gravaj deliktoj, kiuj koncernigis, fronte al la monda opinio, la respondecon de la plej gravaj politikaj landpotencoj, okaze de senhezitaj atencoj kontraŭ la internaciaj konvenciaj plenformaj reguloj kaj ĝeneralaj principoj de la fundamentaj leĝoj de la homaro.

Tamen, ni rimarkas, ke sur tiu kampo la objektiva celeco de la poropinia informado, solanece akceptita de la demokrataj landoj :

  • a) pro partianecajideologioj kaj polemikoj, estas vaste misuzata de multaj informorganoj politike konfidataj ;
  • b) estas misservita per ekvilibra prezento de la kontraŭĵoj, fare de ŝajne nepartieca gazetaro.

Pro la nuna stato de ideologia disiĝo kaj politika supertensio, kiu minacas la mondpacon, ni estas konvinkitaj, ke eblas kaj necesas maksimume liberigi la informadon de la dusencoj kaj ekcesoj, kiuj delogas ĝin de ĝia fundamenta rolo, kaj riskas submeti la publikan opinion al neinformado akceptintan kaj rezignaciintan.

Ne petas :

  1. ke UNESKO antaŭvidu en siaj programorientadoj kaj preparu Internacian Enketan Komisionon, cele al nova informado-ordo bazita sur la Homaj Rajtoj ; tiu Komisiono plene sendependa kaj konstanta agos tuj je la komenco de ĉiu grava internacia aktualaĵo por ekzameni ĝian informan evoluadon ;
  2. ke unu UNESKO-membro iniciatu proponon de kreado, en UNESKO, de Monda Gazet Agentejo, kies komunikaĵoj estos rekte kaj libere akceptitaj de la informrimedoj aŭdaj kaj skribaj, sen esti antaŭitaj de la speciala noto riskante malfortigi ilian gravecon.

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo