mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 54 - Junio 1983

NACIA SUVERENECO kaj
REFORMO DE LA MONA SISTEMO
Vendrede la 24an de majo 1984, simpla onidiro ekigis kvazaŭan panikon ĉe la Novjorka kaj Londona borsoj.

Tiu evento pravigas F.Renard konstati en la ĵurnalo " Le Monde " datita 27e de majo :

" ke iu onidiro elirinta el iu punkto de la planedo, hodiaŭ ĉirkaŭas la globon kun rapideco de fulmo kaj, ke la deponantoj, alarmitaj, hastege lokoŝanĝas siajn deponojn, iaj ajn tiuj estas : ĉu usonaj, eŭropaj, aziaj aŭ mezorientaj, por ili ŝirmi "

Onidiroj, financaj ŝtormoj, minacoj de banka falego, panikoj, terurigoj, mona kaj sekureca krizoj ... kreas neteneblan konjunkturon eskapantan el ĉiuj kontroloj. Jen kiel " racie " funkcias la Internacia Mona Sistemo.

Kiuj provas sugesti solvojn, tiuj estas taksitaj utopiistoj far ĉiuj spertuloj, rogante sin kvalifiki " realistaj " sed tamen estante ne kapablaj mastri tiun Pandoran skatolon. Tia situacio estas unu el la motivoj, kiuj kondukas la homaron de krizoj al militoj, de senlaboreco al mizero.

" Nigra ĵaŭdo " en 1929, aŭ " moroza vendredo " en 1984, ĉiu konfirmas la senkapablecon de la monda mona sistemo por dispartigi la grandegajn riĉaĵojn kreitajn de la modernaj uzinoj.

Tamen antaŭ 1973, komencodato de la nuna krizo ; precize la 26an de julio 1972, la Konsilio de la Regantoj de la Internacia Mona Fonduso konstatis :

" Nepre necesas urĝe ekplenumi reformon en la Internacia Mona Sistemo ". Iu komitato de la Dudek studis projekton, neniam efektivigitan. Plie la demando estis plusendita al iu Provizora Komitato, kiu ne pli multe faris ; tial la bulteno de Internacia Mona Fonduso, datita 27e de oktobro 1983 eksciigas, ke urĝas procedi pri la reformo de la internacia mona sistemo ; kaj poste, en la bulteno de la 30a de aprilo 1984, nenio plu estas dirita. Do, de 12 jaroj ne evoluas tiu urĝa reformo. Nu, dum 12 jaroj, oni havintus tempon funkciigi plentempe du aŭ tri jarojn longe internacian komisionon de spertuloj laborantan laŭ la studobazoj donitaj de S-roj Tinbergen, Duboin, Pierre Mendés-France aŭ Charles Warin. Unu deko da jaroj estus ebligintaj apliki iliajn konkludojn.

Kial tiuj perditaj jaroj ? S-ro Robert Granet direktoro ĉe la Ĝenerala Direkcio de la Eksterlandaj Servoj ĉe la Franca Banko, skizas respondon en raporto datita 16e de februaro 1984 :

Cele al internacia mona sistemo - " Praktike, tiel longe kiel la homa naturo kaj la internaciaj rilatoj estoj kiaj ili estas, kaj konsidere la sinoferojn kaj vundojn, kiujn efektiva mona reformo de la internacia mona sistemo postulus ; ni devas nin persvadi, ke oni restarigos novan ordon ĉe tiu kampo nur sub premo. Kiel jam dirite la reiro al certaĵoj, pri monaj temoj, eble pasos probable kaj bedaŭrinde tra novaj riskoj ".

Ĉu tiu " moroza vendredo " malfermos la okulojn de la politikistoj en ĉiuj landoj, tiel montrante, ke la nepra reformo de la mona sistemo pasas tra la reekzameno de la absoluta nacia suvereneco ?

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo