La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

Kiuj ? Kiel ? - Agendo - Partopreno - Reglamento - La membroj - La Gazeto -
ADMINISTRA KUNVENO
Estraro kaj Transnacia Gvidkomitato
La 7an de novembro 2009 eu Mulhuzo

Ĉeestas :

Senkulpiĝis : Stevens Chellum, Marie-Françoise Lamperti, René Wadlow

Prezentado de la partoprenantoj

Peto de precizigo estas petata pri la diversaj organizaĵoj.

  • ASKOP (Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj) : fondita en 2004, estas renkontiĝejo inter grupoj kaj individuoj kiuj deziras plej diverse kunlabori en la konstruado de la monda demokratio..
  • KONGRESO DE LA POPOLOJ : estas la politika organo
  • MONDCIVITANA REGISTROLIBRO estas monda servo de civila stato.

Oni legas mesaĝon de René Wadlow " Prioritatoj por la Mondcivitanoj " Tempo mankas por aranĝi discuton). Daniel alportos respondon koncerne la petojn de la dokumento.

Financoj : alvoko al kotizado estas farita de Annick, nia kasistino

Por konvena funkciado de ASKOP financa kontribuado estas petata al la individuoj kaj asocioj membroj de ASKOP en 2009 (minimume 20 eŭroj). La kontribuaĵoj povas esti faritaj je la nomo de ASKOP, ĉar la administraj aranĝoj estas faritaj por ebligi la malfermon de banka konto.

Projektoj

  • Bazo de donitaĵoj : estis decidite listigi por enretigo ĉiujn grupojn ekzistantajn, la aktivajn civitanojn de la mondo, kaj ĉiujn organizaĵojn, asociojn kaj grupojn, kiuj havas humanajn agadojn. La principo estas prikonsentita. Roger kaj Daniel konsentas kontribui en tiu bazo de donitaĵoj necesa por organizi kaj multobligi la kontaktojn.
  • Strukturoj de proksimeco kaj de renkontoj
    • Konstrui surbaze de kio jam ekzistas
    • Favorigi la nomumon de novaj korespondantoj.
    • Doni ASKOP-ajn responsojn al homoj kaj responsantoj, kiuj partoprenas en humanaj agadoj. Konsistigi " kolektivon " el homoj, kiuj konsentas helpi la antaŭenpuŝon de la mondcivitaneco (Alain).
    • Tahar Houhou proponas kontakti S-ron Barthelemy kaj rilatigi lin kun Marie-Françoise Lamperti. Tahar - jam plene partoprenanta en la retoj " Facebook " Kune Agadi - Civitanoj de la Mondo - Alĝerio (200 membroj)- proponas helpi la rilatojn ASKOP/CDM kaj la arablingvion.
  • Retejo ASKOP-Civitanoj de la Mondo :
    • Prikonsentita. Studotas la ellaborado (dosiero pluzorgata de Alain)
    • Daniel proponas al Alain fariĝi administranto de la retejo " citoyensdumonde.fr " (konsentite).
    • Sekvo farota : Organizi laborgrupon el homoj interesiĝantaj por vivigi tiun retejon (serĉado de volontuloj)

Simboloj

  • Atesto de monda civitaneco :: La modelo proponita estas adoptita post kelkaj modifoj. Atesto donita kun la ĉarto al homoj, grupoj, asocioj, organizaĵoj, privataj kaj publikaj organizoj, kiuj laboras por civitaneco, civitismo kaj monda solidareco.
  • Roger proponas la kreadon de premio " Georges Krassovsky " nelacigebla aktivulo de la homaj rilatoj, de amikeco, de amo kaj de paco. Premio kontretigota per medalo kaj/aŭ statueto (H. Cainaud). Konsentite.
  • Flago de la mondcivitaneco.. La principo estas adoptita. Roger proponas ĉielarkan flagon kun la mondcivitana emblemeto. Alain ricevis proponojn kaj konsentas labori pri la ideo por daŭrigi.

Agadoj

  • Sugestoj de partopreno estas proponita de Mondcivitana Registrolibro kun la lasta dissendado de la bulteno RECIM-info n-ro 5. Oni povos dissendi ĝin al Mondcivitanoj, grupoj, asocioj, mondcivitanaj teritorioj, kiuj deziras implikiĝi.
  • Komunikado radio/tv
    • Ni ricevis plurajn proponojn por antenaj tempoj ĉe malgravaj radiostacioj. Teknika diskuto ekestis pri la eblecoj regule labori kun kelkaj stacioj. Kvankam la principo estas adoptita, la partnerecoj estos pristudataj.
    • Daniel renkontis Registrolibron korespondanton (Dieudonné Kambilo) en Dortmund (Germanio), kiu deziras instali radiostacion por paco. Kunlabora propono. Slipo estu farita (Daniel)
    • Tahar proponas teknikaj slipon pri tiu temo. Li proponas al ni Interretan radiostacion senkostan : li skribos teknikan slipon por klarigi la funkciadon.
  • Laborgrupoj - laboratorio de ideoj. Tia strukturo produktus ideojn, studojn kaj ekspertizojn por ebligi provizi le debaton pri la demokratigo de la mondaj institucioj, per influado sur la politikojn kaj la responsojn : pripensi, proponi, pledi.
  • VIVANTA KOVRILO. La projekto estas la kunmetado de teksaj kvadratoj (25 cm x 25 cm) por konsistigi grandegan ŝaktabuleskan kovrilon partoprenontan en tuto iniciatita en multaj landoj planedskale.
  • BABELTURO. Germanaj, Svisaj kaj Francaj artistoj ebligas daŭrigi la konstruadon de la turo. Ĉiuj povos kunmeti siajn pentraĵojn (40 cm x 70 cm) kun la temo pri KUNVIVADO. Estontaj rendevuoj de la Babelturo :
    • la 19an de novembro en la kvartala domo de " La Fonderie " en Mulhuzo ,
    • la 21an de marto en plej multaj lokoj tra la planedo. Ĉiuj Civitanoj de la Mondo povas proponi la starigon de tia operacio en sia komunumo, kulturdomo, lernejo, ktp. (informoj kaj rendevuoj : Roger, Alain)

Seminarioj kaj konferencoj

  • Chelles : homaj rajtoj kaj monda demokratio. Marie-Françoise renkontos la urbestron de Chelles tiun tagon por determini la akceptajn kondiĉojn. Datoj de la seminario : la 14an kaj 15an de majo 2010. Helpopeto por tiu projekto. Ŝi estos helpata de du studentoj en mastriga jaro.
  • Vagaduguo. Laboro pri la temo de homaj rajtoj estas antaŭvidita, kio ebligos implikiĝon de la afrika mondo en la seminario de Chelles kaj en la dosiero de Monda Institucio de Homaj Rajtoj.
  • Laknaŭo (Hindio) internacia simpozio de la juĝistoj en Laknaŭo (Hindio). Stevens (Adjunkta sekretario de ASKOP) kaj Rubina reprezentos Mondcivitanan Registrolibron kaj celos krei ligojn kun anglalingvanoj pri homaj rajtoj.

Defioj

  • Mondcivitana velŝipo. Amiko de Didier Marchand proponas ornami per " citoyensdumonde.net " sian velŝipon por la vetkurado " Rumvojo 2010" (Ekiro en St-Malo). Reciproke la ŝipestro ricevos la profitojn el la kromproduktoj venditaj dum la ekirado (T-ĉemizoj, kaskedoj ...) Konsento pri la principo.
  • Defio - veturilo: " Cop to Cap " (de Kopenhago al Kaburbo) Liliane konsentas renkonti la iniciatanto de la projekto por studi kun li pri kio estos farebla por antaŭenpuŝi la mondcivitanecon : neniu ebleco de financa helpo.
  • Vojaĝo de Tahar en GAZA. Tahar iros al Rafah por partopreni en la civitana marŝado, kiu okazos inter la 27a de decembro kaj la 1a de januaro 2010, per personaj rimedoj. Li proponas fariĝi ambasadoro de Mondcivitana Registrolibro kaj demandas ĉu ni havas materialon, kiun li povus disdoni (ne multaj aferoj, nun). Konsentite. Ĉiu Civitano de la Mondo estas libera interveni kiel civitano de la mondo.

Balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj

  • Kontribuado de ASKOP por la preparo de la venontaj balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj (Liliane kaj Daniel). La prezidantino de la Kongreso de la Popoloj :
    • Petas nin fari proponojn pri estontaj kandidatoj por la balotelektoj.
    • Atentigas nin pri la kvalitoj de la estontaj kandidatoj :
      • Bona kono kaj tutmondista praktiko ;
      • Disponebleco por plenumi sian mandaton
      • Minimumaj kominukokapabloj (lingve, interrete, vojaĝe)
  • Kandidatiĝaj kondiĉoj : vidu la Reglamenton
  • Kalendaro de la balotelektoj : vidu la Agendon

La Domo de la Mondcivitaneco

  • Disdonado de dosiero pri la Domo de la Mondcivitaneco kun la gazeto " Le Colibri "
  • Prezentado de la nunaj projektoj fare de Brigitte en Pakistano, Senegalio, Maroko ;
  • La posttagmezo de la 13 estos okupata per la lanĉo de la solidara monunuo : le SOL.
  • Prezentado de la animadoj de la 19a de novembro
  • Projekciado de videofilmo pri MCM.

Estonta kunveno de ASKOP la 14an de marto 2010.

16 h fino de la kunveno

Arkivejo de la protokoloj

 

Pri la retejo